SHU MEI:

Printempo por maljunuloj

EN mia cerbo estas tia memoro: printempe en milda vento oni per malpezaj pasxoj iris tra stratoj kaj ofte renkontis maljunulojn kun kvieta mieno sidantajn sur faldebla skabelo senmove sunumate. Tiam mi pensis, ke printempo ne apartenas al maljunuloj, sed en la lastaj tagoj mi konatigxis kun grupo da maljunuloj, kiuj en belaj vestoj, per facilaj pasxoj iras sur T-forma scenejo, nur tiam mi konsciis ke la memoro temis pri la historio antaux 20 jaroj.

La grupo estis gvidata de kore-etna maljunulino Kim Yongza. Mi intervjuis sxin en ordinara kvadrata korto. Kvankam sxi estas 60-jara, tamen sxiaj okuloj estas brilaj kaj rido — dolcxa.

En la 80-aj jaroj, en Cxinio aperis modelinoj, kiuj profesie montras belecon de junulinoj, Kim pensis, ke sxi kaj la samjarulinoj portis vestojn bluan kaj grizan jardekojn kaj pale pasigis la plej belajn jarojn de la vivo. Nun la ekonomiaj kondicxoj ebligas al maljunulinoj sin beligi. Sxi interkonsiligxis kun siaj amikinoj, kiuj tuj montris sian aprobon. Ili kune fondis grupon de maljunaj modelinoj el diversaj rondoj. Sxi diris: "La maljunuloj plejparte dikigxis, tial ni devas emfazi niajn temperamenton kaj klerecon." Nun 10 jaroj pasis, la grupo famas en Pekino. Antaux nelonge iu pekina vesta kompanio dungis la grupon. Pro tio multaj famaj modeloj aligxis al gxi. La grupo grandigxis. Prezentante kune kun junaj modeloj, ili akiris pli varman aplauxdon. "Kvankam ni aspektas ne tiel belaj kiel junulinoj, tamen ni havas pli maturan temperamenton." Parolante pri sia prezento, sxi aspektis fiere. Felicxe mi spektis ilian prezenton. En cxina robo ili bone montris la cxarmecon de orientaj virinoj. Ilia vivoplena psiko sentigis min, ke printempo apartenas ankaux al maljunulinoj.

Semajnofine la grupanoj kolektigxas por ekzercado. Inter ili la 70-jara Sun Chang estas plej agxa, kvankam sxi estas nur 1.6 metrojn alta, tamen sxia eleganteco kaj perfekta prezento vekis varman aplauxdon. La 64-jara Fu Sula viglis en la grupo jam 10 jarojn. Cxe la prezentado, sxia naiva rido ofte kortusxas spektantojn. Inter la grupanoj mi vidis intiman maljunan paron, kiu ofte aperas en televidaj reklamoj. Wang Huizhong, la edzino, diris: "Post emeritigxo, same kiel aliaj maljunulinoj mi min okupis je dommastrumado: acxeti legomojn, prepari mangxajxojn, prizorgi infanon ktp." Foje sxi informigxis pri la maljunaj modelinoj en televido kaj multe pensis. Unuafoje en sia vivo sxi surhavis modan veston, rugxigis la lipojn kaj kuragxe eldomigxis. Surstrate neniu konato rekonis sxin. Sxi sin rekomendis al la grupo kaj revenis hejmen memfide. Sxiaj gefiloj kun gxojo diris ke sxi aspektas pli juna je 20 jaroj. Sxi kun rideto montris sian edzon kaj diris: "Kvankam li diris, ke mi tro beligas min en mia agxo, tamen li acxetis por mi vestojn, ecx aligxis al la grupo." Sxia edzo serioze diris: "La grupo estas amatora, la membroj ne povas kompari kun la profesiaj. Tamen la prezentado ricxigas mian vivon. Multaj sxatas gxin, ne nur por gxuado, sed ankaux por inspiro."

Antaux granda spegulo la grupanoj serioze ekzercis sin. La sceno rememorigis min pri jenaj vortoj: "Cxiu periodo en la homa vivo estas bela. Maljuneco ja ne estas timinda."