La Suda Katedralo en Pekino

de AN TANG

LA Suda Katedralo kun longa historio situas en la urbocentro de Pekino. En la katedralo regas kvieteco, kontraste kun ekstera bruego.

La Suda Katedralo konsistas el du partoj. En la orienta korto estas la katedralo kun duonsfera kupolo en roma stilo, en kiu sidas altaro de Jesuo kaj trovigxas pli ol mil sidlokoj. En la okcidenta korto estas artefarita monteto, altaro de Maria kaj salono, kie oni akceptis multajn gravajn gastojn kaj religiajn gvidantojn.

ENKONDUKIGxO KAJ KRESKO DE KATOLIKISMO

La Suda Katedralo estas unu el la 17 katedraloj en Pekino. En 1601 fama itala predikisto Matteo Ricci venis al Pekino. Konforme al adoro de cxinoj al konfuceanismo, li ellaboris principon de la predikado "unuigxi kun konfuceanismo", "aldoni al konfuceanismo" kaj "superi konfuceanismon". Li kaj aliaj predikistoj vestis sin kiel konfuceanoj, primajstris la cxinan lingvon kaj konis sciencajn sciojn, precipe pri astronomio, kalendaro kaj matematiko. Cxar li faris multajn laborojn por intersxangxo de la orienta kaj okcidenta kulturoj, li ricevis la permeson de la kortego konstrui katedralon en la urbocentro de Pekino, t.e. la Sudan Katedralon. Fama germana pastro Johann Adam Schall von Bell logxis tie post 1640.

En la komenco de la 50-aj jaroj de tiu cxi jarcento la cxina katolikismo suriris la vojon sendependan kaj sinprovizan.

De post la 80-aj jaroj oni starigis en Cxinio 5?000 katedralojn, kaj multe kreskis la nombro de katolikoj.

JUNAJ PASTROJ LUDAS GRAVAN ROLON

Dum la kultura revolucio (1966-1976) multaj katedraloj detruigxis kaj malmultigxis pastroj. En 1979 oni remalfermis la Sudan Katedralon kaj akceptis en- kaj eksterlandajn katolikojn.

En 1980 fondigxis katolikisma seminario en la pekina diocezo. De 1986 gxis nun gxi kulturis pli ol 40 junajn pastrojn. En cxiuj katedraloj de Pekino sacerdotoj estas junaj, inter kiuj sacerdoto Zhao Qinglong de la Suda Katedralo estas 29-jara, tre kapabla en pastreco kaj administrado.

Kiel multaj aliaj katedraloj en Cxinio, cxiumatene de la 6-a gxis la 8-a la Suda Katedralo faras tri mesojn gvidatajn de unu pontifiko kaj ok pastroj. Krome, ili gvidas ankaux aliajn sakramentojn, ekz. geedzigxa meso kaj medita meso. Iatempe ili faras servojn ekster la katedralo, kiel beno por nova auxto aux nova logxdomo kaj vizito al malsana katoliko. Pro tio, ke multigxas fremduloj laborantaj en Cxinio, je la 10-a cxiudimancxe ili faras anglalingvan meson en la Suda Katedralo.

Kun multigxo de pastroj la pekina diocezo subtenata de la registaro starigis kuracejon kaj maljunulejon. Ying Mulan, direktoro de la kuracejo, estas monahxino de alta deveno. Sxia avo Ying Xiyuan estis eminenta katoliko, kiu fondis Furen-universitaton. Ying Mulan lernis medicinon en sia juneco kaj iam laboris en hospitalo en Sxanhajo. En 1984 sxi venis al la Suda Katedralo kaj fondis du kuracejojn, kiuj pagigas malpli multe ol aliaj hospitaloj.

"NESINCERA ESTAS AGO SEN AMO"

La 70-jara pastro Sun Shang'en diris: "Nesinceraj estas kredo sen ago kaj ago sen amo."

Estas du katolikaj vilagxoj en antauxurbo de Pekino. Respektive 85% kaj 100% de iliaj logxantoj kredas je katolikismo . La katolikoj vivas malfacile en Housangyu-vilagxo. La pekina diocezo importis 100 mil juanojn kaj uzis la monsumon por havigi al la vilagxo motorpumpan puton kaj acxetis al la vilagxanoj pli ol 2?000 librojn por starigi bibliotekon. Predikante, la pastroj propagandis, ke hazardludo kaj toksikomanio estas dangxeraj kaj oni devas eviti ilin. Kaj tio ricevis bonan efikon.

En la pekina diocezo ankaux organizigxis hxoro, kiu plejparte prezentas katolikajn kantojn, kaj estis plurfoje invitita de aliaj landoj. La pastroj fondis por malsukcesintoj en la altlernejaj ekzamenoj Kolegion de Xiangbo (oni donis la nomon al la lernejo por memori la forpasintan faman pastron kaj edukiston Ma Xiangbo).

Nun en Cxinio oni aligxas al katolikismo gxenerale per familia heredo aux rekomendo de amikoj.

Pastro Sun Shang'en diris, ke nun iom pli multigxis intelektuloj, kiuj kredas je katolikismo. En intervjuo mi trovis, ke inter novaj katolikoj iuj komence studis katolikismon kiel kulturon kaj nur iom post iom farigxis gxiaj kredantoj, kaj aliaj adeptigxis por koni la valoron kaj koncepton de homa vivo.

Nun estas 50 mil katolikoj en Pekino. Kaj adeptigxas 5-6 cent homoj cxiujare. Dum cxiutaga meso, la katedraloj plenigxas de katolikoj. Vespere de Kristnasko tie svarmas homoj. Ankaux multaj gejunuloj sxatas okazigi tie sian geedzigxan ceremonion.