ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

* La 5-an de februaro 1999 okazis en Pekino kunsido de la cxina societo "Amikoj de Esperanto", kies honora prezidanto Chen Yuan, prezidanto Chai Zemin kaj dekkelkaj aliaj membroj cxeestis gxin antaux la Printempa Festo. Ili deziris pli multe kontribui al la disvastigo de Esperanto. Pli multaj cxinaj eminentuloj en diversaj rondoj igxos membroj de la societo.

FRANCIO

* En Saint-Pompain 79160 (Deux-Sevres), inauxguro de "Place de l' Esperanto" okazos sabate la 29-an de majo, matene je la 11-a. Cxiuj e-istaj amikoj estas invitataj. Oni povas sendi gratulojn al la urbestro (post la konsilantara aprobo). Pliajn informojn povos doni: Georges Menossi, rue des Monfortains, 79160 Saint-Pompain (0549061608); Monique Assailly, rue de la Perriere, 79160 Saint-Pompain (0549060203). (Georges Menossi)

* Same kiel pasintjare okazos en 1999 la premio "la Verko de la Jaro 1998" organizita de Kooperativo de Literatura Foiro. Kandidatajn titolojn proponas almenaux tri membroj de la Esperanta PEN-Centro. La premio estas referendume asignata cxiujare de la abonantoj de la revuo Literatura Foiro jen al poezia jen al proza verko. Por 1999 kandidatas nur prozaj titoloj surmerkatigitaj en 1997-1998. La libro "El miaj sonoraj soloj" de Miguel Fernandez Martin gajnis la premion "la Verko de la jaro 1997". (Mari-Roza Vilain-de Wolf)

KANADO

* Denove vivas la Kebekia Esperantista Junulara Organizo (KEJO). Dum kunsido okazinta en Montrealo la 13-an de decembro 1998, estis decidita pluvivigi la organizon kiel memstaran asocion, kaj oni elektis novan estraron. La renovigita KEJO plu flegos bonajn rilatojn kun la Esperanto-Societo Kebekia. (Sylvain Auclair)

NEDERLANDO

* Eblas vojagxi ne nur per auxtobusoj al IJK, sed ankaux per bicikloj! Kontaktu BEMI (Biciklista E-Movado Internacia) cxe <bemi@saluton.iaf.nl> por pli da informoj. Cetere okazos karavano al Berlino por la UK, kaj karavano al OKSEJT en Tihvin apud Peterburgo (ekiro de Geborg, Svedio, trairante Finnlandon). (Yvonne van den Hork)

POLLANDO

* Pola Esperanto-Asocio, Filio en Koszalin, organizas la 21-an Internacian Feriadon de Esperantistoj kaj Naturamantoj en la 6-12-a de julio 1999. La arangxo okazos en la atrakcia kaj tre cxarma ripozloko Mielno. Korespondadreso: Pola Esperanto-Asocio, posxtkesto 30, 75-016 Koszalin-1, Pollando. Telefono: PL-0048, Koszalin-94/3404-563 (petu: Baranowski). (Pola Esperanto-Asocio)

* Fresxo '99 okazos ? kiel kutime ? komence de la somero, t.e. de la 30-a de junio gxis la 4-a de julio. La centra parto de olsxtina renkontigxo estas kvizoj kun ricxaj monpremioj. Vizitu la retpagxon kaj Fresxo-n: <http://www.art.olsztyn.pl/fresxo/>. (Marian Zdankowski)