ORIGINALE VERKITAJ

Du Humurajxoj

de RUBEN FELDMAN GONZALEZ (Usono)

La pregxo de patro Cushman

"Dio," diris patro Cushman, "mi venas al vi kiel mi faras cxiutage, sed nun mi komencas pridubi vian ekziston"...

"Patro mia," dauxrigis patro Cushman per angora vocxo, "kial Becky Rutherford dauxre uzas minijupojn?"

"Dio, vi scias ke mi cxiutage petegis al vi: Dio, diru al Becky ke sxi ne uzu minijupojn."

"Ecx pli, Dio mia, mi petegis de vi DEVIGE igi sxin ne uzi minijupojn."

"Kial, Dio, sxi devas montri siajn bone nutritajn, mielkolorajn gambojn, tiel fortikajn kaj firmmuskolajn, senharajn, glatajn kaj brilantajn el sxvito; en tia senhonta maniero?"

"Kial sxi palpebrumas al mi, antaux ol mi komencas la dimancxan predikon? Cxu sxi ne havas fiancxon? Cxu sxi?"

"Tamen, cxu sxi ne scias ke mi estas pastro kiu jxuris porcxiaman seksabstinon, kaj ke tiu jxuro pendas de mia kolo kvazaux dutuna kolcxeno?"

"Dio, patro mia... kiam mi dejxoras en la rito, kial sxi montras al mi sian langon kun alloga, petola, belega rideto?"

"Cxu sxi iel kredas ke mi estas farita el sxtono?"

"Cxu sxi pensas ke mi estas kreita el plasto?"

"Kial dum la rito sxi konstante rigardadas mian pantalonfendeton?"

"Dio, patro mia, sxangxu sxin tute, male vi ne havos plu pastron en cxi tiu herezema kaj blasfemema urbacxo."

"Transformu sxin, male mi devos foriri tre malproksimen."

"Sxangxu sxin aux mi donos al sxi francan kisegon."

La prelego de la historiisto

La prelego navigis tre bone gxis kiam li komencis paroli pri "LA AGxO DE LA RACIO".

Li estis parolinta bone dum la unuaj dek minutoj de la prelego diskutinte la naskigxon de la civilizacio kaj la unuajn registritajn militojn en AKKAD kaj PERSIO 3 000 jarojn antaux KRISTO.

Li bonege kaj eksplicite priskribis la epokon de Aleksandro la Granda, liajn egajn kruelajxojn kaj troajn ekscesojn, liajn avarecajn kaj sangosoifantajn generalojn, inkluzive la pereigajn kvereladojn inter ili mem.

La historiisto komencis heziti kiam li resumis la Romanan Imperion, la Romanan "PACON", kiu ankaux, kaj pli trafe, signifis "sklaveco".

Li pli flue eksplikis la unuajn jarojn de kristaneco, kiam la apostoloj fondis kelkajn socialismajn komunumojn bazitajn sur kunuzo de mono kaj varoj, la emfazado de kompato, sobreco, auxstero kaj la rekomendo ne havi infanojn en koruptita mondo, dum la unuaj cent jaroj post KRISTO.

Veraj kristanoj estis tuj poste mortigitaj, laux imperiestraj ordonoj el ROMO.

Poste la historiisto rugxigxis honteme kiam li diskutis la historion de la Papoj, la Inkvizicio, la Krucmilitoj kaj la Krucistoj, kiuj kreis dividigxon ene de la kristana mondo, ankoraux facile videblaj.

La historiisto ekridetis parolinte pri la bonvolo de Francisko el Asiso, Lao Tse, BUDHO, Maister Eckart, Mohammed, Krishnamurti kaj aliaj amantoj de Bonfido.

Li ne ridetis kiam li parolis pri Giordano Bruno, Luther, Henry la 8-a de Anglio, Zwingli el Svislando, la Religia Reformado kaj pluaj dividoj kaj ecx militoj inter kristanaj denominacioj.

Sed kiam li diris: "Nu, ni vidu la AGxON DE LA RACIO", li komencis ekridegi, sxajne senkiale.

Li ridegis kaj ridegis proksimume 20 minutojn, gxis unu el la cxeestantaj studentoj telefonis por ambulanco.

Li neniam finis sian majstran prelegon.

Necesis tri tagoj por ke li konvinku la psikiatrojn cxe la hospitalo ke li fartis bone, ke li devis iri hejmen, ke estis neniu kialo por ke li trapasu alian nokton ensxlosite en cxambracxo.

Li krome aldonis ke la "AGxO DE LA RACIO" ankoraux ne estis komencita.

Originalaj kontribuajxoj petataj

Karaj legantoj,

En 1995 ni malfermis la rubrikon "Originale Verkitaj". Multaj legantoj sendis al ni kontribuajxojn, precipe poemojn. Koran dankon! Por la plua prosperigxo de tiu cxi literatura gxardeno ni esperas, ke vi dauxre sendos al ni viajn kontribuajxojn originalajn (netradukitajn), preferinde novelojn, prozajxojn, eseojn kaj aliajn literaturajxojn. Bonvenaj estas foto de auxtoro kaj ties mallonga auxtobiografio. Ni sendos E-librojn al la kontribuintoj, kies verkajxoj estos aperigitaj.

Kontribuajxojn bonvolu sendi al s-ino Xiang Hong, El Popola Cxinio, P.O. Kesto 77, Beijing 100037, Cxinio.

Anticipan dankon pro via kunlaboro!

La Red.