POR VIA SANO

Sanprotekto en somero

EN la sunbrila, varma somero tre viglas la vitala energio jang kaj konkure eligxas el la homa korpo, dum la vitala energio jin, kasxigxanta interne de gxi, estas ne suficxa. Pro manko de la vitala energio en la visceroj, la homa digestado malfortigxas. Tial por malpliigi varmon interne de la korpo oni devas preni mangxajxojn, utilajn al la lieno, stomako kaj produktado de la vitala energio. Por kvietigi soifon kaj rezisti kontraux sunfrapo oni devas mangxi akvomelonon, supon kun kuiritaj fazeoloj kaj kacxon el rizo kaj lotussemoj. Somere oni devas preni cxefe vegetalajn mangxajxojn, sed malpli da viando, alie kauxzigxos mukajxo, kiu malutilas al la gxingluxo-vojoj, cirkulado de la sango kaj vitala energio, kaj ecx kauxzigxos cerbaj kaj kardiovaskulaj malsanoj. Somere oni devas trinki pli da akvo, tamen oni ne devas trinki tro rapide, nek tro multe, nek tro da malvarma trinkajxo, kiu povas ne nur maldensigi la stomakan sukon, sed ankaux malhelpi digestadon kaj mallevi rezistopovon kontraux la malsanoj, kaj granda kvanto da malvarma trinkajxo povas malpliigi sangon en la membranoj de la digestaj kanaloj, kauxzi akutan gastroenteriton, disenterion k.a. Fakte en la medio de alta temperaturo varma trinkajxo estas utila al sxvitado, disigxo de varmo en la visceroj kaj post trinkado oni sentas sin komforte. Kvankam malvarmaj trinkajxoj, precipe la glaciigitaj, povas forporti kvanton da varmo en la korpo, tamen la abrupta sxangxigxo de varmo tre facile kauxzas perturbon de ekvilibro en la korpo kaj malpli sxvitigas. Kvankam oni sentas sin komforte, tamen la varmo disigxas ne multe.

Somere la tago estas longa kaj nokto mallonga. Pro matena malvarmeto iuj ellitigxas malfrue. Laux cxin-medicina teorio, somere oni devas enlitigxi kaj ellitigxi frue konforme al la natura sxangxigxo "La suno levigxas frue". Se matene oni eldomigxas frue kaj faras malrapidan kuradon, gimnastikon k.a., tio estas tre utila al la homa sano.

Klasikaj medicinaj libroj de Cxinio konigas, ke somere oni ne devas longe resti sub ombroricxaj arboj nek sur balkono kaj en dormo oni ne devas lasi malvarman aeron longe blovi el klimatizilo, por ke gxi ne enpenetrigxu en la homan korpon, cxar dum ripozo en la malvarmeta loko, kvankam la temperaturo de la hauxto mallevigxas, tamen la natura temperaturo restas sensxangxa, kaj pro manko de sxvito la interna varmo ne povas disigxi, tial oni ofte sentas kapturnon, lacon, malfortecon de la membroj k.a. Kaj pro tio oni facile suferas de malvarmumo, vomado, lakso kaj ecx apopleksio.

Laux la teorio pri sanprotektado, la cxinaj medicinistoj opinias, ke la interna varmo havas striktan rilaton kun la funkcio de la homa koro. Pri tio respondecas ne nur la koro, sed ankaux la cerba kortekso kaj ecx la centraj nervaj sistemoj en la tuto. Tial tre grava estas protektado de la homa koro en somero.

Oni devas agi laux la natura legxo en somero por sin teni en konstanta bonhumoro. Se oni estas en konstanta malgxojo kaj depresio, do kauxzigxas perturbo de la sanga cirkulado kaj ecx kormalsano. La koro regas internan varmon sxvitigan. En varma somero oni facile sxvitas kaj lacigxas. Longa restado en varma loko aux sub la suno povas kauxzi sunfrapon. Tio malutilas ankaux al la funkcio de la koro, tial atakite de sunfrapo, oni suferas ankaux de subita brustangoro kaj sveno. Tiuj, kiuj suferas de hipertensio, kormalsano aux aterosklerozo, devas doni pli grandan atenton al prevento de sunfrapo.

En la fino de somero kaj komenco de auxtuno la klimato estas humida. Ankaux humideco estas patogena faktoro. La homa lieno inklinas al sekeco, kaj se la patogena faktoro atakas la lienon, tio malhelpas ne nur la lienan funkcion, sed ankaux la apetiton kaj kauxzas dispepsion, abdomenan sxveligxon, lakson kaj lacon kaj kun la tempopaso okazas muskola reduktigxo, depresio k.a. Por eviti tiajn simptomojn oni devas sin deteni de cxagreno kaj kolero, regule arangxi la cxiutagan vivon, trinki teon kaj ofte preni kacxon.

Somero estas sezono, en kiu ofte okazas infektaj intestaj malsanoj. Tiam oni devas doni grandan atenton al prevento de bakteria disenterio kaj por preventi la malsanon oni devas mangxi pli da ajloj kaj malpli da malvarmaj mangxajxoj.