Familia edukado en la antikva Cxinio

de PANG NAIYING

FAMA cxina historiisto Sima Guang (1019-1086) diris, ke al la patrinoj gxenerale ne mankas patrina amo, sed ofte mankas al ili la koncepto pri edukado. Tro da amo kaj manko de edukado povas konduki la gefilojn al malbonkonduto. Dum jarmiloj la malproksimvidaj personoj cxiam alte taksis la familian edukadon kaj prenis siajn vivsperton, kriteriojn pri oficado, lernado, administrado de la hejmo kaj sia socia konduto kiel familian instruon al la posteuloj kaj senrezerve heredigis tiujn instruojn al ili. Iuj ecx skribis tion en la familian genealogion, por ke la posteuloj heredu tion generacion post generacio. En tio estas ja multaj maksimoj.

EDUKI LA GEFILOJN FRUE

Antikvaj cxinoj alte taksis la fruan edukadon de siaj gefiloj. Literaturisto Yan Zhitui (531-591) diris en sia "Admono de Lernado" pri familia instruado, ke la homa atento estas facile fiksebla en la infanagxo kaj facile disigebla post plenkresko, tial oni devas eduki la infanojn pli frue por ne perdi la bonan sxancon. Li opiniis ankaux, ke se malsukcesas la frua edukado, do estas pli grava la malfrua lernado. La frua lernado similas al matena sunlumo, kiu lumigas la tutan homan vivon, dum la malfrua lernado similas al kandela lumo, kiu evitigas al la homoj vojeraron. La lernado cxiam donas al la homoj sciojn kaj lumigas al ili la vojon.

Sima Guang prezentis saman opinion de alia flanko. Li diris, ke iuj opinias, ke la infanoj estas naivaj kaj la tro frua edukado estas ne tiel sukcesa kiel edukado post ilia plenkresko, sed efektive, sen gxustatempa edukado, la tro dorlotataj infanoj povas ellerni malbonan kutimon, tiaokaze estas tre malfacile ilin korekti.

Iuj proponis la edukadon antaux naskigxo de la infanoj. Antikva libro notis, ke post gravedigxo de la patrino de regxo Wen de Zhou-dinastio (cx. 11-a jc. a.K.), sxi rifuzis akrajn mangxajxojn, malvirtajn vortojn kaj voluptajn muzikajxojn. Vespere sxi petis deklami poemojn kaj rakonti seriozajn aferojn. Sxi vivis la cxiutagan vivon komplete laux reguloj. Sxi neniam sidis sur malbone sternita mato... Antikvaj cxinoj opiniis, ke nur tiamaniere la infanoj estos belaj kaj sagxaj post naskigxo, cxar jam en la utero la fetoj ricevas bonan edifon. Oni diris: "La infano farigxos bonkora, se gxi estas edifita de noblaj agoj. La infano farigxos malvirta, se gxi estas edifita de malbonaj agoj." Pro cxio cxi la patrinoj devas doni al sia infano bonan edukon jam antaux gxia naskigxo.

Moderna medicino pledas por euxgeniko. Kvankam en Cxinio nun furoras euxgeniko, tamen nur malmultaj konas gxian originon.

LERNADO KAJ BONKONDUTO

"Prizorgi la tutan landon estas la plej grava afero." Antikvaj cxinoj rigardis tion nobla koncepto, opiniante, ke la intelektuloj nepre devas sxtatoficistigxi post diligenta lernado. Kiam oni ne sukcesas en la oficistigxo, oni devas tamen ankaux atenti sian konduton, kio kompreneble ne disigxas de lernado. Jen diligenta lernado estas grava enhavo de la familia edukado.

Dramisto Jiang Shiquan (1725-1785) perdis sian patron tre frue kaj en lia 4-jara agxo lia patrino komencis instrui al li legadon. Cxar tiam li estis tro juna kaj liaj manoj ne povis firme teni penikon, tial la patrino faris multajn bambuajn slipojn kaj instruis al li fari ideogramojn per la slipoj. Tage, kiam la patrino teksis, sxi metis libron sur siajn genuojn, por ke la filo legu gxin oportune. Kiam la filo lernis maldiligente, la patrino batis lin per vergo, sed sxi cxiam bedauxris tion. Vespere la patrino kaj filo kune lauxtlegis sur lito. En frosta tago la patrino malbutonis sian jakon kaj per sia brusto varmigis la filon. Se la filo endormigxis, sxi mallauxte vekis lin, por ke li dauxrigu lernadon... Sxiaj fratinoj ofte admonis sxin: "Vi havas nur unu solan filon. Kial vi tiel severe traktas lin?" Sxi respondis: "Se mi havus kelkajn filojn, mi tion ne farus. Nun mi havas nur unu, li nepre devas esti talenta!" Poste, kiam la patrino malsanigxis, la filo multe maltrankviligxis, ne sciante, kiel konsoli sxin. Sxi diris al sia filo: "Mi estos tre gxoja, se vi bone recitos la tekstojn, kiujn vi lernis." Tial la filo lauxte recitis la tekstojn por akompani la malsanan patrinon...

La cxinoj deziregas, ke iliaj filoj estu promesplenaj. La nunaj cxinoj donas grandan atenton al la inteligenteco de siaj gefiloj kaj lauxeble kontentigas ilian materian bezonon, dum la antikvuloj opiniis, ke bonkonduto estas same grava kiel klerigxo kaj donis grandan atenton al legado de libro kaj kulturado de bonkonduto. Ili edukis siajn posteulojn, ke ili estu diligentaj kaj modestaj.

Zuo Zongtang estis grava sxtatoficisto de Qing-dinastio (1644-1911). Li longe oficis en la loko malproksima de lia hejmloko. Li ofte skribis al siaj filoj, admonante ilin diligente studi kaj preni defendon de la popolo kiel sian devon kaj postulante, ke la filoj cxiumonate sendu siajn hejmtaskojn al li. Foje li ricevis leteron, kiu informis, ke por celebri la 60-an datrevenon de lia naskigxo ili rekonstruis la malnovan domon. Li eksplodis de kolero kaj tuj skribis al la familio: "Nun estas malfacilaj tagoj por nia lando. Mi militas en la landlima regiono, spite grandan dangxeron, sed vi solenas la datrevenon de mia naskigxo. Kiel absurda tio estas! Cxu vi vere obeas min kaj amas min? La suprajxa obeo estas malpli ol memkulturo. En la okuloj de Zuo la sxtataj aferoj estas pli gravaj ol la familiaj. Li neniel permesis, ke liaj posteuloj estu dibocxemaj kaj pigraj, malgraux ke li estis tre ricxa.

"Cxiuj dinastioj sukcesis pro diligenteco kaj modesteco kaj malsukcesis pro dibocxado. Tiel statis ankaux cxiuj familioj." Antikvaj cxinoj opiniis, ke justeco kaj honesteco evitigas la oficistojn de koruptigxo kaj diligenteco kaj sxparemo evitigas la homojn de avideco. Sxtatoficisto Zhou Yi (1506-1569) de Ming-dinastio (1368-1644) diris en "Admono al la filo": "Oni devas esti modesta en la vivo kaj maltrankvila pri eventuala malricxeco. Simpla teo kaj simplaj mangxajxoj kaj vestoj ja estas bonaj por mi." Li estis honesta kaj nur unu jaron post sia oficistigxo li akuzis plurajn potencajn korteganojn. Dum sia vivo li estis dufoje enkarcerigita, tamen lia honesteco restis neniom sxangxita. Pro ofendo al la suvereno li estis eksigita. Guberniestro de Qing-dinastio Tang Zhen (1630-1704) diris al sia filo: "Bone memkulturita homo estas pli nobla ol cxefministro, malgraux ke li estas dumviva plebano."

En la cxina historio ja estis multaj tiaj honestaj sxtatoficistoj. Kiel patro, ili zorgis pri la perspektivo de siaj posteuloj kaj iuj ecx ne heredigis al siaj posteuloj bienon. Ili opiniis, ke luksa vivo ofte kondukas al maldiligenteco. Samgepatraj fratoj iam ecx malamike traktis unu la alian pro heredajxoj. Post fordibocxo oni ecx faris sxteladon... Tial "estas pli grava la klasika verko ol sako da oro por la posteuloj." En iliaj okuloj honesteco estas granda heredajxo, tre grava por la posteuloj.

ESTI SINGARDEMA PRI AMIKIGxO

"Por esti bonkonduta, oni devas amikigxi kun honestaj homoj." En la antikveco oni ofte tiel admonis siajn gefilojn.

Granda edukisto Konfuceo (551-479 a.K.) opiniis, ke oni devas amikigxi kun homoj noblaj kaj kapablaj. Jen kriterio de la antikvuloj por elekto de amikoj. Konfuceo opiniis ankaux, ke amikoj devas esti honestaj, grandanimaj kaj erudiciaj. En la periodo de Tri Regnoj (220-265) estis erudiciulo Xin Pi de Wei-regno. Li estis honesta kaj ne kontaktis malbonkondutajn korteganojn. Lia filo timis, ke tio damagxos la patron, kaj admonis lin sxangxi sian sintenon kaj milde trakti tiajn oficistojn, sed Xin Pi refutis: "Ja estas bone, ke oni ne pomocios min, se mi ne amikigxos kun la malicaj korteganoj." Lia nobla konduto donis bonan ekzemplon al lia filo.

"Logxo kun bonkoruloj egalas al logxo en aroma domo kaj iom post iom ankaux la logxantoj mem farigxas aromaj, sed logxo kun maliculoj egalas al logxo en butiko de peklitaj fisxoj kaj iom post iom ankaux la logxantoj farigxas malbonodoraj." Jen vortoj de Yan Zhitui, fama esploristo pri familia edukado. El tio vidigxas, ke jam antaux pli ol 2 000 jaroj la antikvuloj rimarkis la median influon sur la infanojn.

Grava konfuceano Mengzi, je pli ol 100 jaroj malpli agxa ol Konfuceo, vivis malricxe en sia juneco apud tombejo. Lia patrino rimarkis, ke la filo estis soleca kaj ofte ludis entombigon de mortintoj, tial sxi translokis la hejmon en komercan kvartalon. Post nelonge la knabo eklernis kriadon de kolportistoj. La patrino do translokis la hejmon al loko proksima al lernejo kaj de tiam Mengzi interesigxis pri kulto en la lernejo. Severe edukite de la patrino, Mengzi diligente lernis kaj finfine farigxis granda konfuceano.

Koncerne la rilatojn inter la popolo, sxtato kaj suvereno, Mengzi opiniis, ke la popolo estas la plej grava el la tri, la sxtata regximo la dua kaj la suvereno la lasta." Li pledis por humana regado kaj ricxigo de la popolo. Li opiniis, ke oni devas moderigi sian postulon al la popolo kaj fari cxion eblan, por ke cxi tiu ne sxtelu nek rabu pro malricxeco. Li donis grandan atenton al la publika opinio. Li diris, ke la justaj homoj estas multe helpataj, dum la maljustaj malmulte helpataj. Kaj justeco estas cxiam en la manoj de la popolo. Kiu estas malsxatata de la popolo, tiu perdos la potencon. Tia doktrino de Mengzi estis alte taksata de multaj suverenoj en diversaj dinastioj. Se ne estus tri translokigxoj de la hejmo far lia patrino, eble en la cxina historio ne estus tiu eminenta pensulo.

Kompreneble la ideologio de la patrino de Mengzi montras malsxaton al la laboranta popolo, tio estis kauxzita de la epoka limigo, sed estas rimarkinde, ke en la feuxda socio, en kiu la viroj estis rigardataj kiel noblaj kaj la virinoj malnoblaj, la erudiciuloj plejparte estis viroj, dum virinoj povis nur zorgi pri siaj hejmaj laboroj. Kompare kun tio, la nunaj virinoj estas multe pli felicxaj.