Montvilagxa instruistino

Teksto kaj fotoj de YANG XIUYUN

Nur 40 familioj kun iom pli ol 190 homoj vivas en montvilagxo de ji-oj (cxina nacimalplimulto) ? Pukeyingxin-vilagxo, Fuyuan-gubernio, Yunnan-provinco, sudokcidenta Cxinio. Sen sxoseo ili devas pene transiri montojn por telekomunikado kaj leter-ekspedo. Miao Zhihe, kiu edzinigxis al viro de tiu vilagxo antaux 25 jaroj, estas la sola han-o en la vilagxo..

Preskaux cxiuj vilagxanoj estis analfabetoj, kaj estis tro malfacile por geknaboj viziti 10 km. foran lernejon. Miao dedicxis sin al instruado. Dank' al helpo de sia edzo, sxi ekuzis sian domon kiel klascxambrojn, kiuj en 1983 farigxis la unua elementa lernejo en la vilagxo. Sxi kompilis leksikonon el pli ol 900 vortoj ji-aj kaj han-aj kaj kreis du-lingvan instruadon, kiu estis tuj akceptita de la geknaboj. En la vilagxo auxdigxis ilia lauxta legado.

Jam pli ol 100 geknaboj diplomigxis el la lernejo. Iuj el ili iris en gubernian mezlernejon, iuj post diplomigxo el mezlernejo laboris en urbo, kaj iuj farigxis agrikulturaj teknikistoj en la hejmloko. La vilagxanoj diris: "Estas felicxo por la geknaboj, ke Miao venis al la ji-a vilagxo. Sxi estas bona instruistino de la vilagxo."