CxINAJ METIARTAJxOJ

Blu-porcelana krucxo kun flora desegno

La cxinaj porcelanajxoj estas mondfamaj pro siaj beleco kaj utileco. La gravaj specoj estas tiuj de blua, blanka kaj bunta koloroj.

Bluan porcelanajxon oni nomas ankaux porcelanajxo blu-desegna aux blu-glazurita. La metiistoj unue farbas desegnon sur la korpo per kobalto kaj poste kovras gxin per travidebla glazuro. Post bakado en alt-temperatura fajro la korpo igxas bela porcelanajxo kun blua koloro. Oni uzas gxin kiel ujon, mangxilon kaj florvazon. La blua porcelanajxo, kun koloro stabila, desegno brila kaj klara el liberaj kaj fluaj strekoj, donas elegantecon kaj havas valoron de arto.

Lauxdire, la blua porcelanajxo aperis antaux 1 200 jaroj — en Song-dinastio. El la porcelanajxoj de Cxinio, la blua porcelanajxo havas plej longan historion kaj plej grandan produktokvanton.

La du-orela krucxo kun flora desegno altas 46 cm. Gxi estis farita en Ming-dinastio (1368-1644) en fama porcelana urbo Jingdezhen.