Reaperigo de antikvaj lignaj bovoj

de ZHANG HAIFENG:

EN la fama cxina romano "Tri Regnoj" oni priskribis lignajn bovojn: kiam la armeo de Shu-regno atakis Wei-regnon, gxi renkontis grandajn malfacilojn en transportado de provianto, tial Zhuge Liang, la cxefkomandanto de Shu-armeo, kreis lignajn bovojn, per kiuj oni tre facile transportis provianton, cxar tiaj bovoj ne bezonis trinkadon, mangxon, nek ripozon, tial oni uzis ilin oportune.

La priskribo pri la lignaj bovoj havas ateston en historiaj libroj, de kio oni scias, ke la kreo de la lignaj bovoj estis vera, sed ne iluzia. Tamen por la posteuloj ili estas enigmo. Kio estas la tiel nomataj lignaj bovoj? Pri tio oni cxiam havis malsamajn opiniojn. Iuj diris, ke tio estis unurada cxarumo. La 57-jara supera ingxeniero Wang Jian de la Mekanika Instituto de la Mekanisma Fakultato de la Xinjiang-a Politekniko opinias, ke tio ne estis cxarumo, sed bovforma kvarpieda masxino cxevale iranta. S-ro Wang elfaris modelon de ligna bovo.

EN LABOREJO DE S-RO WANG

La laborejo de Wang konsistas el du partoj: la ekstera estas laboratorio, kie estas tornilo, borilo kaj ligno. Kvankam la laborejo estas malgranda kaj simpla, tamen bonorda. La interna cxambro estas kompare malgranda. Gxi funkcias kiel kabineto de Wang. Sur tablo estas diversaj libroj.

Gxuste sub tiaj kondicxoj Wang diligente laboris dekojn da jaroj. La fruktoj de lia esplorado jam atingis rimarkindan nivelon kaj el liaj fruktoj la plej grava estas reaperigo de la lignaj bovoj priskribitaj en la romano "Tri Regnoj".

En la politekniko mi vidis la modelon de lignaj bovoj, kiuj havas bovan formon kun du teniloj poste por teni la ekvilibron kaj direkton kaj interne estas sxafta strukturo. Delikate pusxate aux tirate, gxi movigxas per siaj kvar piedoj, kiuj krucigxas, kurbigxas, levigxas kaj movigxas, tial gxi povas iri laux la cxevala irmaniero. Gxia pasxado estas akorda, facila kaj libera.

La cxevala irado diferencas de la bova. Irante, la bovoj subtenas sin per tri piedoj kaj per la kvara faras antauxenpasxojn, dum la cxevaloj per du piedoj subtenas sin kaj per la aliaj du igas sin antauxen, kio faras diagonalan manieron. La nomitaj lignaj bovoj kreitaj de Zhuge Liang ja gxuste iris per cxevala irmaniero kaj transportis pezajxojn facile.

La modeloj faritaj de s-ro Wang Jian similas al tiuj priskribitaj en la historiaj libroj forme kaj funkcie. Kvankam ili estis faritaj surbaze de profunda teorio, kiu tamen estis ebla antaux 1 700 jaroj, kiam vivis Zhuge Liang.

En 1986 la tri lignaj bovoj faritaj de Wang Jian estis transportitaj de Xinjiang al Hanzhong de Shaanxi-provinco, kie militistoj de Shu-regno trejnis sin por la batalo kontraux Wei. Kiam ili iris sur antikva vojo, kie Zhuge Liang per la lignaj bovoj transportis grenon, oni sentis, ke la tempo retrovis sin en la tempo antaux 1 700 jaroj.

ESPLORADO EN LA ANTIKVA MEKANIKO

Wang diris, ke jam en sia knabeco li forte interesigxis je la antikva mekanismo. Samkiel aliaj knaboj li amis rakontojn pri la tri regnoj. Foje li informigxis pri la mirindaj lignaj bovoj kaj ravigxis je tio. Li diris, ke tiuj rakontoj ludis rolon de edifa materialo por lia posta studo.

Kiel filo de kamparano, li havas profundan amon al la kampo kaj samtempe li amas mekanismon, tial post abiturientigxo li eniris en la Pekinan Mekanikan Instituton (t.e. la nuna Pekina Agronomia Ingxenieria Universitato).

En siaj studentaj jaroj li elektis por si du esplorajn temojn: la unua estis agronomia mekanismo kaj la dua ? malpliigi la homajn morton kaj vundigxon en milito. Li deziris fari robotojn, kiuj povas anstatauxi homojn en batalo. Liaj ideoj devenis de lia denaska humanismo.

Post diplomigxo el la instituto li eklaboris en la Fabriko de Agrikulturaj Masxinoj de Xinjiang, kie li tutanime esploris la antikvan mekanismon. En 1985 li komencis labori en la Xinjiang-a Politekniko, kiam lia esplorado jam atingis altan nivelon kaj en marto de la sama jaro li elfaris sian unuan lignan bovon. Post tio li turnis sin al studo pri lignaj cxaroj kaj cxevaloj de Lu Ban, kiuj havis striktan rilaton kun la lignaj bovoj de Zhuge Liang. En 1991 li sukcese elfaris lignajn cxaron kaj cxevalon perditajn antaux pli ol 2 400 jaroj. Jen antaux ni aperis ligna cxevalo tiranta cxaron. Ili povas mem iri suben sur deklivo.

Antaux kelkaj jaroj Wang Jian publikigis disertacion "Pri kopio de la kompasa cxaro de Huangdi perdita antaux 4 600 jaroj kaj sismografo de Zhang Heng perdita antaux 1 700 jaroj". Li inventis sxaftan irmasxinon, kiu havas grandan ekspluatan latenton, irroboton k.a. Nun li plenenergie kopias la sismografon de Zhang Heng.

LI STUDAS POR LA HODIAUxA UTILIGO

S-ro Wang akiris grandan sukceson dank' al pli-ol-40-jara studado de la antikva mekanismo.

Lia studo diferencas de la kutimaj. Li donis grandan atenton al esplorado pri iuj perditaj, malfacilaj masxinoj. Li diris, ke en la specifaj inventoj certe estas iuj apartaj malfaciloj kaj por la sukcesoj estas nemankigebla la nerutina pensmaniero.

Kiam Wang laboris en la Fabriko de Agrikulturaj Masxinoj de Xinjiang, li projektis "strangan" kombajnon per sia eksterordinara pensmaniero. Poste, kiam iu de la fabriko oficvojagxis al la Pekina Instituto de Agrikultura Mekaniko, li informigxis, ke tie estis fakulo, kiu projektis modelon tre similan al tiu de Wang. Kiam la fakulo informigxis pri sukcesoj de Wang, li skribis al Wang por intersxangxi sperton, li trovis, ke cxi-kampe Wang iris pionire. Ecx hodiaux la plano de la projekto de Wang restis avangarda.

Trovigxas ankaux iuj, kiuj neglektas la studon de Wang pri la antikvaj masxinoj. Sed Wang havas sian propran vidpunkton. Li diris: "La tradiciaj objektoj povas esti heredataj milojn da jaroj certe pro siaj avantagxoj."

S-ro Wang faras esploradon cxiam kun klara celo servi al la aktualeco. Montrante foton de roboto kreita en 1971, li diris: "Tion mi faris laux antikva mekanismo, kaj nun oni povas manipuli gxin per elektronika tekniko. Gxi povas ludi sian rolon en nia aktuala vivo."

Profiti de la sciencaj fruktoj kaj per ili doni ricxajxojn al la socio ja estas urgxa bezono por Wang. Li diris, ke li akiris apartan kreivecon en la studo pri antikva mekanismo kaj nun li povas ekspluati multajn varojn.

"Se mi havas kapitalon, mi povas fabriki centojn da specoj da varoj, kaj nun mi urgxe bezonas kapitalon," li diris.

Wang deziras fari la lignajn bovojn kaj kompasajn cxarojn infanaj ludiloj aux metiartajxoj kaj vendi ilin sur la merkato.

En la laboratorio de Wang mi vidis pafilsimilan musxbatilon, aparaton por preventi gaslikadon, k.a. Cxiuj cxi povas esti vendataj post ioma modifado.

Sen persista studo Wang ne povus atingi la nunajn sukcesojn. Wang diris, ke la antikva mekanismo forte interesis lin. Li diris: "Mi sentas, ke nun mi povas interparoli kun antikvaj eminentuloj almenaux psike. Mi fieras je tio. Ecx se mi mortus morgaux, mi estus kontenta, cxar mi restigis iujn valorajn objektojn al la socio. Mi cxiam okupas min je mia sxatata afero. Mi estas kontenta je tio."

กก