Familioj sur altebenajxo

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

En la pasinta somero mi veturis laux la Sichuan-Tibeta Sxoseo en sudokcidenta Cxinio kaj vizitis kelkajn montvilagxojn de tibet-nacianoj en Luhuo-gubernio. Tie etendigxas nove ekspluatitaj sxtupar-kampoj, prosperas verdaj plantajxoj, belas tibet-stilaj domoj inter arboj kaj floroj. Nokte varias nuboj kaj sub la hela luno bojadas hundoj.

En Luhuo-gubernio altas montoj kaj profundas valoj. En la malnova socio la loko estis destinita por ekzili malliberulojn. La izolita medio, postrestinta penso kaj malnova koncepto longatempe malhelpis la tiean ekonomian disvolvigxon kaj katenis la lokanojn, kiuj vivis malricxan vivon en cxiuj generacioj.

Dank' al la politiko de reformado kaj pordomalfermo ekpraktikita en la loko antaux dek jaroj, la lokanoj iom post iom forlasis la malnovan tradician koncepton, akceptis la novan penson kaj eliris el la montaro. Hodiaux iuj tibet-nacianoj de la montvilagxoj sin okupas pri komercado, aliaj pri transportado kaj triaj pri konstruado. Nun la lokanoj donas grandan atenton al la konstruado de logxdomoj. En la montvilagxoj, kiujn mi vizitis, la antauxaj terdometoj estis anstatauxitaj de nove konstruitaj tibet-stilaj duetagxaj domoj. La lokanoj kun plena fido kreas la felicxan vivon per siaj diligentaj manoj.