SUR NIA LIBROBRETO

Pri "Rugxdoma Songxo"

Cao Xueqin, Rugxdoma Songxo, romano. Elcxinigis Xie Yuming.

Eldonis Cxina Esperanto-Eldonejo 1995, unua el la tri volumoj, 582 p. cx. 23 euxr.

Post legado de la unuaj 50 pagxoj mi ankoraux ne sciis cxu mi finlegos cxi tiun riveregan romanon. Gxi ekiras malrapide, tusetante, en nebulo de fumo, kvazaux rauxpa varotrajno. Malgraux evidenta helpo de la tradukinto, kiu esperantigas la plej oftajn proprajn nomojn, restas ankoraux pluraj dekduoj da propraj nomoj. Cxinaj… evidente. Ankaux la stilo cxinas. Fakte multe pli la stilo de la Prefaco fare de eminenta Zhou Ruchang, ol tiu de la teksto. Cetere mi ne cxion komprenis. Eble vi pli sagxas:

"Kial oni donis la epiteton eksterordinara aparte al tiu cxi libro, se iu ajn romano, ekzemple novel en la angla lingvo, mem entenas kuriozecon kaj eksterordinarecon laux la koncepto pri la euxropa literaturo kaj, se temas pri la grandeco, gxi estas oftege uzata en la recenzo?"

Cxu vi scias, ke la teatrajxoj de Sxekspiro estas "operoj"? Bone, kial ne? Sed poste, en la teksto, kiam Jado, Jaspa, Ora kaj aliaj iras por spekti "operojn", kion ili spektadas? Operon, dramon, opereton? Teatrajxon prozan, versan aux kantan? Kun aux sen muziko? Iom post iom la kunteksto forigos kelkajn hezitojn. Antaux la alveno al la 50a pagxo vi ekscios, ke 'pornografia' = priamora, 'pauxperisma' = malricxega, 'etikeco' = respekto, 'strias' = krucas, 'drinki' = trinki alkoholajxon, 'cxarlatane' = avare, 'laika' = nesperta, 'plagi' = minacegi, 'fali en recidivon' = ree malsanigxi, 'etika domo' = bonmora domo, 'debila' = delikata, 'sarkasme' = moke. Poste forigxos kelkaj dekoj da aliaj malpli gravaj semantikaj hezitoj. Sed, fakte, cxio cxi ne tro gravas, cxar post la 50a pagxo, cxu vi alkutimigxis, cxu vin kaptis la fluo de la romano, cxu la tradukajxo plibonigxis, cxiamaniere vi estas en unu 17-jarcenta virina kvartalo de cxina aristokrata palaco, kaj nur tio, kion Cao Xueqin rakontas, vin interesos pli kaj pli forte.

Temas pri la priskribo de la cxiutaga vivo de sentema adoleskanto, Jado, tutnome Jia Baoyu, filo de Jia Zheng, nepo de Jia Daishan, pranepo de Jia Yuan, duko de Rongguo. Jado, alteregoo de la auxtoro, estas ege aliseksema, interesata kaj altirata de cxio ina. Li observadas cxiujn virinojn cxirkaux si, samkiel siajn proprajn sentojn al ili. Por okcidenta leganto la priskribita rilataro inter gehomoj, sen okcidenta mitaro pri Amo, estas plena je surprizoj. Malfermigxas ankaux la etoso de kunvivado inter edzinoj kaj kromedzinoj, cxambristinoj kaj servistinoj, sen okcidentaj antauxsupozoj moralaj. Tamen, cxi tiu mikrokosmo estas pli ol bonmorega! Oni longe pridiskutadas la kuntauxgecon de koloroj inter diversaj vestajxoj kaj mebloj, oni entombigas falintajn florpetalojn, oni citadas poetojn kaj filozofojn… kaj oni punadas unu la alian per kruelegaj bastonadoj, kiujn la viktimo gxentile dankadas, kiam li denove kapablas ekmovigxi. Teksigxas antaux la menso de la leganto grandioza fresko de fajnega kultura vivo, kies ekvivalenton oni apenaux trovas en okcidento. Okazas suicidoj, mortoj, naskigxoj, intrigoj kvazaux en TV-serialoj. Oni ekkonas religiojn, filozofiojn, politikajn doktrinojn kaj sekretajn movigxojn de la 'cxina animo'. Kiam oni atingas la finon de la 40a cxapitro, kaj de la unua volumo, t.e. la fino de la gxisnuna esperantigo, oni malfacile sin regas por ne tuj acxeti la duan kaj trian volumojn en la franca, aux la angla, tiel forte oni emas dauxrigi la legadon. Cxi tiu verko ja havas 120 cxapitrojn en tri volumoj. Laux profesoro Zhou la lastajn 40 cxapitrojn "alia homo aldone elpensis tiam, kiam jam multaj jaroj pasis post la morto de Cao Xueqin" kaj "intelekte kaj spirite regis granda distanco inter tiu aldoninto" kaj la auxtoro. La supozita aldoninto sxajne ne restis en la sana morala kaj politika perspektivo de la 80 unuaj cxapitroj. Nu, tiajxo ja eblas. Sed mi estus ege disrevigita, se tio farigxus preteksto ne esperantigi la trian volumon de la verkego kaj mi estus devigita nutri min en la franca lingvo per la fiaj erotikajxoj (eble ecx pornografiajxoj, mi plue havas esperon) de tiu cxi lasta volumo.

EdZ ¡¡
el "LA GAZETO", n-ro 72 ¡¡