EKONOMIE

"Eksperimentejo" de reformado kaj pordmalfermo

de SHEN ZHEN

SUR placo de Shenzhen, urbo najbara al Hongkong, staras giganta statuo, kiu etendas siajn brakojn por largxigi la feran pordoframon. Sxajne gxi volus diri, ke la speciala ekonomia distrikto Shenzhen, fondita en majo de l980, estas pioniro en la reformado kaj pordmalfermo de Cxinio.

Kalkulo laux la kurzo antaux l9 jaroj montris, ke ekspluato de cxiu kvadrata kilometro de Shenzhen bezonis cent milionojn da juanoj, sed la sxtato investis nur tridek milionojn da juanoj. Do la instancoj de la loko elpensis "herezajn" rimedojn ? ludoni teron. En malpli ol unu jaro sole la kvartalo Luohu akiris kvar miliardojn da Hongkong-aj dolaroj kiel deekstera investajxo.

De tiam la speciala distrikto Shenzhen kreis rekordojn de la lando unu post alia: Shenzhen la unua arangxis adjudikadon en domkonstruado kaj kreis la "Shenzhen-an rapidecon" konstrui en cxiuj tri tagoj po unu etagxon; tie oni la unua praktikis kontraktan dungon; la unua praktikis plurprezan sistemon por merkataj varoj; la entreprenoj la unuaj dekrocxis sian produktadon kaj vendadon de la sxtata plano... Oni povas diri, ke tiele aperis en Shenzhen la rudimento de la eksperimento de la reformado de la ekonomia strukturo de Cxinio.

Rapide forpasis l9 jaroj kaj cxe la sojlo de la nova jarcento, la malgranda Shenzhen kun 20?000 homoj jam farigxis moderna internacia urbo kun 4 milionoj da logxantoj. Gxi spertis la unuajn stadiojn de reformado kiel "prilaborado de eksteraj materialoj", kaj en la 90-aj jaroj elmetis la temon "avangardaj industrioj". La totala produktovaloro kreskis de 7l milionoj da juanoj en l979 al 166 miliardoj en l998, kaj la enlanda totala produktovaloro atingis l28.928 miliardojn da juanoj, kio metis la urbon sur la sesan lokon en la tuta lando, kaj laux la kurzo de l997, la produktovaloro kreskis je l4.5 pocentoj.

En la l9 jaroj Shenzhen kreis rimarkindan profiton: en tiuj jaroj, krom la l00 miliardoj da juanoj liveritaj de la dogano, financo, fervojo, posxto kaj telekomuniko al la sxtata financo, estas ankaux l0 miliardoj da juanoj liveritaj de la urbaj establoj al la sxtata kaso. Malgraux dauxra financa krizo de Sud-orienta Azio, la totala sumo de en- kaj eksporto de Shenzhen en l998 atingis 45.276 miliardojn da usonaj dolaroj.

En la lastaj du jaroj de la 20-a jarcento kaj en la venonta jarcento Shenzhen dauxre antauxiros en la "renovigo de la sistemo, progresigo de la industrioj kaj pliprofundigo de la reformado" kaj ludos la rolon en akcelo de prospero kaj stabileco de Hongkong.

KURANTAJ AFEROJ

* Nun en Pekino kuras 1.4 milionoj da auxtoj, kies vostogaso terure poluas la aeron. En la unua tago de l999 la registaro rigore ordonis elimini la kadukajn mikrobusojn, kaj la auxtoj, kies vostogaso superas la permesitan normon, ne rajtas kuri en Pekino. Se la vostogaso de la kurantaj auxtoj superos la permesitan normon en la survoja ekzameno, la numerplatoj estos forprenitaj kaj repreneblaj nur post plibonigo de ellaso de vostogaso. Tio celas nenion alian ol protekti la urbon kontraux poluado al la aero.

* Statistiko raportas, ke enspezo de podetala vendado de konsumajxoj de privataj entreprenoj de Dalian, Tianjin, Sxanhajo, Kantono kaj aliaj sume l8 grandaj apudmaraj urboj jam superis duonon de tiu de la tuta socio.

* Por sin akordigi al la laboro de sinteza kontrolo de la logxantaro konforma al la starigo de la socia merkata ekonomio kaj la bezono de la popolo, la registaro de Cxinio klopodos, por ke en la 2000-a jaro la logxantaro ne superu 1.3 miliardojn, tiu en 2010-a jaro ne superu 1.4 miliardojn kaj tiu en la mezo de la venonta jarcento malkresku post kiam la nombro de la logxantaro atingos kulminon.

* La cxina regiataro deklamis, ke ekde la 1-a de januaro de l999 cxiuj financaj institucioj, entreprenoj kaj individuoj de Cxinio povos akcepti kaj uzi euxrojn en komercado kaj financaj traktadoj kun la 11 euxraj landoj.

* En l998 la sxangxigxo de la ekonomiaj situacioj de Cxinio estis tre komplika, la financa krizo de Azio dauxre seriozigxis, kaj pluraj grandaj riveroj katastrofis, do kiel statis la ekonomio de Cxinio en komparo kun tiu en l997? Respondu la jena tabelo:

1997                               1998
Produktovaloro de industrio

31752                             33810
(100 milionoj da juanoj)

Produktokvanto de greno

4.92                             3239.3
  (100 milionoj da tunoj)

Totala sumo de en- kaj eksporto 3251                               4.9
  (100 milionoj da USD)
Averagxa enspezo de urbanoj 5160                               5454
(juanoj)
Averagxa enspezode kamparanoj 2090                              2150
(juanoj)
Rapidumo de ekonomia kresko 11%                                7.8%

¡¡