JUNULARO

Vivo estas en alia loko

de XIANG HONG

"Vivo estas en alia loko" estas romano de cxehx-devena verkisto Milan Kundera eldonita en 1973. Ni tiel titolis tiun cxi artikolon opiniante, ke tio trafe priskribas la staton de tiaj homoj, kia la jena menciito: Por realigi sian revon pri artistigxo, steluligxo, ricxigxo aux famigxo, nemalmultaj junuloj venis en Pekinon kaj vivas sen oficiala posteno, sen stabila enspezo kaj sen konstanta logxloko. For de la naskigxloko kaj for de la idealo ili neeviteble ofte dronas en konfuzigxo: "Por kio mi vivas?"

¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡Yu Tao

ANTAUxLONGE mi intencis iom skribi pri Neil Zhang, amiko sincera kaj komercisto revanta pri pentristigxo.

Sed Neil Zhang, mi pensas, ne volas ke mi nomu lin komercisto. Kvankam en 1994 li sin turnis al komercado kaj finfine fondis sian propran kompanion pri entrepreno-figuroj, kaj negoco kaj komercistoj-klientoj rabis de li multe da tempo, tamen li neniam agnoskis sian komercistigxon. Fakte li ne meritas esti kompetenta komercisto. Li konscias, ke profito estas celo de komercado, malgrauxe li ofte emis kooperi laux arta intereso kaj personeco pli ol profiti. Tio kompreneble malhelpis la disvolvigxon de lia kompanio.

Tial ne strangas ke li kriis "trafe," kiam mi diris al li dum nia lastatempa renkontigxo: "Mi volas skribi artikolon pri vi por nia revuo. La titolon mi jam elpensis — Vivo estas en alia loko." Zhang ne estas lerta en komercado, gxustadire li estas antagonisma kontraux komercado. Kial do li ne elektas pentradon kiel sian okupon? Se tiel, eble li estus pli gxoja.

Pri la demando Zhang povus respondi: "Malfacile." Jes, kiom da personoj povus sin vivteni per vendo de pentrajxoj?

Antaux komercado Zhang vivis kelkajn jarojn en Pekino kiel migranta pentristo. Li estis unu el la fondintoj de la "pentrista vilagxo" proksime al la fama Yuanmingyuan-gxardeno (Vidu la artikolon "En la pentrista vilagxo", 8-a numero, EPCx, 1993). Tie estas antauxurbo kaj la lupago por domo estis malalta. Poste li translogxigxis foje-refoje preskaux en cxiujn antauxurbojn de Pekino, pli kaj pli for de la urbocentro. Malgraux malkomforteco lia pentrado en tiu periodo estis fruktodona. Liaj tiamaj olepentrajxoj, plenaj de idealismo, plejparte temas pri filozofio, pri diferenco inter la orienta kaj okcidenta kulturoj. La abstrakta enhavo, lerta peniktusxo kaj brilaj koloroj videbligas patoson de la verkinto. Tiajn olepentrajxojn sxatis okcidentanoj logxantaj en Pekino. La pentrajx-vendo ebligis al li vivi komforte. Ofte li estis senmona. Iam li estis tiel mizera ke li travivis unu semajnon nur sin nutrante per kilogramo da nudelo. Lia amatino, tiam ankoraux ne diplomigxinta el altlernejo, de tempo al tempo donacis al li viandon. Tamen por Zhang la plej granda cxagreno estis devigite forvendi siajn pentrajxojn, en kiujn li enversxis siajn amon kaj entuziasmon. Tiel li ofte trovis sin en embaraso: Se neniu acxetus lian pentrajxon, mizera vivo atendus lin; se liaj pentrajxoj forvendigxus, li sentus doloron.

La influo el du flankoj igis lin cxesi pentri kaj sin dedicxi al komerco. Unuflanke estis liaj pentristoj-amikoj. Komence de la 90-aj jaroj, tiuj, kiuj iam kun li en la "pentrista vilagxo" diskutis pri filozofio kaj pentra stilo, unu post alia iris alilanden aux sin ekokupis pri komercado. En la komerca tajdo ili perdis la paciencon teni la artan pozicion. Ili fondis tiajn aux aligxis al aliaj kompanioj, ne preterlasante iun ajn okupon profitodonan. Iom post iom iliaj vizagxoj radiis pro suficxe da nutrajxoj, lauxmodaj kaj elegantaj kostumoj montris ilian memfidon. Vizagxe al la sukceso de la amikoj, Zhang farigxis malforta. Sxajne ne eblis dauxrigi la vivon nur kun pentrado.

Aliflanke estis lia amatino Jiang. La gepatroj de Jiang, licenciuloj de la 60-aj jaroj, estas ortodoksaj kaj konservativaj. Iun someran tagon, la filino hejmen revenis el somerumejo Beidaihe kun nova konato, kiu kun longa hararo kaj stranga kostumo pretendis, ke li estas artisto. Ili neniel povis sxati tiun junulon kaj bedauxris lasi la filinon iri al Beidaihe. Jiang estis obeema, sed cxi-foje ne cedis al siaj gepatroj, cxar sxin allogis la talento kaj bonkoreco de Zhang. Sxi donis al li helpon, kiam li bezonis. Por sxi, diplomigxinto el la ekonomika fakultato de la Cxina Popola Universitato, estas ne malfacile trovi altsalajratan postenon. Ankaux Zhang klare konsciis sxian sendependecon en financo. Tamen konsiderante la komunan estontecon, Zhang konsciis sian respondecon, cxar en ilia venonta familio kanvasoj ne tauxgos por domo nek por lito.

Tiuokaze Zhang flankenmetis la penikon, kiun li ekprenis en sia 7-jara agxo, kaj farigxis komercisto. Kelkaj jaroj pasis. Nun Zhang aspektas kiel aliaj komercistoj, kun konvenaj hararangxo kaj kostumo. Cxe la unua renkontigxo li kutimis prezenti sian vizitkarton. Kompreneble la gepatroj de Jiang jam akceptis lin.

Sed pentrado, lia denaska amo, samkiel mangxado, cxiam alvokis lin. Ofte en profunda nokto li forsxteligxis de la dormanta Jiang, trovis angulan sidlokon en bufedejo, drinkis kaj meditis pri pentrado. Nur en tiu momento li sentis sin proksimigxanta al sia memo, sen malpacienco.

Jiang tute komprenis lian embarason:

"Sxajne ni ambaux aktoras sur scenejo. Neil ne povas tutanime roli, kvankam li scias la scenaron. Pro kontrauxvoleco li dronis en doloro. Cxar mi klare vidas lian doloron kaj ne povas helpi lin, mi sentas duoblan doloron."

En 1998 la kompanio de Neil Zhang komencis profiti, kio ebligis al li lui domon kiel atelieron en antauxurbo. Kiam venis semajnofino, li havis liberan tempon kaj bonan humoron iri tien por sperti gxojon de verkado. La oscedantaj figuroj kaj lacigxintaj vizagxoj sur liaj pentrajxoj montras, ke la komercado en tiuj jaroj influis lian pentran stilon de abstrakta belo al io reala.

Kiel nomi la nunan Neil Zhang, mi ne scias: komercisto aux pentristo? Aux ambaux?