Flegistino Zou Ruifang

Fotoj de YANG XIUYUN

En hospitalo de Zhejiang (Gxegxjang), Cxinio, estas pli-ol-60-jara flegistino Zou Ruifang. Sxi laboris jam 48 jarojn.

Foje, en la hospitalo kusxis suferanto de gravega stomakokancero. Lia malsano estis tiel serioza, ke ne eblis operacii lin, kaj liaj fekado kaj urinado jam estis nereteneblaj.

Zou Ruifang do purigis lin foje refoje. Tenante sxiajn manojn, la malsanulo povis diri nenion de emociigxo kaj liaj okuloj plenis de larmoj. Zou Ruifang diris: "Flegologio estas tekniko kaj scienco, tial krom amo al gxi, flegisto devas posedi ankaux altan teknikon." Por plibonigi la flegadon, en 1980, post kiam sxi ekfunkciis kiel estrino de la departemento por flegado, sxi komencis kulturi la cxefflegistojn, normigis uzadon de flegtekniko kaj difinis ekzamenajn regulojn de kvalito. Surbaze de multjara praktiko sxi verkis la librojn "Cxefaj Punktoj de Flegado", "Teorio de Flegado", "Memlerna Referenco por Flegistoj" kaj "Manlibro por Elhospitaligxintoj".

En 1983 sxi estis honorita de la Ministerio de Publika Sano de Cxinio per la titolo de tutlanda eminenta laboranto, en 1988 sxi estis elektita kiel tutlanda modela flegistino kaj en 1995 sxi gajnis la plej altan premion por flegistoj de la mondo — Premion de Florence Nightingale.