Por reformado kaj disvolvigxo

de JI PING

MARTE de la kuranta jaro okazis en Pekino la 9-a Tutlanda Popola Kongreso de la Cxina Popola Respubliko, kiu aprobis la laborraporton de la cxina registaro. Menciante la cxinan ekonomion en la pasintaj 5 jaroj, la raporto konigas, ke en 1997 la totala enlanda produktovaloro atingis 7 477.2 miliardojn da juanoj. Tio montras, ke en la pasintaj 5 jaroj la nacia ekonomio kreskis meznombre je 11% cxiujare. Dank' al penado, malaperis la tro rapida disvolvigxo en iuj kampoj de ekonomio kaj granda inflacio en la ekonomia disvolvigxo. En 1997 la nacia ekonomio kreskis je 8.8% kaj la detalvenda prezaro kreskis je 0.8%. Tio jam ne vidigxis en multaj jaroj.

Tamen la tasko de la nova cxina registaro por akceli la ekonomian reformadon kaj socialisman modernigon restas tre malfacila. En la gazetara konferenco la nova cxefministro Zhu Rongji (Gxu Jxonggxji) resumis la taskojn de la venontaj 5 jaroj kiel la jenon.

Li diris, ke la financa krizo en la Sudorienta Azio serioze defias la cxinan ekonomion, tial oni nepre devas garantii, ke en 1998 la cxina ekonomio kreskos je 8%, la detalvenda prezaro de varoj levigxos je malpli ol 3% kaj la cxina mono RMB neniel devalutigxos, cxar tio rilatas ne nur al la disvolvigxo de Cxinio, sed ankaux al la prospero kaj stabileco de la tuta Azio. Por atingi tiun cxi celon nia cxefa rimedo estas pliigi la enlandan bezonon. Pro nia sukceso en makroregulado kaj praktiko de la politiko modere strecxi la financan elspezon, ni bremsis la mon-emision kaj inflacion en la pasintaj jaroj, tial estas eble eksciti la enlandan bezonon per pli da financaj rimedoj, t.e. akceli la konstruadon de fervojoj, sxoseoj, urboj kaj alt-teknikaj industrioj, protektadon de la medio kaj liveradon de akvo por kampoj, plifortigi la teknikan reformadon de la nunaj entreprenoj kaj ankaux konstrui logxdomojn, cxar tio estas tre forta faktoro por akceli la cxinan ekonomion.

Krome, la cxina registaro difinis ankaux la celojn por 3 problemoj, kiuj strikte rilatas al la cxina ekonomio, t.e. en la dauxro de cx. 3 jaroj liberigi plejparton de la grandaj kaj mezgrandaj sxtataj entreprenoj kun deficito el la malfacilo kaj starigi sistemon de moderna entrepreno; en la dauxro de 3 jaroj komplete reformi la financan sistemon kaj simpligi la registaran strukturon de Cxinio. La kongreso decidis redukti la nombron de la cxinaj ministerioj de 40 al 29 kaj transpostenigi duonon de iliaj sxtatoficistoj.

Menciante reformadon de la grandaj kaj mezgrandaj sxtataj entreprenoj, cxefministro Zhu diris, ke en Cxinio estas 79 000 sxtataj industriaj entreprenoj, sed 49% el ili suferas de deficito. Fakte, iuj deficitaj entreprenoj estas tre malgrandaj kaj havas cxiu nur dekojn da laboristoj, dum dekono de la 500 grandaj sxtataj entreprenoj, kies impostoj kaj profitoj konsistigas 85% de tiuj de la tuta lando, suferas de deficito. Tial, gxenerale dirite, en la fino de la 20-a jc. eblos liberigi plejparton de la grandaj kaj mezgrandaj deficitaj entreprenoj el la malfacilo.

En la venontaj 5 jaroj la cxina registaro faros pluan reformadon al la sistemoj de grena negoco, investo kaj prunto de kapitaloj, logxdomoj, kuraco kaj impostoj. Cxefministro Zhu analizis, ke Cxinio havis abundan rikolton de greno jam en 3 sinsekvaj jaroj kaj la kvanto de rezervita greno kreis rekordon, kaj ecx se gxi ree suferos de grandaj naturaj katastrofoj en la venontaj 2 jaroj, al gxi ne mankos greno, sed pro la granda stoko la cxina registaro devas pliigi sian financan subvencion, tial gxi devas fari reformadon al la sistemo de acxeto kaj vendo de greno.

Koncerne la investon kaj prunton de kapitaloj, oni faras ilin cxefe per administra sankcio, kio ne povas disvolvi la fundamentan rolon de la merkato en dispozicio de ricxfontoj, kaj sekve de tio ripetigxis superflua konstruado, tial oni devas fari radikalan reformadon, por ke gxi konformu al la ekonomia disvolvigxo.

Konstruado de logxdomoj estas nova akcelo por ekonomia disvolvigxo. Necesas cxesigi la bonstatigan distribuon de logxejoj kaj varigi la logxejojn, por ke la logxantoj mem acxetu logxejon. La nova projekto estis en preparado jam pli ol 3 jarojn, kaj ni pretas praktiki gxin en la lasta duono de la jaro.

Cxefministro Zhu emfazis, ke la plej granda tasko de la nova registaro estas prosperigi la landon per sciencoj kaj edukado. La cxina registaro alte taksas tiun problemon, tamen pro manko de mono gxi ne bone plenumis la taskon. Por kio do elspezigxis la mono? La registaraj organoj estis tro grandnombraj kaj multe da mono elspezigxis por la salajrado, kaj plie, postulate de diversnivelaj registaroj, ni faris blindan kaj superfluan konstruadon kaj elspezis kelke kaj ecx dekojn da miliardoj da juanoj por konstrui entreprenon, sed konstruite, gxi ne donis profiton, sed kolapsigis la antauxan entreprenon, kauxze de tio, kaj la financa ministerio kaj la banko de Cxinio ne havas monon por sciencoj kaj edukado. La nuna registaro decidis simpligi siajn departementojn, transpostenigi duonon de siaj oficistoj kaj nuligi la superfluan konstruadon por havi pli da mono por realigi la celon.

KURANTAJ AFEROJ

l Cxinaj agronomoj opinias, ke estos tute eble vivteni sin mem por la cxina popolo en 2030, kiam la cxina logxantaro nombros 1.6 miliardojn, kondicxe ke Cxinio bone kulturos 66.7 milionojn da hektaroj da kampoj, kun produktokvanto de 15 tunoj da greno por cxiu hektaro, kaj realigos serion da sxlosilaj agrikulturaj teknikaj projektoj.

Cxinio metas la atenton sur siajn proprajn fortojn por solvi la problemon de la grenaj bezono kaj livero, kaj samtempe prenas importadon de greno kiel necesan helpon, kiu ludas nur la rolon de sxangxo de grenaj specioj. Cxinio ne multe dependas de la internacia grena merkato. Cxinio importas malmulte da greno, tio neniel minacas la mondan merkaton de greno.

l Gxis la fino de la kuranta jarcento Cxinio lancxos 10 diversspecajn satelitojn, kiaj la Satelito Ricxajxo n-ro 1, kune elfarita de Cxinio kaj Brazilo, kaj aliaj aplikaj satelitoj destinitaj por observi la teron, gvidi navigacion kaj lokalizon, malpliigi la gravecon de naturaj katastrofoj kaj fari scienc-teknikan eksperimenton.

Cxinio lancxos malgrandan lun-sondilon kaj elfaros alispecan kosmoaparaton surbaze de la sciencaj fruktoj de reprenebla satelito.

l Cxinio elkulturis novan varion de kontrauxinsekta kotono. La kotonaj kapsulvermoj, kiujn ne povas mortigi insekticidoj, facile toksigxas kaj mortas, se ili mangxas folion de tia kotono.

Tia kotono estas efika por rezisti kontraux la kotonaj kapsulvermoj, ostrinoj (Ostrinia nubilalis) kaj pektinoforoj (Pectinophora gossypiella). Gxi estas neniom malutila al la malamikoj de la kapsulvermoj, sed male protektas ilin. Gxi estas neniom malutila ankaux al la homoj kaj hejmobestoj. Pro tio multe mallevigxis la produktokosto de kotono.

l12 gruoj faritaj de la Sxipkonstrua Kompanio de Mitsui, Japanio, ekfunkciis en la internacia kontenerizita doko de Yantian, Shenzhen-a Speciala Ekonomia Distrikto. Kun avangarda monitora sistemo ili estas utilaj por malpliigi perturbon kaj masxin-halton, tial gxi estas tre utila por garantii plej grandan produktivecon.

Tiu cxi doko farigxos la unua mondnivela haveno en suda Cxinio.