INTER NI

Cxi-februare, cxe la Printempa Festo, la Centra Nacimuzika Filharmonio de Cxinio vizitis Euxropon. Kun tradiciaj muzikajxoj gxi ludis refoje en Vieno, Berlino kaj Kopenhago kaj estis aplauxdata de la auxskultantoj. Eble ankaux iuj el niaj legantoj gxuis gxian prezentadon. Gxi estas renoma en Cxinio pro tio, ke gxi heredas kaj disvolvas la tradician cxinan muzikon. La legantoj informigxos pri tio per la artikolo "Brilanta cxina muziko".

Krom "Studentoj kaj ilia laborsercxado" en la rubriko "Temo proponita de legantoj", estas ankaux aliaj artikoloj, kiujn ni aperigis laux proponoj de legantoj, ekz. pri cxinoj kaj televido, pri konstruado de logxdomoj en Pekino, familia eduko en antikveco, katolika katedralo kaj kuracmetodo kontraux sendormeco.

Televido rapide furoras tra la tuta mondo. Sxajne cxinoj pli sxatas gxin ol la aliaj popoloj. En urboj kaj vilagxoj, cxe vesperigxo en multaj cxinaj familioj oni rigardas televidajn novajxon, kurson, plejparte amuzajn programerojn. Pri detaloj legu "Cxinoj kaj televido".

"Familia edukado en la antikva Cxinio" konigas cxinajn familiajn maksimojn, iuj ecx estas tre rigoraj, eble tre malfacile akcepteblaj por nuntempaj homoj, tamen la ideoj montritaj de ili, kiel ekzemple, oni devas respekti la maljunulojn kaj protekti la infanojn kaj mastrumi familion sxpareme, kaj geedzoj devas vivi harmonie, estas bonvenaj kaj farigxis konsistiga parto de la valora tradicio de la cxina nacio.

Turistoj en Pekino povas vidi ne nur pejzagxojn kaj antikvajxojn, sed ankaux malnovajn logxejojn kun kvadrata korto en stratetoj. Ili povas vidi ankaux la nove konstruitajn domojn en plansetlejoj, kiuj multe plibonigis la logxadon de pekinanoj. Pri tio raportas la artikolo "Sxangxigxo de logxkondicxoj en Pekino".

La Red.