LI LIANG:

Flora sezono en Kunming

KUNMING estas "printempa urbo" en la vera senco. Gxi situas en sudokcidenta Cxinio kaj estas cxefurbo de Yunnan-provinco. Multaj sxatas Kunming ne nur pro gxia milda klimato, sed ankaux pro gxia pitoreska pejzagxo.

Nun oni havas novan impreson pri Kunming — floroj.

BUNTA FLORO-BAZARO

La floro-bazaro de Dounan-vilagxo trovigxas 40 km oriente de Kunming.

Je la 6-a horo matene, sur la vojo de la gubernia urbo al la vilagxo iras homoj du-triope. Ili plejparte vekte portas florojn. Knabinoj portas bambuan korbon surdorse. Aliaj kondukas sian kamioneton. Cxiuj havas komunan celon — la floro-bazaro de Dounan-vilagxo.

La floro-bazaro havas areon de 2/3 de piedpilka ludkampo. Jen maro de floroj: rugxa rozo, flava lekanteto, purpura gladiolo… En la trairejo svarmas homoj. Junaj vendantoj lauxte vokas klientojn. Nejunaj virinoj cxiam klopodas por altigi la prezojn. Knabinoj silente staras cxe siaj floroj. Kiam iu venas rigardi, ili milde diras: "Jen tre fresxaj, jxus plukitaj."

En Dounan-vilagxo oni kulturis nur grenon. Pro tauxgaj klimato kaj grundo, antaux pli ol 100 jaroj, la lokanoj ekkulturis legomojn anstataux greno. Iliaj legomoj estis tre famaj en Kunming. Antaux 10 jaroj ili ekkulturis florojn.

Tiam rapide progresis la cxina ekonomio. La vilagxanoj informigxis, ke fresxaj floroj estas multe bezonataj. Tamen, en la Novjara Tago, Printempa Festo kaj Tago de Geamantoj estas vintra frosto, kaj mankas floroj. Tial iuj junuloj ekkulturis florojn. Iliaj floroj el forcejo tre placxas al la floro-komercistoj de diversaj lokoj, precipe de norda Cxinio. Cxar vintre en la nordo malmulte kreskas floroj. Pli multaj Dounan-anoj entreprenis flor-kulturadon. Ili kulturis iom da legomoj nur por mem mangxi kaj pli da floroj por vendi.

Estas multaj flor-vendejoj sur la strato apud la bazaro. Aviadaj kompanioj luas domojn cxe la strato. Ene estas stakoj da kartonaj kestoj. Cxiumatene, fresxaj floroj estas metitaj en la kestojn kaj transportotaj al aliaj lokoj. En iuj butikoj vendigxas diversaj ujoj por floroj, aux grandaj kiel tamburego, aux delikataj kun longa kolo. La vendistoj pakas la florojn per belaj paperoj por la klientoj.

ORDINARA FLORO-KULTURANTO

La 57-jara Li Zhenghong estas Dounan-vilagxano. Li havas 6 infanojn. Liaj kvin filinoj jam edzinigxis. La vilagxo sendis lian filon studi ekonomian administradon en universitato en Kunming, por ke li estonte servu al la vilagxo.

Li Zhenghong ekkulturis florojn en 1994. En lia 0.13-hektara parcelo kreskas floroj de kvar specoj, kiujn li akvumas unu fojon semajne kaj sterkas unu fojon monate. La vilagxanoj lernas unu de alia teknikojn pri senstamenigo kaj stikado. La flor-semoj parte estis bredataj de ili mem. Multaj Dounan-anoj kulturas ordinarajn florojn. Nur malmultaj kun suficxe da kapitalo kulturas valorajn speciojn. Kiam ili havas problemojn, ili konsultas specialistojn de agronomia instituto.

La jara enspezo de Li Zhenghong estas 13 000 juanoj (8.3 juanoj = 1 usona dolaro). Por la 5 000 vilagxanoj de Dounan, tio estas malpli alta ol la meza enspezo. Tiuj, kiuj pli frue entreprenis floro-kulturadon, havas pli grandan investon kaj profiton.

Januaro kaj februaro estas tempo por vendi. La vilagxanoj estas tre okupitaj, cxar tien venis flor-komercistoj de la tuta lando. Lauxdire, la prezoj en Dounan influas tiujn en Kantono, Sxanhajo, Pekino, Tianjin kaj Tanggu.

"Tiuj du monatoj estas plej gravaj por ni," Li Zhenghong diris. "Iam mi devas akceli maturigxon de la floroj, por ke ili floru pli frue; iam mi devas stuci ilin, por ke ili malfrue floru. La sola celo estas, ke ili surmerkatigxu gxustatempe kaj havu altan prezon."

"Kvankam floro-kulturado estas profitodona, tamen temporaba. Mi devas tre frue iri al la bazaro, cxar kiam la suno levigxos, la floroj ne plu estos fresxaj," li aldonis.

RENKONTIGxO JE LA NOMO DE FLOROJ

En la Tago de Geamantoj, sur stratoj de Kunming de tempo al tempo videblas junaj paroj, kaj knabinoj kun rugxa rozo enmane. Antaux dek jaroj, tio estis tre mirinda. Kaj nun, multaj jam kutimigxis. Ili ecx sentas, ke la floroj donas novan guston al la urbo. Multaj Kunming-anoj ornamas sian vivon per floroj: kun floroj viziti amikojn kaj parencojn, gratuli novgeedzojn, beligi cxambrojn…

En 1999 okazos en Kunming la Monda Gxardenistika Ekspozicio. Parolante pri tio, la urbanoj sentas gxojon kaj fieron. Tiam kolektigxos amikoj kaj floroj de la tuta mondo. Kunming-anoj nun diligente laboras por la internacia renkontigxo je la nomo de floroj.