ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

La 1-an de marto, lernantoj de Xijiao(Sxjigxjaux)-mezlernejo de Chongqing surstrate vocxlegis al urbanoj "Verda Manifesto" en Esperanto kaj la cxina lingvo por partoprenigi ilin en la movado "Starigi novajn sociajn morojn". Per tio ili diskonigis ne nur la manifeston, sed ankaux Esperanton. Esperanta kurso funkcias de antaux unu jaro en la mezlernejo kaj la kursanoj intencas korespondi kun alilandaj e-istoj. (Nubo)

ARGENTINO

La Barilochea Esperanto-Rondo (kadre de la UEA-kampanjo 2000) lancxis per radio, revuo ktp. sloganojn por diskonigi Esperanton kaj ties aplikeblecon. Jam publikigitaj aux publikigotaj sloganoj tekstas: "ESPERANTO: la lingvo de la 21-a jarcento"; "ESPERANTO: monda sukceso. Partoprenu!"; kaj "ESPERANTO: vi havos amikojn en la tuta mondo." La Barilochea E-Rondo proponas al esperantistoj de aliaj landoj uzi nacilingve tiujn sloganojn por disvastigi intereson por nia lingvo. (Werner Schad)

GERMANIO

Survoje estas teamo, kiu en si mem jam prezentas la interkulturecon el Oriento kaj Okcidento, niakaze germana. Survoje trejnas komprenigxon kaj socialan kompetenton varie interrilati kun "fremdul(in)oj". Ili peras scion ekzemple pri jenaj sferoj: evoluigo de konceptoj kaj programoj; grupa kaj projekta agado; kreo kaj vigligo de teamoj; konsilado pri interkulturaj temoj; vojoj al konflikt-prilaboro. Modernaj trafikiloj ebligas al ili labori en cxiu ajn loko de la mondo. Bonvolu kontakti ilin por eltrovi kiel ili povus utili al vi kaj por konkretigi ilian oferton laux viaj bezonoj. Skribu al: Sabine Trenner, Ebertystr. 46, D-10249 Berlin, Germanio. Tel: +49-(0)30-4268605. Retposxte: survoje@esperanto.de. (Survoje)

KUBO

En la nuna jaro Radio Havano Kubo intencas digne celebri la 10-an jaron de la E-elsendoj en la radiostacio. Ili tre sxatus kolekti diversajn intervjuojn kaj espereble fari tion en somero. Al amerika regiono ili elsendas en 25 m 11760 khz je 15:00 kaj poste je 23:30 utc samfrekvence. Al Euxropo ili elsendas je 19:00 kaj je 22:00 utc cxiam en 22 m 13715 khz. (Lourdes Lopez)

POLLANDO

Silezia Esperanto-Asocio en Wroclaw, Sud-Orienta Pollando, invitas gesamideanojn kaj simpatiantojn de la internacia lingvo Esperanto al la 33-a Internacia Esperanto-Feriado. Gxi okazos de la 10-a gxis la 24-a de auxgusto 1998 en Karpacz (Karpacx) en cxarma ripozloko de la Sudety Montaro proksime al Cxehxio kaj Germanio. La provizora programo konsistas el: Esperanto-instruado; Konversacia rondo kun videofilmoj; Seminarioj dedicxitaj al elektitaj problemoj de konscia nutrigxado; Esperantaj seminarioj; Distra vesperoj kun ludoj, dancoj kaj kantoj; Perpiedaj ekskursoj en la proksimaj kaj tre agrablaj cxirkauxajxoj de Karpacz; Auxtobusaj ekskursoj al vidindaj lokoj. Kontakta adreso: Silezia Esperanto-Asocio, 50-208 Wroclaw, str. Dubois 3/1, Pko BP IV O/Wroclaw, Pollando. (Silezia Esperanto-Asocio)