Cxin-medicina kuracado de sendormeco

SENDORMECO estas malsana stato, pro kio oni malfacile endormigxas kaj facile vekigxas post endormigxo kaj elvekigxinte oni malfacile endormigxas denove aux dormas delikate. Sendormecon ofte akompanas songxo, kapturno, maltrankvilo, facila lacigxo k.a.

Sendormecon povas kauxzi fiziologiaj, patologiaj, psikologiaj kaj medikamentaj faktoroj. Laux cxin-medicina teorio la psika trauxmato povas damagxi hepaton, kio kondukas al malglata cirkulado de la vitala energio kaj sango en la homa korpo kaj sekve de tio oni suferas de maltrankvilo; troa laco peze sxargxas la koron kaj lienon, kio kondukas al manko de la vitala energio kaj sango kaj konstanta psika laco kaj plie ankaux senileco, longa malsano kaj malsobra mangxado povas kauxzi sendormecon. Laux la teorio de la cxina medicino oni kuracas malsamspecan sendormecon per malsamaj metodoj, tamen la gxenerala principo estas sama, t.e. cxefe kvietigi la malsanulojn kaj aldone doni medikamentojn utilajn al sango, hepato, stomako kaj forigi varmon laux malsamaj specoj respektive.

En Cxinio oni uzas multajn receptojn kontraux sendormeco: A. Baku 15 gramojn da kernoj de sovagxaj jujuboj, pulvorigu kaj dekoktu ilin. Trinku la dekoktajxon cxiutage unufoje. B. Dekoktu 30 lotussemojn, saletu la dekoktajxon kaj trinku gxin cxiutage unufoje. Ambaux receptoj estas efikaj por kuraci sendormecon. Tamen niaj legantoj vivas en malsamaj landoj kaj havas malsamajn kutimojn en la vivo. Ni ne scias, cxu ili povas trovi tiujn drogojn. Do ni konigos iujn facile praktikeblajn metodojn.

1. Kusxu surdorse la malsanulo kaj vi, la masagxanto, per palpa flanko de la dika fingro masagxu la malsanulon. Komencu la masagxon de la akupunktura punkto jingming cxe la interna angulo de la okuloj, tra la akupunktura punkto tongziliao cxe la ekstera angulo de la okuloj kaj fine gxis la tempioj. Faru tion delikate, milde kaj rapide 50-100 fojojn. Prem-knedu la akupunkturan punkton baihui kaj la cxirkauxajn lokojn 3 minutojn (Bildo 1 kaj 2).

2. Pincx-knedu la akupunkturajn punktojn pangguangshu ambauxflanke de la meza linio de la dorso de la malsanulo de supre malsupren 3-5 fojojn. Faru tion ne tro forte por ke la malsanulo estu komforta (Bildo 3).

3. Premu la akupunkturajn punktojn shenmen kaj neiguan, frot-knedu la punktojn zhongwan kaj qihai, premknedu zusanli kaj sanyinjiao, frotu la punkton yongquan sur la piedplato po unu minuto (Bildo 4, 5 kaj 6).

4. Se la malsanulo multe songxas, facile vekigxas el la dormo, suferas de palpitacio, forgesemo, konstanta laco, paleco de la vizagxo, paleco kaj maldikeco de la saburo kaj malforta korbatado, vi do devas fari jenajn masagxojn aldone:

(1) Sidu la malsanulo kaj vi, la masagxanto, staru flanke de li, per unu mano kaptu lian sxultron kaj per la alia frotu lian bruston dekstren maldekstren kaj de supre malsupren 5-10 fojojn kaj post tio frotu la dorson la samajn fojojn.

(2) Sidu la malsanulo kaj vi, la masagxanto, staru malantaux la masagxato iom fleksante la genuojn. Metu viajn du manojn en la akselojn de la malsanulo. Frotu ilin de supre malsupren 10-15 fojojn.

5. Se oni suferas de malfacila endormigxo kaj ekscitigxemo, malkomforto de la stomako kaj ventro, mallakso, dikeco de la saburo, vi povas fari jenajn masagxojn aldone:

(1) La malsanulo kusxu surdorse kaj vi, la masagxanto, sidu apud li kaj pusxu vian dikan fingron sur la apunkturajn punktojn zhongwan, qihai, guanyuan kaj tianshu de supre malsupren 5-10 fojojn.

(2) La malsanulo kusxu surdorse kaj vi, la masagxanto, metu unu manplaton sub la umbilikon de la malsanulo kaj per gxi frotu livume la lokon cxiam pligrandigxantan 3-5 minutojn.

Faru la suprajn masagxojn cxiuvespere, duonhoron pli frue ol enlitigxo. Kaj krome la suferantoj devas lavi siajn piedojn per varmeta akvo cxiuvespere.