Sxangxigxo de logxkondicxoj en Pekino

de HU YUN

NUN ecx pekinanoj miris pri granda sxangxigxo de sia antikva urbo: alte starantaj domegoj anstatauxis tiujn kadukajn logxdomojn, kaj la vojetoj jam farigxis largxaj stratoj pavimitaj.

EKSPANSIO DE PEKINO

La konstruistoj, kiuj partoprenis konstruadon de Pekino, bone scias gxian grandan sxangxigxon. Sinjoro Xu Yinpei, cxefarkitekto de la Gxenerala Pekina Urbokonstrua Korporacio, konigis al mi, ke la plank-areo de logxdomoj konstruitaj de lia korporacio depost la fino de la 70-aj jaroj estas pli ol 14 milionoj da kvadrataj metroj, preskaux kiom tiu antaux 30 jaroj. Nun la korporacio cxiujare finkonstruas logxdomojn de 700 000-800 000 kvadrataj metroj.

Kiel 43-jara pekinano, mi ne estas klara pri tio, tamen propraokule vidas la ekspansion de Pekino. Kiam mi estis infano, mi kaj miaj familianoj logxis en movoplena komerca kvartalo de Pekino, poste ni translogxigxis al la orienta antauxurbo de Pekino, kiu siatempe en miaj okuloj estis tre izolita kaj malproksima de la urbocentro, pri tio ni sentis bedauxron. En la sekvantaj dekkelkaj jaroj la loko prosperigxis, kaj ni ne plu sopiras la malnovan logxejon.

MALAPERO DE LA URBOCENTRO

Pekino estas antikva urbo. Por konservi gxiajn originajn trajtojn kaj protekti gxiajn antikvajn konstruajxojn, oni konstruis novajn logxdomojn gxenerale cxe antauxurbo, kaj ilia alteco estis limigita laux ilia distanco de la urbocentro. Kun disvolvigxo de trafiko la novaj logxdomoj kun multaj avantagxoj estas tre sxatataj de urbanoj.

En la 50-aj jaroj plejparto de la pekinanoj logxis en unuetagxaj domoj, ankaux mia familio havis tian domon en kvadrata korto. Se la korto apartenus nur al mia familio, tio estus bona, tamen tiam pro manko de logxdomoj, vivis en la korto ecx pli ol 10 familioj kun kelkdek anoj. En la limigita spaco oni ofte malpacis pro bagateloj. Mia familio havis du cxambrojn, tamen post naskigxo de miaj junaj gefratoj la cxambroj farigxis malvastaj por ni, ke ni devis translogxigxi al la nova logxdomo.

Inter la 50-aj kaj 70-aj jaroj, pekinanoj urgxe bezonis logxdomojn. Tiam oni malmulte konsideris la medion kaj kondicxojn de logxado. Sed nun pekinanoj postulas altkvalitan logxdomon kun bela cxirkauxajxo kaj oportuna trafiko.

Sinjoro Xu diris, ke lia korporacio jam konstruis pli ol 50 domblokojn, kvankam plejparto de tiuj estas malproksime de la urbocentro, tamen pro tio, ke en ili estas vendejoj, lernejoj, infangxardenoj, aleoj pavimitaj kaj bela cxirkauxajxo, preskaux cxiuj apartamentoj estis menditaj ecx antaux la finkonstruigxo.

FANGZHUANG-PLANSETLEJO

"Fangzhuang-plansetlejo kun 21 300 familioj, kiu areas 2.66 milionojn da kvadrataj metroj, estis konstruita en la komenco de la 80-aj jaroj," diris s-ro Yu Linshan, direktoro de la Unua Kompanio de la korporacio. Gxi estas unu el la plej fruaj plansetlejoj de Pekino kaj ankaux la unua konstruita de tiu kompanio. La plansetlejo dividigxas en kvar partojn komunikitajn per largxaj vojoj kaj havantajn suficxe da instalajxoj, kiuj servas al la logxantoj. Krom elementaj kaj mezgradaj lernejoj, en la plansetlejo estas ankaux artaj kolegioj bonvenaj al infanoj.

En la plansetlejo mi rimarkis, ke estas konstruata stadiono, inkluzive de futbalejo, normaj kurejoj, tenisejo, flugpilkejo kaj korbopilkejo. Tio ne nur havigos al la logxantoj sportejon, sed ankaux allogos novajn acxetantojn de domoj.

PLI BONA STRUKTURO

Krom bela cxirkauxajxo, oni deziras nun ankaux sciencan strukturon de logxdomo. Kiam ni translogxigxis al la nova domo, ni ja gxojis pri la logxejo kun kuirejo kaj necesejo, tamen nun la apartamento jam perdis sian allogon. La nove konstruitaj apartamentoj havas pli sciencan strukturon ? vestiblo kaj salono, tute malsame ol la malnovaj. Kaj cxambro-arangxoj estas pli raciaj: du aux tri dormocxambroj kun gastocxambro kaj mangxocxambro, kaj pli granda apartamento havas ecx du aux tri necesejojn.

La cxina proverbo diras: "Havi komfortan domon, vivi plezuran vivon." Kompare kun la pasinteco, la logxkondicxoj en Pekino multe bonigxis. Sed la domkonstruado ne povas kontentigi la bezonon de cxiuj urbanoj. Post nelonge la korporacio prezentos al pekinanoj alian logxblokon ? Wangjing.