EN CxINAJ URBETOJ

Urbeto de tajgxicxjuxan

de LI YANFEN

SUR la ebenajxo de suda Hebei-provinco estas antikva urbeto, kiu estas cxirkauxita de nebulo kaj fragmitaro. Gxi aspektas mistere kaj kviete. Gxia nomo estas Guangfu. Pro tio, ke preskaux cxiuj gxiaj logxantoj bone sin ekzercas per tajgxicxjuxan, oni nomas gxin ankaux "urbo de tajgxicxjuxan".

Tajgxicxjuxan originis antaux 600 jaroj. Gxi estas heredita luktarto de Chen-familio en Henan-provinco. En la 19-a jarcento Yang Luchan kaj Wu Yuxiang de Hebei-provinco vizitis tiun familion por studi la luktarton kaj farigxis eminentaj kun propraj skoloj. La stilo de Yang karakterizigxas per forteco kaj beleco de la movoj, dum tiu de Wu per delikateco kaj simpleco. Famigxinte, ili klopodis disvastigi tajgxicxjuxan. Yang instruis tajgxicxjuxan en Pekino kaj havis multajn discxiplojn; Wu verkis, por ke tajgxicxjuxan havu sian teorion. Ili estis logxantoj de Guangfu.

En oktobro mi vizitis Guangfu. Tie mi vidis, ke oni praktikas tajgxicxjuxan cxie, aux surstrate, aux surkampe. La movoj de tajgxicxjuxan estas malrapidaj, mildaj kaj kontinuaj, ne similaj al aliaj luktartoj rapidmovaj kaj fortaj. Dum la ekzercado tajgxicxjuxan-istoj tiel absorbigxas, kvazaux sin apartigante de la homa mondo.

Kio estas la esenco de tajgxicxjuxan? En la modesta logxejo de s-ro Li Disheng mi ricevis respondon. S-ro Li diris, ke tajgxi signifas universon. La antikvuloj nomis senlimajn spacon kaj tempon universo kaj opiniis, ke cxio konsistas el pozitivo kaj negativo. Ekzemple, la cxielo estas pozitivo kaj la tero negativo. La akordo de la cxielo kaj tero kauxzas cxiajn estajxojn. Ankaux homo, kiel unu el la estajxoj, vivas laux la legxo natura. Cxiu homo estas ero en la universo. La teorio pri pozitivo kaj negativo, sin bazita sur "Yi Jing", estas la plej antikva cxina filozofio kaj ankaux la esenco de tajgxicxjuxan-teorio, kiu opinias, ke sano signifas sanan korpon kaj sanan spiriton. Kiam oni zorgas pri la problemoj de vivo, oni perdas la ekvilibron de sano kaj malsanigxas. Tajgxicxjuxan estas saniga. Farante gxin, oni movas korpopartojn cirkle. Tio utilas por akceli cirkuladon de vitala energio. Dum la ekzercado de tajgxicxjuxan oni bezonas ankaux kvietecon, t.e. koncentri penson por kvietigi spiriton.

Antikvuloj diris, ke movado sen kvieteco malsanigas la spiriton; kaj kvieteco sen movo malvigligas la korpon. Tial la teorio de tajgxicxjuxan substrekas, ke por sanigi korpon necesas sanigi spiriton. Oni ne devas logigxi de volupto kaj mono, sed respekti la universon. Nur tiel, oni povas esti animita de tajgxicxjuxan. Se oni respektas la universon, cxi tiu respektas lin; se oni damagxas la universon, cxi tiu damagxas lin. Nur en plena harmonio kun la universo oni povas gxui felicxon. Ne konante tion, oni malfacile povas spirite profiti, ecx se li diligente sin ekzercas per tajgxicxjuxan.

En tio oni povas vidi, ke la tajgxicxjuxan-istoj bone konas la antikvan kulturon. Ne estas mirinde, ke inter ili la sanaj maljunuloj aspektas kiel alte klerigitaj. En interparolo kun s-ro Li mi sciigxis, ke li diplomigxis el la altnivela cxina altlernejo ? Qinghua-universitato, iam laboris kiel profesoro kaj tradukisto de la japana kaj angla lingvoj, kaj havas multe da discxiploj.

La logxantoj de la urbeto estas tre gastamaj. Ili jam okazigis kvin kunvenojn de tajgxicxjuxan kaj starigis kelkdek fakajn lernejojn por disvastigi tajgxicxjuxan kaj gxian teorion. La vizitantoj tre envias la senzorgan kaj modestan vivon de la logxantoj.