CxINA KULTURO

La cxielo en la okuloj de antikvaj cxinoj (I)

de PANG BIAN

ANTIKVAJ cxinoj opiniis, ke la cxielo estas la plej granda kaj la plej alta. La cxina ideogramo O (cxielo) konsistis el -- (unua) kaj O (granda) kun signifo de "senlima grandeco" kaj "senlima alteco". Tial, ili konis la cxielon pere de alternado de la kvar sezonoj kaj irado de la steloj.

NATURO DE LA CxIELO

En la prahistorio cxiuj sxangxigxoj de la naturo, cxu grandaj cxu malgrandaj, kauxzis maltrankvilon de homoj, cxar ili havis striktan rilaton kun la homa vivo: Vintre la sunlumo portis al ili varmon, somere pluvego kauxzis inundon kaj forrabis de ili la logxejon... Sunlumo, pluvo kaj negxo devenas de la cxielo, tial ili opiniis, ke la cxielo estas reganto de la universo. Cxio en la universo naskigxis laux volo de la cxielo. Tiu, kiun la cxielo volas fari reganto, estas imperiestro. La imperiestro ja regas la homan socion en la nomo de la cxielo, tial la popolo devas obei lin senkondicxe. Ankaux la imperiestroj kredis al la volo de la cxielo. Foje la unua imperiestro de la Okcidenta Han-dinastio Liu Bang (206-194 a.K. sur la trono) grave malsanigxis. Lia edzino volis venigi kuraciston, sed Liu diris, ke li suverenas kaj malsanas laux la volo de la cxielo, kaj kontraux tio kuracisto povas fari nenion.

La teorio de cxiela volo naskigxis en pratempo, tamen gxi ne estas la unika aserto de la antikvaj cxinoj pri la cxielo. Xunzi (313-238 a.K.), granda pensulo de la periodo Militantaj Regnoj, opiniis, ke irado de la suno kaj luno, alternado de la kvar sezonoj, vento, pluvo kaj kresko de cxiuj vegetajxoj estas naturaj fenomenoj. La cxielo ne estas dio. Wang Chong (27-97 p.K.), filozofo de la Orienta Han-dinastio, diris, ke samkiel la tero, ankaux la cxielo estas korpo. Gxi, je dekoj da miloj da kilometroj super la tero, havas neniun volon kaj ne povas fari spiritan efekton al la homoj. Laux li, se la cxielo koleras per tondro kaj gxojas per pluvo, kial do gxi ofte gxojas kaj koleras samtempe? Cxu gxi estas freneza? Se la cxielo ofte faras tondron por puni krimulojn sur la tero, kial gxi ofte tondrumas sxafojn en arbaroj, sed ne senkompatajn bucxistojn? Cxu la sxafoj estas krimaj?

Laux Wang Chong la cxielo havas formon. La konstelacioj en la cxielo estas ripozejoj por la suno kaj luno, kiel postiljonaj stacioj sur la tero por posxtistoj. Poste iuj montris, ke la cxielo estas senlima kun neniu formo, dum la suno, luno kaj steloj ne havas devenon kaj agas ne tute same. Ilia irado kaj halto dependas de la aero. Zhang Zai (1020-1077), filozofo de la Norda Song-dinastio, opiniis, ke la cxielo ja estas aero kaj la levigxon de la suno kaj luno en la oriento kaj ilian mallevigxon en la okcidento kauxzas ne la rotacio de la cxielo, sed tiu de la tero. Jen la unua fojo, ke antikvaj cxinoj metis la tezon pri la rotacio de la tero.

FORMO DE LA CxIELO

Jam antaux pli ol 3 000 jaroj antikvaj cxinoj inventis cxaron. Por sxirmi sin de pluvo kaj vento ili tegmentis gxin. Pro tio iuj opiniis, ke la tero similas al la cxaro, dum la cxielo al la tegmento. En iliaj okuloj la cxiela tegmento estas volba kaj sxvebas super la tero.

Aliaj supozis, ke la tero similas al kvadrata sxaktabulo, dum la cxielo al la ronda kovrilo, tio ja estas la tezo pri la ronda cxielo kaj kvadrata tero. Tiu koncepto montrigxas ankaux en formo de tomboj de hanoj: La rektangula kavo aludas pri la tero, dum la ronda termaso pri la cxielo. Sur iuj cxerkoj pentrigxis pordo, fenestroj kaj gardistoj, tio montras, ke la hejmo de la mortinto dauxre trovigxas inter la cxielo kaj tero. Antikvaj cxinoj faris rondan teramason altaro por kulti la cxielon, dum la kulta ceremonio oni portis kostumojn kun broditaj suno, luno kaj steloj por fandigxi kun la cxielo. Ili prenis ankaux la teramason kiel kultejon de la tero kaj metis gxin en akvon, opiniante, ke la akvo kaj tero formas la terglobon. La Cxiela Altaro en Pekino konstruita antaux 400 jaroj ja estas ronda halo kaj la Tera Altaro — kvadrata konstruajxo. Antauxe cxi tiu estis cxirkauxita de akvo.

Kaj triaj opiniis, ke la tuta universo similas al ovo. En la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-25 p.K.) oni faris cxielglobuson kun signitaj konstelacioj sur gxi. Oni klarigis per la globuso, ke kiam la suno elterigxis, tagigxis kaj post gxia enterigxo noktigxis. Poste Wang Chong neis tiun cxi tezon, dirante, ke se la suno vere enterigxas, do kial oni povas cxerpi akvon el la tero? Cxu la suno iras en akvo? Li opiniis, ke la suno rivoluas laux difinita direkto, sed ne enterigxas. Nelonge post Wang, Zhang Heng, alia fama sciencisto, aldonis ion gravan al la teorio de la cxielo-sfero. Li diris, ke la cxielo similas al ovosxelo, dum la tero al ovoflavo, tial la cxielo rivoluas cxirkaux la tero.

Laux la teorio de la cxielo-sfero en la tuta mondo la tago kaj nokto ne nur estas samlongaj, sed ankaux okazas samtempe. Post la 7-a jc., kiam armeo de Tang-dinastio ekspediciis norden, oni trovis, ke tie la tagoj estas longaj, dum la noktoj dauxras nur unu aux du horojn. Pro tio oni malkovris eraron de la teorio de la cxielo-sfero.

Kompare kun tiu teorio, la tezo pri la cxielo kiel tegmento estas preskaux scienca. Laux tiu tezo la cxielo estas ronda tegmento kaj la suno iras sur gxi laux certa orbito. Oni supozis, ke sur la cxielo estas 7 cirkloj kun sama centro. Kiam la suno atingas ekstreman nordon, la nordo estas en tagmezo, dum la sudo en noktomezo kaj sekve ankaux la tago kaj nokto estas en malsamaj horoj en diversaj lokoj. Kaj kiam la suno atingas la internan sferon plej proksime de Arkto, estas somera solstico en gxi kaj la tago estas la plej longa kaj varma. Kiam la suno atingas la eksteran sferon plej malproksime de Arkto, estas vintra solstico en gxi kaj la tago estas la plej malvarma kaj mallonga. Kiam la suno atingas la mezan sferon, la tago estas longa samkiel la nokto kaj la vetero estas ne varma nek malvarma. Tiam estas ekvinokso printempa aux auxtuna. Tiu teorio havas ion komunan kun la moderna astronomio. La interna sfero sur la cxiela tegmento similas al tropiko de la Kankro, dum la ekstera al tropiko de la Kaprikorno kaj la meza al ekvatoro. Laux la tezo pri la cxielo kiel tegmento la loko, kie la tago dauxras 6 monatojn kaj la nokto ankaux tiom longe, kaj somere glacio ne degelas, ja estas nenio alia ol Arkto, dum la loko, kie greno dufoje maturigxas en la jaro, kaj vintre verdas herboj, ja estas la tropikaj zonoj proksime al ekvatoro. Modernaj astronomoj opinias, ke tio ne estas hazardo, sed la rezulto akirita de antikvuloj probable en Arkto kaj tropikaj zonoj. Sed kiamaniere ili atingis la lokojn antaux miloj da jaroj?

ORIGINO DE LA CxIELO

En la komenco oni opiniis, ke la cxielo estis kreita de dioj. Antaux naskigxo de la cxielo, en la tuta universo regis granda hxaoso, kaj poste aperis du dioj, kiuj malfermis la cxielon kaj teron. Poste cirkulis alia mito, ke la universo estis ovoforma kun la dio Pan Gu ene. Li faris la klaran aeron supren, tio ja estis la cxielo, kaj la malklaran malsupren, tio ja estis la tero. Jen la cxielo apartigxis de la tero. Kaj poste la korpo de Pan Gu kreskis kun levigxo de la cxielo kaj dikigxo de la tero. Tiamaniere forpasis 18 000 jaroj, la cxielo farigxis ekstreme alta kaj la tero ekstreme dika. Tiam mortis Pan Gu. Sed lia dekstra okulo farigxis la luno, lia maldekstra — la suno, liaj dentoj — steloj, liaj kvar membroj — altaj montoj, lia sango — rivero kaj maro, liaj haroj — arboj kaj herboj.

En la periodo Militantaj Regnoj naskigxis granda filozofo Zhuangzi (369-286 a.K.). Li opiniis, ke la cxielo, tero kaj homoj devenis de aero, origino de la tuta universo. Post kelkaj jarcentoj iuj metis jenan tezon: la aero devenis de akvo, origino de la tuta universo kaj kompreneble, la cxielo, suno, luno kaj cxiuj steloj devenis de la akvo.

Wang Chong opiniis, ke la cxielo kaj tero ne havas naskigxon nek morton. La cxielo cxiam restas la sama estinte, estante kaj estonte. Laux li la cxielo estas nesxangxigxanta. Tamen multaj opiniis, ke la cxielo kaj tero havas sian originon kaj pereon. En Cxinio cirkulas jena fablo: Iu timas disfalon de la cxielo kaj rompigxon de la tero. Cxar tiaokaze li povas nenie vivi, li do maltrankvilas tuttage. Lia amiko diris, ke la cxielo estas akumulita aero, kiu ne povas fali teren, tamen la maltrankvilanto kontrauxdiris: "Cxu la steloj povas ne fali, se la cxielo estas el aero?" La amiko respondis, ke la steloj estas lumantaj objektoj, kiuj ne vundus la homojn, ecx se ili falus. La maltrankvilanto diris, ke la cxielo kaj tero ja povas detruigxi, sed pro sia grandeco ili detruigxas malrapide kaj oni certe maltrankviligxos cxe ilia detruigxo. La fablisto opiniis, ke detruigxo de la cxielo kaj tero ja ne estas malbona afero, cxar kiam pereos la nuna mondo, naskigxos la nova kaj la homoj eble vivos pli felicxe en la nova mondo.

Lauxdindas, ke jam antaux pli ol 2 000 jaroj la homoj havis tian koncepton pri la cxielo kaj tero. En la 1-a jc. sciencisto Zhang Heng montris, ke la universo estas senlima. En la 13-a jc. laux makroskopa vidpunkto iu erudiciulo eksplikis la koncepton pri la universo. Li diris, ke en la patrina ventro oni ne scias, ke ekstere estas granda mondo kun multege da homoj. Laux li en la senlima universo estas multaj mondoj, en cxiu el ili la homoj naskigxas kaj mortas kaj ankaux la cxielo kaj tero naskigxas kaj mortas, sed en malsamaj tempoj, ili sxangxigxas senfine.

Modernaj sciencistoj observas stelojn per teleskopo kaj sciigxas, ke ekster la suna sistemo estas aliaj sistemoj en Galaksio kaj ekster Galaksio estas aliaj similaj kosmaj unuoj. Tio ja konformas al la supozo de niaj antikvuloj. De antikve UFO foje refoje vizitas nian terglobon, kio montras eblecon, ke vivas homoj sur alia planedo. Kompreneble antikvaj cxinoj multe esploris la cxielon. Ilian observadon de la suno, luno kaj steloj kaj ilian supozon pri ili mi konigos al vi en nauxa numero.