JIA FA:

Uzado de regeneraj energioj en Cxinio

CxINIO donas grandan atenton al ekspluatado kaj aplikado de regeneraj energioj kaj atingis certgradan sukceson.

En la 60-70-aj jaroj, pro manko de brulajxoj kaj elektro la cxinaj kamparanoj provis utiligi metanon kiel brulajxon. Unu post alia ili fosis en sia korto metanejon, dezirante produkti metanon el la fermentinta pajlo kaj aliaj vegetaloj miksigxintaj kun fekajxo kaj urino. En Zhejiang kaj Guangxi la kamparanoj atingis certgradan sukceson. Mongolaj pasxtistoj penadis en elektro-prudukto per ventforto; tibet-anoj sur altebenajxo boligis buter-teon per sunenergio; en la frosta Nordoriento la kamparanoj utiligis sunenergion...

De la 80-aj jaroj, en Cxinio plue disvolvigxis ekspluatado kaj aplikado de regeneraj energioj, dank' al "ekzemplado de sinteza energia konstruo" kaj "kredito por speciala teknika reformado de kampara ricxfonto".

Nun en kamparo de norda Cxinio bonvena estas forcejo, al kiu liveras varmon subtera metanejo kun varm-sxangxa sistemo. La metanejo konstruigxis sub necesejo kaj porka stalo. Homa kaj besta fekajxoj falas en la metanejon kaj estigxas tri produktajxoj: la metano estas uzata ne nur por kuirado sed ankaux por prilumado; la metan-fecxo estas bona sterko; la metan-likvajxo uzeblas por akvumi legomojn kiel akvo kaj sterko. Uzo de metanejoj plimultigis enspezon de la kamparanoj.

Samtempe kun tio en Sudo de Cxinio furoras ekologia agrikultura modelo nome "porko-metano-fruktarbo". Per metano gxi kunligis brutobredadon kun fruktarba kulturado kaj greno-produktado. Krom lumigo, kuirado kaj sterkigo, la metan-likvajxo povas esti uzata ankaux por infuzi grensemojn, akvumi fruktarbojn, aux bredi porkojn.

De la modelo "porko-metano-fruktarbo" la kamparanoj multe profitis. Ni prenu kiel ekzemplon 8-kubmetran metanejon, 4/15-hektaran fruktogxardenon kaj stalon kun 8 porkoj: En cxiu jaro gxi povas sxparigi 600 kilogramojn da brutonutrajxoj, 2 500 kilogramojn da brulligno, 100 kilovatto-horojn da elektro, 800 juanojn por sterko kaj insekticido en fruktogxardeno, kaj la fruktoj pliproduktigxas je 20%.

En la 90-aj jaroj la aplikado de regeneraj energioj en Cxinio disvolvigxis de kamparo al urboj, de simpleco al ekologio-protekto kaj sinteza utiligo de energioj. Tio ankaux iniciatis disvolvigxon de ekipajxa industrio de regeneraj energioj en urbo.

Pasintece, en urboj de norda Cxinio regis serioze poluciita aero, precipe en vintro, pro bruligo de karboj. Nun en subtera etagxo kun 300 kvadrataj metroj por iu nove konstruita logx-kvartalo, 45 masxinoj direktitaj de komputero hejtis domojn de 50 mil kvadrataj metroj. Sur ekrano de la komputero videblas temperaturo en tiuj domoj. Kiam en la domoj regas difinita temperaturo, la komputero auxtomate cxesigas funkciadon de la masxinoj; kiam la temperaturo estas malpli alta ol la difinita, la komputero tuj funkciigas la masxinojn. La jara elspezo per tiu metodo estas nur kvarono de tiu per karboj. Do de kie venas la energio? Cxar en longa tempo la tersurfaco akumulis grandan kvanton da suna energio. En la loko 1.5 metrojn profunda sub la tersurfaco la temperaturo estas 5-10ºC, kaj gxi estas pli alta en pli profunda loko.

La logx-koncentrigxo en la urboj estas pli tauxga por grandskale kaj sinteze apliki regenerajn energiojn. La cxina energi-administra departemento faris sukcesan provadon en iuj urboj. Ekz., en suda Cxinio oni uzas teknikon pri metano por trakti rubon kaj eluzitan akvon, samtempe grandaree aplikas sunenergion kaj grundan varmon. En multaj nove konstruitaj elementaj lernejoj de norda Cxinio estas "sunaj cxambroj" — varmokonservaj muroj kaj grandaj fenestroj anstatauxis tradician karbo-bruligan sistemon. Tio estas utila kaj al sxparo de energio kaj al medi-protektado.

Tamen cxio cxi estas nur komenco. La cxinaj urboj, precipe grandaj kaj mezgrandaj, ankoraux estas postigxintaj en aplikado de regeneraj energioj. Ja estas vere, ke en Cxinio la venta, suna kaj aliaj regeneraj energioj estas ricxaj, tamen pro manko de perfekta tekniko, ankoraux ne kompletigxis la prudukta sistemo. Tiuokaze, Cxinio sinsekve elmetis "Perspektivo de la cxefaj teknikoj de regeneraj energioj" kaj koncernajn legxojn kaj ekonomiajn principojn. Cxinio tion faras ne nur por medi-protektado, sed ankaux kaj pli grave pro serioza manko de la energioj. Laux prognozo de statistika departemento, en la fino de tiu cxi jarcento en Cxinio mankos 50% de la bezonataj energioj. La cxinaj urboj, kiuj konsumas 2/3 de la energioj de la lando, devas senprokraste ekspluati kaj apliki regenerajn energiojn.

"Skemo por disvolvi novajn kaj regenerajn energiojn de Cxinio" farita en 1996 montras, ke en 2010, la cxefaj teknikoj por utiligi regenerajn energiojn atingos la nivelon de certskala produktado. La skemo difinis konkretajn normojn por utiligi la malsamajn energiojn.