EL CxINAJ GAZETOJ

VIZITO AL MARFUNDO

Hainan-provinco cxirkauxita de la Suda Cxina Maro situas en subtropika zono. En la urbo Sanya en suda Hainan estas bela Yalongwan, kie cxarmas verdaj montoj, blua akvo, blanka sablo kaj groteskaj rokoj. Por allogi turistojn, oni starigis tie muzeon de konkoj kaj gxardenon de papilioj kun pli ol 500 specioj. Kaj la programo viziti marfundon plej placxas al la turistoj.

Multaj turistoj sxatas viziti marfundon per merga kesto. Gxi, kun orangxa koloro, estas lokita sur submarsxipo. La sxipo subakvigxas 10 metrojn kaj la du lumiloj de la merga kesto prilumas koralajn rifojn, kiuj similas al cervaj kornoj kaj florantaj krizantemoj rugxaj, flavaj, blankaj...

Tropikaj fisxoj nagxas inter la koralaj rifoj. Longe vivantaj inter la rifoj, ili havas fiksan terenon. Aktivaj fisxoj vivas en la meza kaj supra tavoloj de akvo cxirkaux la rifoj. Holoturioj kaj omaroj vivas en rifo-kavernoj. Longformaj fisxoj tage dormas en la korpo de holoturioj kaj nokte elnagxas sercxi mangxajxon. Jen kunvivado de mar-estajxoj.

En la merga kesto oni havas vidkampon nur 20-30-metran, tamen oni gxuas neordinaran pejzagxon. Se iu volas libere nagxi sur la marfundo, li povas lui skafandron. Post trejnado li farigxos "submarsxipano".

"BAMBUA MARO"

En suda Sichuan-provinco estas 40-kvadrat-kilometra "bambua maro". Sur cx. 500 montetoj kreskas bambuoj de 22 specioj, kiuj radias fresxan verdon. Tie produktigxas printempaj kaj auxtunaj bambusxosoj delikataj kaj karnodikaj. Post sekigxo la prilaboritaj sxosoj estas tre tauxgaj mangxajxoj konservataj hejme, aux donacataj al amikoj, aux vendataj al aliaj lokoj.

Unu kaj duonan monatojn post la apero de la sxosoj, Filostakio (Phyllostachys pubescens) igxas 10-metre alta. Post 4 gxis 6 jaroj gxi estos matura.

Gxenerale bambuoj estas verdaj. Tamen tie estas malalta flava bambuo kun tri verdaj linioj de malsupre supren similaj al kordoj. Oni nomas gxin kordo-bambuo. Estas speco de bambuo kun blanka pulvoro. Kiam oni tusxas gxin, la mano ricevos pulvoron. La fenikso-vosta bambuo kun etendigxanta supro estas tre originala.

Lokaj maljunuloj tre sxatas bambuan pipon 0.5-metre longan aux etan kiel fingro. En bazaroj acxeteblas diversaj bambuaj metiartajxoj kaj videblas virinoj kun bambua mansaketo aux korbo. En iliaj dorsaj korboj sidas iliaj infanoj, kiuj havas bambuan ludilon en la mano.

Oni povas piede trairi la bambuan maron. Estas telfero, kiu transportas la vizitantojn super la bambua maro.

MONDAJ KULTURAJ HEREDAJxOJ EN CxINIO

En 1997, klasikaj gxardenoj de Suzhou kaj antikvaj urboj Lijiang de Yunnan kaj Pingyao de Shanxi eniris en la Unesko-Liston de Mondaj Kulturaj Heredajxoj. Nun 19 pitoreskaj kulturaj vidindajxoj de Cxinio estas enskribitaj en la liston.

Dayan estas antikva parto de Lijiang. Gxi formigxis fine de la 13-a jarcento. Gxi estas cxirkauxita de verdaj montoj. Ene de gxi fluas riveroj, cxe kiuj etendigxas la stratoj. Gxiaj logxantoj estas konservantoj de la antikva nasxi-a kulturo. Gxi havas la nasxi-an hieroglifon kaj klasikajn verkojn en Dongba-lingvo, kiuj estas gravaj atestoj de evoluo de homa kulturo.

Pingyao estas la plej bone konservata el la 500 antikvaj urboj en Cxinio. Plej rigardindaj estas gxiaj urbomuroj el grizaj brikoj kaj gxiaj domoj, kioskoj, temploj kaj kortoj en stiloj de Ming- kaj Qing-dinastioj.

En la listo estas ankaux aliaj cxinaj vidindajxoj: la Granda Muro kaj Imperiestra Palaco en Pekino, Mogao-sxtonkavernaro en Dunhuang, Mauxzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kaj gxia Terakota Legio en la provinco Shaanxi, logxloko de Pekin-homoj en Zhoukoudian, Taishan-monto en Shandong, Huangshan-monto en Anhui ktp.

ESPLORO PRI PANDO

Antaux 4 jaroj prof. Pan Wenshi de la Pekina Universitato metis radiosendan ringon sur la kolon de pando Jiaojiao por esplori gxian vivon en la naturo.

Kiam aliaj pandoj suriris monton por sercxi mangxajxon, Jiaojiao iris malsupren. Gxi gravedigxis kaj estis akusxonta. Gxi eklogxis en kaverno. Cxiutage gxi nur dormis, ne mangxis nek trinkis. Kelkfoje gxi eliris por preni brancxon de arbo aux bambuo kaj konstruis sian "akusxejon".

Cx. 20 tagojn poste, gxi naskis idon. Gxi enmane portis la idon kaj lekis gxin foje-refoje. Prof. Pan opiniis, ke post 4 monatoj Jiaojiao forlasos la kavernon kaj ekvivos en bambuaro kun la pandido. La unu-jara pandido kun 32 dentoj komencis mangxi bambuon, tamen gxi cxiam bezonis akompanon de la patrino.

Post esplorado prof. Pan opiniis, ke pandoj ne havas konstantan edzon aux edzinon, tamen ne trovigxas sekvajxo de parenca parigxo. Analizo montras, ke la genetika abundeco de pando ne estas influita de tia parigxo.