POR KOMENCANTOJ

Hundido kaj akvo

de LARISA KUZMENKO (Ruslando)

NI havas hundon Tomka. Pasintan someron gxi estis ankoraux malgranda kun nigraj okuloj, longaj oreloj kaj mallonga vosto. Ni iris al la lago iufoje kun Tomka. Ni metis la hundidon en la sakon, por ke gxi ne lacigxu.

Cxe la lago ni longe jxetis sxtonetojn en akvon kaj konkuris — kiu jxetos pli malproksimen.

La sako kun Tomka kusxis sur la herbejo kaj jen ni vidis, kiel la hundido aperis el gxi kaj ekvidis, kiel sxtonetoj enakvigxas. Gxi tuj kuris al la lago. Estis ridinde rigardi, kiel kuras Tomka sur la sablo kun kurbaj kaj mallertaj kruroj. Gxi proksimigxis al la akvo, enakvigis siajn piedojn, turnis sin flanken kaj rigardis al ni. —

--Iru, Tomka, iru, ne timu, vi ne dronos, — ekkriis mia frato.

Tomka enakvigxis. Komence akvo kovris gxian ventron, poste gxian kolon kaj poste gxi plene enprofundigxis — nur la vosto kiel tubeto elstaris eksteren. Gxi sin okupis pri io, sed subite elsaltis kaj komencis tusi, terni kaj snufi. Evidente gxi volis spiri en akvo kaj akvo trafis gxiajn nazon kaj busxon. Ne sukcesis Tomka preni sxtoneton. Ni prenis pilkon kaj jxetis gxin en la lagon.

Tomka sxatis ludi kun la pilko. La pilko brue falis sur la akvon, ekturnigxis kaj poste haltis.

Tomka ekvidis la ludilon, ne povis sin deteni kaj kuris al la lago. Gxi kuris kaj jelpis pro gxojo.

Gxi alproksimigxis al la akvo. Sed nun gxi ne volis tusxi akvon per la nazo. Gxi iris, iris kaj subite eknagxis. Gxia kapo kun la nazo estis super la akvo. Gxi nagxis al la pilko, kaptis gxin firme per dentoj kaj nagxis reen al la bordo. Tiel gxi lernis nagxon.

Ni prenis la pilkon, karesis la hundidon kaj diris: —

--Vi brava, Tomka.