Lia vivo estingigxis en Lopnur

de ZHOU SHAOHUA

EKSPEDICIADO estas natura emo de la homaro. Se niaj prapatroj ne esplorus la mondon nekonatan riskante sian vivon, ni mangxus krudan viandon ankoraux hodiaux. En la 16-a jarcento cxina sxtatoficisto Xu Xiake forlasis sian komfortan vivon kaj prenis ekspediciadon kiel sian taskon. En la komenco li nur volis sercxi la fonton de Yangzi-rivero, kiu fluas preter lia domo. Li survojigxis, ne kun cxevalo, opiniante, ke oni ne povas detale rigardi rajdante surcxevale; nek kun akompananto, cxar laux li oni ne povas koncentri sian atenton kune kun aliaj; krome, li prenis speciale vojojn senhomajn, krutajn kaj dangxerajn, kiujn frekventis sovagxaj bestoj. Finfine, li renkontis miraklon, kiun neniam vidis ordinaraj homoj, havis gravajn sciencajn eltrovojn kaj lasis al posteuloj ege valorajn materialojn, el kiuj multaj hodiaux ankoraux ne estas konataj.

En la nuna socio multaj homoj kutimas gxui la fruktojn de moderna civilizacio kaj interesigxas pri luksa auxto, altklasa domo kaj granda sumo da nomo. Malfortigxis ilia koncepto pri ekspediciado. Sed Yu Chunshun ne estis tia homo. Kiam alilokanoj torentis al lia urbo Sxanhajo por cxasi nomon, li eksigxis kaj vojagxis malproksimen.

PIEDIRI ESTAS HARDADO

En la fino de la 20-a jc., kiam la trafikiloj ege evoluis, Yu preferis piediri. Kiel asketo kun longaj haroj kaj plenbarbo li portis cxifonajn vestojn, tamen okulfrapis sur lia vesxto rugxaj vortoj "Piediru tra Cxinio" kaj sur lia tornistro ? "1988-1998".

Jen lia plano: en tiuj dek jaroj li finos la vizitadon al la logxlokoj de la 55 cxinaj nacimalplimultoj kaj plenumos 80 esplorajn taskojn, forlasante neniun okazon por fari prelegon pri "Amo al Cxinio". Li diris: "Mi, sendita de neniu, ne cxasas famon nek monon, ne zorgante cxu estos rezulto. Mi ne volas vane vivi, esperante kunfandi mian propran vivon kun la kulturo de la epoko kaj farigxi kultura asketo, kiu vojagxas tra Cxinio."

Ne cxiuj kapablas elporti la veteron en grandaj montoj. La naturo dotis Yu per forta korpo destinita por vojagxi kien ajn. La dekjara laboro en kamparo havigis al li neflekseblan karakteron, kaj krome li estis bone klerigita. Pro tio li tutsole vojagxis kun aplombo kaj memfido, malgraux multaj malfaciloj. Sur la Qinghai-Tibeta Altebenajxo je 6?700 m super la marnivelo, kie ege mankas oksigeno, lia vizagxo purpurigxis kaj lia ventro pufigxis kiel tamburo. En tiu situacio li povus morti ecx pro malgrava malvarmumo, sed li ne retirigxis. Mangxante peklajxon kune kun malgrandaj nigraj insektoj, kiuj flugis en lian busxon, li piediris tra la senhoma zono Ali kaj konkeris la trian poluson de la mondo. Dank' al sia braveco, dum ok jaroj li jam vizitis 34 nacimalplimultajn regionojn, transiris kvin sxoseojn sur krutajxoj, plenumis 60 esplorajn taskojn, faris 150 prelegojn, postlasis sian spuron en la plej orienta, okcidenta kaj norda partoj de Cxinio kaj skribis 4 milionojn da vortoj pri moroj kaj kutimoj de cxiuj lokoj, kie li estis. Pro tio li foruzis 54 parojn da sxuoj...

"Ankaux piediri estas hardado," diris Yu. Plurfoja risko de morto komprenigis al li, ke la esenco de la vivo kusxas en konservo de la naturo kaj honesteco. Li ne volis transformi sin en piediran masxinon. Fininte sian vojagxon tra Cxinio, li planis vivi en pitoreka loko por pasigi sian postan duonvivon, komponante emociajn verkojn por si mem. Gxuste pro plurjara vivo en la naturo lia animo purigxis: li ne volis vivi en malvasta spaco de la urbo kaj batali pro bagateloj kaj profitoj. Laux li la naturo estas plej komforta hejmo.

REVENO AL LA NATURO

Kun memfido Yu marsxis sur la antikva Silka Vojo. Li planis piede trairi gxian parton en Cxinio kaj prenis Lopnur en Taklimakan, "Maro de Morto", kiel la unuan stacion. Lopnur, la plej granda cxina movigxanta lago el sala akvo, farigxis antauxlonge giganta sala krusto, kaj la antikva regno Loulan, kiu prosperis siatempe cxe gxi, mistere malaperis. Somere la tiea klimato estas tro seka kaj la temperaturo superas 45ºC, kaj tiu de sablo surtere ? 70ºC. La loko abundas je sablosxtormoj, kiuj ofte kasxas la sunon kaj la lunon, ke la loko teruras kiel diablejo. Iun junian tagon antaux dekkelkaj jaroj cxina sciencisto Peng Jiamu gvidis ekspedicion al la loko kaj malaperis tie. Pro tio junio estis vualita de mistero kaj teruro. Tamen Yu fiksis sian agadon en junio de 1996, esperante efektivigi la diron, ke oni ne povas trapasi Lopnur en junio, kaj esplori surloke la geografion kaj klimaton kun la celo fosi kanalon, kiu kondukos negxan akvon el Kunlun-montaro por reprosperigi Lopnur. Lokanoj malkonsilis lin kaj ankaux lia amikino telefonis en malproksimo, ke li sxangxu la daton de la vojagxo, sed li humure respondis: "Ni interkonatigxis antauxlonge, tamen ni neniam renkontigxis. Tion mi cxiam bedauxras. Vi ne forgesis tion, kion vi diris en la Tago de Stultuloj, cxu ne?"

La 45-jara Yu havis senaman edzecon kaj poste li eksedzigxis. Dum la tagoj de migrado lia vireco allogis multajn junulinojn, inter kiuj unu ekvidis lin en sporta programero de televido dum sia lernado en universitato. Tiutempe sxajnis al sxi, ke sxi iros iutage al la lokoj, kiujn vizitis Yu. Poste ankaux sxi farigxis tutsola piedira vojagxanto. Ili intimigxis per telefonado, prizorgante unu la alian, reciprokante salutojn kaj humure sxercante. Sxi solene deklaris en la Tago de Stultuloj: "Hodiaux mi kaj Yu gefiancxigxis." Yu subite rememoris tiun sxercon. Kun deziro renkontigxi kun sia "fiancxino", li diris: "Kiam mi revenos de Lopnur, mi donacos al vi blankan cxevalon kun Yu Chunshun kiel cxevalisto."

Je la 15-a kaj tridek minutoj en la 6-a de junio Yu kaj aliaj naux homoj veturis al Lopnur per du auxtoj, akompanate de lokaj gvidantoj kaj raportistoj el televida stacio, kiuj volis filmi "Moderna Xu Xiake". Post kvartaga penega vojagxo ili trapasis Lopnur de oriento al okcidento. Tamen Yu insiste ripetis tion tutsole per piediro. Oni konsentis renkontigxi en la stabejo tri tagojn poste. Tiumatene Yu eliris el la tendo kaj kantis popolan kanton de Xinjiang: "En malproksima loko estas bona knabino..."

Kvankam oni metis por li suficxe da akvo kaj mangxajxoj en lokoj distancaj po sep kilometrojn, tamen oni ankoraux maltrankvilis kaj veturis per auxto por sekvi lin sub la kruela suno. Tiam en la dezerto estis varmege. Sed Yu ne lasis raportistojn sekvi lin.

Post ilia refoja disigxo levigxis 11-grada sablo-ventego kun varmegaj ondoj. Pro pasado de forta magneta kampo de la tero tra la centro de Lopnur, ne funkciis radiofono kaj rompigxis interkomunikado. Tri tagojn poste, Yu ankoraux ne revenis.

Helikoptero trovis lian bluan tendon en la centro de Lopnur kaj li kusxis en gxi kun la kapo al oriento kiel mortintoj en antikvaj tomboj de Loulan. Apud li estis tibeta trancxileto kaj du fosoj sen akvo.

La suno fandis lin.

POST LIA FORPASO

"La vento mildigxis kaj la dezerto malvarmigxis, sed la bravulo ne plu revenos." Kun sopiro vojagxantoj skribis tiujn vortojn. Antaux la portreto de Yu, iu piedira vojagxanto, kiu hazarde konatigxis kun li en Tibeto kaj intimigxis kun li poste, prezentis per du manoj tason da akvo, dirante: "Fracxjo, mi bone scias vin, survoje oni plej timas, ke mankos akvo, mi donas akvon al vi..."

La junulino, kiu atendas lian revenon de la dezerto, diris: "Fracxjo Yu, vi diris, ke vi neniam forgesas rendevuon, sed cxi-foje vi forlasis gxin por cxiam." La du piediraj geamantoj-vojagxantoj finfine ne havis sxancon renkontigxi. Post granda doloro la junulino starigis klubon de cxinaj ekspedicianoj. Sxi decidis sciencigi, popularigi kaj normigi la cxinan ekspedician aferon, kiu jxus komencigxis kaj estas multe postrestinta kompare kun tiu de la evoluintaj landoj.

Post dolorego la 70-jara patro de Yu fondis la Ekspedician Fonduson de Yu Chunshun kun 100 mil juanoj, kiom asekura kompanio kompensis por Yu. Li decidis dauxrigi la vojon de la filo kaj plenumi esploradon de la fontoj de Yangzi-rivero kaj la Flava Rivero...

Hodiaux cxinoj havas multajn vivmanierojn kaj cxiu volas vivi laux sia karaktero kaj placxo. Kvankam ne estas multaj kiel Yu, tamen lia forpaso lumigis al multaj, kiuj kontentigxas kun la vivo: en la mondo estas ecx tiuj homoj, kiuj vivas tiamaniere. Pro tio ekspediciado farigxos pli alloga.