Cxinoj kaj televido

de CHI QIAN

EN Cxinio la televida afero startis relative malfrue. De 1958, kiam ekfunkciis la unua televida stacio, gxis 1978 televido estis nekomprenebla por plejparto de la cxinoj. De tiam 20 jaroj pasis. Hodiaux lauxstatistike 340 milionoj da cxinaj familioj posedas 317 milionojn da televidiloj kaj la nombro de televidantoj superis 1.094 miliardojn. Cxiflanke oni povas diri, ke Cxinio envicigxis en grandajn televidajn landojn kaj televido donas influon grandan kaj profundan al la cxinaj televidantoj, la plej multaj en la mondo.

TELEVIDILO VIDIGxAS PRESKAUx EN CxIUJ HEJMOJ

En la 2-a de septembro 1958 ekfunkciis la Pekina Televida Stacio (la nuna Cxina Centra Televida Stacio). Siatempe la televidaj ondoj kovris nur Pekinon kaj en la loko estis nur 50 televidiloj. Sen videoregistratoro cxiuj programeroj estis rekte elsenditaj. La unua cxina televida teatro "Busxo da kuko el maizo kaj legomo" estis prezentita en elsendejo de la televida stacio. Krome la bildaj signaloj estis tiel malklaraj, ke oni ne povis distingi en longa tempo la vizagxon de la unua cxina televidisto Shen Li. Kaj Shen mem vidis sian propran aspekton sur televida ekrano nur en la 70-aj jaroj. En tiu periodo la cxinoj plejparte konis la eksteran mondon nur per jxurnaloj kaj radio.

Por la nunaj junuloj, kiuj emas sin amuzi per komputilo kaj ret-programoj, malfacile imagas al si, ke televido estis luksa songxo por iliaj gepatroj. Plie, ili ne povas kompreni la aferon acxeti televidilon laux kupono. Cxe la fino de la 70-aj jaroj ordinaraj cxinoj, kiuj malmulte lukris kaj volis acxeti televidilon, devis unue sxpari monon kun la sumo preskaux egala al la tutjara salajro kaj poste havigi al si la kuponon. Mi klare memoras, ke en 1977 mia familio acxetis 9-colan nigra-blankan televidilon, post tio, cxiuvespere niaj najbaroj gastis cxe ni por televidado. Gxenerale dirite, tiam televidilon posedis nur grandaj establoj, lernejoj kaj fabrikoj. Tiam vespere ofte videblis, ke dekoj da homoj kolektigxis antaux unu televidilo, etendis cxiu sian kolon kaj kune gxuis kun granda plezuro televidajn programerojn tre monotonajn por la hodiauxaj homoj el tre malmultaj frekvencaj kanaloj. Tamen, gxuste tiuj programeroj alportis grandan gxojon al la tiamaj cxinoj, vivantaj la vivon monotonan, kaj malfermis al ili fenestron por koni la eksteran mondon.

En la 80-aj jaroj televidaj stacioj multe pliigxis en Cxinio. Cxe la fino de 1994 Cxinio posedis 3?125 televidajn staciojn, kaj televidiloj ne plu estis komercajxo malfacile acxetebla. En ordinaraj familioj koloraj televidiloj kun granda ekrano anstatauxis la nigra-blankajn kun malgranda ekrano.

TELEVIDO KAJ LA VIVO DE CxINOJ

Verkistino Huang Beijia kaj sxiaj familianoj malofte kune televidas. Pri tio sxi diris: "Mia edzo kutimas sxangxi sencxese frekvencajn kanalojn per teleregilo kaj fragmentigi cxiujn programerojn, sed mi sxatas rigardi iun programeron de la komenco gxis la fino, ecx reklamojn mi ne preterlasas." Iuj infanoj neniam tedigxas pri karikaturaj filmoj, ekz., "Policestro Nigra Kato" distris multajn infanojn.

Nuntempe en Cxinio preskaux cxiu familio havas televidilon, iuj ecx 2 aux 3. Post taga laboro, sidante en sofo, oni televidas novajxojn aux amuzajn programerojn por ripozo. Laux nova statistiko cxiutage cxinoj gxuas televidon meznombre 2 horojn kaj 11 minutojn. Pro tio iuj prenis televidadon kiel la 5-an elementon de la vivo de cxinoj post vestoj, mangxoj, logxejo kaj trafiko.

Kvankam la malbona influo de televido jam vekis gxeneralan atenton de la publiko, pli kaj pli multaj euxropanoj kaj usonanoj partoprenas en la movado "sentelevida semajno", tamen en Cxinio la influo kaj altira forto de televido estas tiel grandaj, ke neniu alia rimedo povas rivali. Ni ne parolu pri grandaj televidaj filmoj, kiuj allogis al si tre multajn spektantojn, nek pri sapaj operoj el Japanio, Hongkong kaj Taiwan, kiuj vekis grandan intereson de cxinaj televidantoj, sole la arta vespero de la Printempa Festo cxiujare elsendita de la Cxina Centra Televida Stacio montras la gravecon de televido por la vivo de la cxina popolo.

Antauxvesperon de la Printempa Festo de 1983, de la 20-a gxis la 2-a h. de la sekvanta tago, la Cxina Centra Televida Stacio prove elsendis al la tuta lando artan vesperon el kantoj, dancoj, humuraj dialogoj, lokaj operoj, akrobatajxoj kaj aliaj spektakloj prezentitaj de centoj da aktoroj el la cxeftero de Cxinio, Taiwan kaj Hongkong. Neatendite, gxi akiris grandan sukceson kaj vekis fortan ehxon en- kaj eksterlande. Gxis hodiaux tiaj vesperoj jam okazis 17 fojojn. Kvankam iliaj similaj formoj vekis ian malkontenton, tamen por cxinoj tio jam farigxis nemankigebla antauxvespere de la Printempa Festo. Kaj por la cxi-jara oni ekpreparis gxin jam en septembro de la pasinta jaro.

KANALO POR POPULARIGI SCIENCON KAJ EDUKON

En Cxinio suficxe multaj televidantoj logxas en kamparo. Pro relative subevoluinta ekonomio kaj maloportuna trafiko multaj kamparanoj tre malofte vizitis alian lokon. La popularigo de televido ebligis al ili koni la prosperan mondon ekster ilia hejmloko. Tio iagrade influis iliajn koncepton kaj vivon.

Televidado ja estas cxefa amuzigxo por plejparto de la kamparanoj kaj nemalmultaj el ili akiris pere de televido utilajn agronomiajn sciojn, teknikon kaj informojn por sin ricxigi, pro tio televidaj stacioj de diversaj lokoj elsendas programerojn speciale por kamparanoj, ofte faras fakajn temojn pri kamparo kaj diskonigas sciencajn agronomiajn sciojn. La Cxina Centra Televida Stacio starigis frekvencan kanalon por kamparanoj kaj senpage faras reklamojn por agrikulturaj produktoj kun la celo helpi al kamparanoj plilargxigi la ekonomian vojon. Gxis la fino de la kuranta jarcento Cxinio realigos la celon, ke en cxiuj vilagxoj oni gxuos televidon, kio estas utila ankaux al la kamparanoj vivantaj en foraj vilagxoj.

La televidado estas utila ankaux al edukado. La televida universitato ne bezonas klascxambron. Gxiaj instruistoj instruas en televido kaj lernantoj lernas pere de televido hejme. Miloj kaj miloj da lernantoj, kiuj malsukcesis en ekzamenoj por altlernejo, finis sian lernadon tiamaniere, sukcesinte en ekzamenoj egalaj al tiuj de teknika lernejo, altlernejo k.a. Por kontentigi la bezonon de diversaj televidantoj la Eduka Televida Stacio funkciigas diversajn kursojn, kiaj gvidado de lecionoj por elementa kaj mezgrada lernejoj, tiu de ekzamenoj por altlernejo; trejnado de teknikaj kapabloj pri komputilo kaj riparado de elektraj aparatoj; edukado pri medio, administrado de modernaj entreprenoj ktp.

En Cxinio la televidaj aferoj havas brilan perspektivon.