FRANZ HAIDERER (Auxstrio):

Esperanto en koncentrejo

Forpasis en 1996 Franz Haiderer el Vieno, elstara esperantisto. En "Auxstria Esperanto-Revuo" (1975-10-12) estis memorinda rakonto verkita de Franz Haiderer. Omagxe al li, ni aperigas la rakonton mallongigitan laux la rekomendo de s-ino Carme Llapart el Hispanio.

La Red.

KIAM finigxis la Hispana Civilmilito, kiam estis pereinta la demokrata respubliko en la jaro 1939, ni, batalintoj sur gxia flanko, venis sur francan teritorion kaj tuj estis transportitaj en koncentrejojn. Mi ne volas rakonti pri la travivajxoj en tieaj cirkonstancoj, sed deziras nur mencii tion, kio rilatas al la korsentoj de esperantisto, al nia sxatata lingvo Esperanto. Kelkaj esperantistoj komencis sercxi inter miloj da koncentritoj samideanojn. Ni fondis viglan grupon, kiu atingis la nombron de 49 personoj el multaj nacioj. Ni skribis murgazeton por informi la neesperantistojn pri la Internacia Lingvo.

La sukceso baldaux montrigxis: en du kursoj ni povis instrui al 70 partoprenantoj. Post nelonga tempo ni ankaux havis kontakton kun francaj esperantistoj, kiuj nin subtenis per lernolibroj, kajeroj, krajonoj kaj aliajxoj.

La 1-an de majo 1941 venis grandega transporto el koncentrejo de Dachau en Bavario. Post kelka tempo, spertinte tie la dangxeran vivon, ni komencis funkciigi Esperanto-grupon.

Inter ni ja estis suficxe granda nombro da auxstriaj esperantistoj, kaj ni sercxis inter alinacianoj. Ni trovis esperantistojn el Polio, Germanio, Hungario, Cxehxoslovakio, Jugoslavio, Sovetio kaj Nederlando. Konsistis tiu grupo el reprezentantoj de cxiuj mondkonceptoj: komunistoj kaj socialistoj, katolikoj kaj mahometanoj igxis fratoj, kaj nia solidara interhelpo ofte savis al ni la vivon. Kompreneble ni ne povis agi publike. Vespere post la laboro ni promenis inter la barakoj po du- aux triope, babilante kaj praktikante nian lingvon. Skribe ni produktis Esperantan Informilon, kiu pasis de mano al mano.

En la jaro 1945 venis granda transporto de alia koncentrejo evakuita pro la proksimigxo de la orienta fronto.

Ni preparis afisxon kaj fiksis gxin sur unu el la barakoj, en kiuj oni logxigos ilin. "ESPERANTISTOJ, RENKONTIGxU JE LA 19-A HORO CxE BARAKO 81" estis skribita.

Je la destinita horo ni atendis por renkonti la novulojn, sed neniu venis. Nur konataj vizagxoj de kelkaj samideanoj nesuspektige cxirkauxrigardis.

Subite venis SS-ulo* kaj demandis en la bona Zamenhofa lingvo: "Kiu parolas la lingvon Esperanto?" Kuragxe mi proksimigxis al li kaj diris duone germane, duone Esperante: "Jawohl, Herr Hauptsturmführer, mi parolas Esperanton!" Li fortiris min plurajn pasxojn kaj diris: "Trairante la barakon, mi trovis la afisxon. Gxoju ke mi vidis tiun afisxon. Se alia SS-ulo estus trovinta gxin, mi ne scius kio estos okazinta. Gardu vin estonte kaj laboru pli kasxe. Mi estis ano de la Esperanto-grupo en Nurnberg antaux 1933."

Li foriris, kaj mi ne plu vidis lin. Tiuj epizodoj pruvas ke ankaux en dangxera kaj malhumana epoko oni povas esti fidela al noblaj idealoj.
_______________
* Politika policano de Hitler.