ORIGINALE VERKITAJ

Karmemore al la patrino

de RIMO

LA tempo flugas rapide. En palpebruma dauxro forpasis 25 jaroj post kiam mortis mia patrino. Mi ofte songxas pri sxi.

Mia patrino devenis de intelektula familio. En la tempo, kiam sxi estis juna, nur tre malmultaj virinoj estis klerigitaj, tamen mia patrino estis felicxa ricevi edukadon. Antaux sia edzinigxo sxi jam laboris kiel kuracistino.

Mi memoras, ke cxiutage mia patrino iris al laboro frumatene kaj revenis hejmen malfrue vespere. Ecx hejme sxi estis tre okupata. Krom dommastrumado, sxi ankaux multe legis fakajn librojn kaj ofte helpis min en la lernado. Mia patro estis silentema kaj malofte faris hejmajn laborojn.

Mia familio estis bonhava, sed multaj aliaj familioj vivis malfacile siatempe. Mia patrino ofte monhelpis malricxajn parencojn, najbarojn kaj kolegojn malgraux ke tio faris al ni multajn elspezojn. Sxi ofte instruis al mi lauxeble helpi la malfortajn kaj malricxajn.

Iu malgranda afero cxiam ondas en mia koro.

Estis obskura nokto en frosta vintro. Mia patro forestis kaj hejme restis nur la patrino kaj mi. La patrino malsanigxis. Sxi tremis de febro kaj kusxis en lito. Mi sidis cxe sxia lito kaj legis en pala lumo. Cxirkauxe regis silento escepte de la susurado de arbobrancxoj. La patrino turnis sin jen dekstren, jen maldekstren. Videblis, ke sxi sentas sin malbone.

Subite auxdigxis frapo je la pordo. Jen ankorauxfoje. "Kiu en tiel malfrua horo?" kun maltrankvilo mi levigxis, hastis al la pordo, malfermis gxin kaj vidis, ke antaux mi staras virino cx. 40-jara, kun malserena vizagxo.

"Pardonon. Cxu tio estas la hejmo de kuracistino Z?" demandis la virino per mallauxta vocxo.

"Jes. Kion vi volas?"

"Mia filo grave malsanigxis. Cxu kuracistino Z?"

"Pardonon. Ankaux mia patrino malsanas kaj nun febras. Bonvolu turni vin al alia kuracisto aux transportu vian filon al hospitalo por ne prokrasti la kuracon."

"Ho ve!" Morta paleco kovris sxian vizagxon.

Post momenta hezito sxi diris gxis-revidon kaj foriris.

Gxuste en tiu momento mi auxdis malfortan vokon de mia patrino.

"Ho, ne! Mia malsano ne gravas. Mi tuj iros kuraci la infanon," diris mia patrino kun vizagxo rugxigxinta pro febro.

"Cxu vi povas, panjo?" mi turnis min al la patrino kaj demandis kun granda maltrankvilo.

La mezagxulino endomigxis kaj diris: "Koran dankon, doktoro. Sed ne movigxu."

Tamen mia patrino ordonis al mi porti la medikamentan keston kaj eldomigxis, subtenate de mi.

Tiam batis la dekdua horo. Eksterdome siblis frosta vento, flirtis negxflokoj. Regis netolerebla malvarmo, kiu penetris gxis miaj ostoj, kvankam mi portis dikan vatitan jakon. Mia patrino stumble movis siajn piedojn sur la negxkovrita vojo.

La vojo ne estis longa, sed en tiu nokto gxi sxajnis multe pli longa.

Finfine ni alvenis al iu kaduka kabano. La malgranda domo estis en malordo. En granda ligna lito sub cxifona vatita kovrilo kusxis malsana, malgrasa knabo 6-7-jara, kiu kun largxe malfermitaj okuloj rigardis nin. Mia koro spasme doloris.

Antaux la malsana knabo mia patrino, tute ekster mia atendo, farigxis multe pli vigla ol en sia hejmo. Sxi auxskultis korbatadon de la malsanulo, palpis liajn pulsojn, observis liajn gorgxon kaj langon, mezuris lian temperaturon kaj diris kun serioza mieno al la mezagxulino: "Nun mi preskribu recepton kaj donu medikamenton suficxan por unu tago. Morgaux vi nepre portu la knabon al hospitalo."

Sur la vizagxo de la mezagxulino legeblis hezito. Sxi balbutis kelkajn vortojn malklarajn, kiujn mi ne komprenis nek mia patrino. Tamen mia patrino versxajne jam legis laux sxia mieno, ke sxi havas malfacilon. Mia patrino elkestigis kelkajn medikamentojn. Sxi elposxigis monujon kaj diris al la mezagxulino: "Sinjorino, videblas, ke vi ne estas bonhava. Hodiaux mi ne havas multe da mono cxe mi kaj tiu cxi sumo eble suficxas por la morgauxa kuracado. Se vi bezonos ion, turnu vin al mi." Dirinte tion, mia patrino iris el la domo.

La kortusxita mezagxulino povis diri nenion. Post momento sxi kvazaux subite vekigxis el profunda dormo kaj postkuris nin.

"Ho, doktoro, la monon mi ne devas akcepti! Mi kore dankas vin pro via kuracado." Larmoj sencxese elruligxis el sxiaj okuloj.

Mia patrino nur svingis la manon kaj kun granda malfacilo trenis siajn piedojn al la hejmo. Mi vidis, ke sxi estas kolapse laca.

Reveninte hejmen, mia patrino sentis sin pli malbone. Sxi prenis medikamenton kaj dronis en komato. En la sekvanta mateno, kiam sxi vekigxis, sxiaj unuaj vortoj estis: "Iru kaj demandu la virinon, cxu sxi portis la knabon al hospitalo. Se ne, helpu sxin!"

Kiam mi poste sciigis sxin, ke la malsana knabo kredeble estas en kuracejo, cxar la pordo de lia hejmo estas sxlosita, sxi faris longan elspiron.

La afero ja estas malgranda, kaj plie, gxi okazis antaux multaj jaroj, tamen gxi estas neforgesebla por mi. Inspirate de sxia eduko, mi diligente laboras. Mi dankas mian patrinon, kiu edukis min kiel homon en la vera senco de tiu cxi vorto.