LIU XIAOJUN*:

Esperanto-instruado en Shandong-universitato

EN 1901 fondigxis Shandong-universitato en fama kultura urbo Jinan, cxefurbo de Shandong-provinco. En la 30-aj jaroj iuj samideanoj esperantumis en la universitato. Poste, dum longa tempo E-movado silentis tie. En 1982, kiam gxi prosperis en Cxinio, mi, fininte mian E-lernadon en la Unua E-kurso por Instruistoj de Cxinaj Altlernejoj, gvidis E-kurson en la universitato.

Avidaj pri scioj kaj sopiremaj al ekstera mondo, multaj studentoj sin anoncis al la E-kurso, al kio donis grandan atenton kaj subtenon prof. Pan Chengdong, tiama direktoro de la universitato kaj kontribuinto al studo pri Goldbach-konjekto. Li atentigis, ke Esperanto, kiel internacia helpa lingvo kun forta vivipovo, ludos gravan rolon por akceli progreson de la homaro kaj disvolvigxon de sciencoj.

La E-kurso multe placxis al studentoj, cxar gxi pliricxigis ilian vivon. La kursanoj ne nur diligente lernis kaj sin ekzercis en lernohoroj, sed ankaux aktive diskonigis kaj uzis Esperanton en libera tempo. Ili partoprenis cxiun renkontigxon kaj artan festivalon de la universitato, ludante en Esperanto. Ili ankaux disvastigis nian lingvon en montrofenestro per Esperantaj artikoloj, libroj, fotoj kaj memorajxoj, por ke pli da instruistoj kaj studentoj konu Esperanton.

Per Esperanto niaj E-kursanoj ne nur kontaktigxis kun alilandaj esperantistoj, akceptis alilandajn E-turistojn en Cxinio, sed ankaux korespondis kun ili. Tio multe helpis al ili koni eksteran mondon. Samtempe, ili ankaux esperantumis kune kun aliaj cxinaj esperantistoj. Post fondigxo de la Shandong-a E-Asocio en 1986, plurfoje okazis en la universitato Esperantaj kunsidoj kaj simpozioj. Dank' al nia penado naskigxis la gazeto "Verda Stelo en Taishan", en kiu legigxas Esperantaj legajxoj, raportoj pri E-movado kaj artikoloj pri E-lernado.

Dank' al subteno de la universitato, ekde 1990 la fremdlingva fakultato prenas Esperanton kiel la duan fremdan lingvon por siaj studentoj. La E-kurso funkciis du horojn semajne kaj la studentoj akiris lernopoentojn, ekzamenite en semestrofino. Diplomigxinte el la universitato, niaj E-kursanoj entuziasme partoprenis E-aktivadojn en la loko, kie ili laboras, kaj promociigxis sukcesinte en E-ekzameno.

Dum mia E-instruado mi aplikis Cseh-metodon kaj akiris gxojigan efikon. La studentoj, kiuj ne anoncis sin por lernado en E-kurso pro iaj kauxzoj, ofte vizitis nian kurson en libera tempo. Mia E-instruado estis atentata de s-ino Mila Horst-Kolinska de la Akademio de Esperanto. Sxi multfoje skribis al mi kaj sendis al mi Esperantajn bildbendojn, librojn ktp. En 1994 mi invitite partoprenis la 79-an UK kaj la 28-an Konferencon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

La E-instruado en Shandong-universitato dauxre funkcios.
____________________
*En 1968 la auxtoro diplomigxis el la franclingva fakultato de la Pekina Fremdlingva Instituto kaj en 1981 lernis Esperanton en la Unua E-kurso por Instruistoj de Cxinaj Altlernejoj. Nun li laboras ankaux kiel vicprezidanto kaj gxenerala sekretario de la Shandong-a E-Asocio. Adr.: Okcidentlingva Fakultato de la Fremdlingva Instituto de Shandong-universitato CN-250100, Jinan, Cxinio.