Solvo de la enigmo "Esperanto"

Ni ricevis multajn solvojn de legantoj post publikigxo de la enigmo "Esperanto" de s-ro Wei Peijiang en la 10-a numero de 1997. Estas elstaraj la solvoj de Clary Francoise el Francio, Shen Guangmeng kaj Li Lianzhong el Cxinio. Bonajn solvojn donis Antero Harju el Finnlando, Konjasova S. V. el Rusio kaj Wang Peiyan el Cxinio. Ni gratulas ilin, kaj ili ricevos memorajxon.

Ni petis plenigi la kvadratojn per geografiaj nomoj, sed iuj legantoj ne tute tiel faris. Jen la solvo de la elpensinto de la enigmo:

E S P E R A N T O

Kompreneble gxi ne estas la unika solvo. Venis multaj sagxaj solvoj, kiaj Danub, Delft, Nepal, Napol, Namur, Haiti, Havaj, Hanoj... Shen Guangmeng skribis Friul kaj Malaj. Tiuj solvoj ellasis la finajxon "o", kaj aliaj ne, ekz. Orano, Cipro, Danio, Usono kaj Rusio, kiujn skribis s-ano Clary Francoise.

Ni petas viajn kontribuajxojn pri amuzaj ludoj kaj enigmoj.

¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡La Red.