ORDINARAJ CxINOJ

Surdmuta amanto de pekina opero

Teksto kaj fotoj de WANG YAO

Antaux nelonge en Cxinio okazis la 4-a Arta Prezentado de Handikapuloj. Inter la prezentantoj estis Qiu Erming, filo de Qiu Shengrong, majstro de pekina opero.

La 36-jara Qiu Erming de la infaneco estas amanto de pekina opero. Ofte li imitis ludon de aliaj. Bedauxrinde en sia infaneco li perdis la patron kaj surdmutigxis pro malsano.

Poste la kultura departemento de Cxinio disvolvis la arton de pekina opero tiamaniere, ke discxiploj ludu laux surbendigitaj kantoj de la majstroj. Tio vekis en Qiu Erming la deziron, kiun li havis en la infaneco: prezenti sur scenejo. Li acxetis fonoforon kaj sin trejnis en prezentado laux la surbendigitaj kantoj de sia patro. Finfine li ellernis du kompletajn pecojn de pekina opero.

Li gajnis premion pro sia bela prezentado. Starante sur scenejo, li vidis kontentigan rigardon de la spektantoj kaj gajan mienon de siaj familianoj. Li faris gestojn, kiuj signifas: "Nun estas la plej emocia kaj neforgesebla momento en mia vivo!"