LAUx LA SILKA VOJO

Senfina vojo

Teksto de LI LIANG
Fotoj de LIU SIGONG

LOKANOJ diris: "Dum la vojagxo en Xinjiang nepre vizitu Kashi kaj dum la vojagxo en Kashi nepre vizitu Taxkorgan."

Do, ni suden veturis de Hotan tra Kashi al Taxkorgan, la lasta stacio de nia vojagxo laux la Silka Vojo.

"KUNEKZISTU KUN MUZTAGATA!"

La sxoseo de Kashi al Taxkorgan estas dangxera, cxar la nove konstruitaj sxoseo-partoj facile detruigxas de negxakvo de sur monto kaj apude rokoj povas fali en ajna momento. Tamen survoje ni sate gxuis la grandiozecon kaj majestecon de Pamiro: varias eroziitaj sablomontoj kaj valoj, kontinuas krutajxoj, kaj sezona rivero silente fluas tra vasta pasxtejo. La montpinto Kongur 7 719 m super la marnivelo kaj la montpinto Muztagata 7 546 m super la marnivelo imponas sub la cxielo lazura. Nuboj sxvebas cxe ilia talio kaj negxo glimas sur ilia supro. Muztagata estas rigardata kiel dia monto kaj simbolo de fiero. Cxe adiauxo al amikoj foren vojagxontaj, la lokanoj kutime diras: "Kunekzistu kun Muztagata!"

KONATIGxO KUN TAGxIKOJ

La gubernia urbo de Taxkorgan estas malgranda, sed gxia pasxtejo vasta. El gxiaj 27 mil logxantoj 84% estas tagxikoj. Ili konsistigas 75% de la tagxikoj en Cxinio kaj la ceteraj logxas en suda Xinjiang.

Antauxlonge mi auxdis, ke tagxika pasanto lasas siajn objektojn cxevoje kun sxtono sur ili, kaj poste neniu alia forprenos ilin; la tiea malliberejo ekzistas nominale kaj restas vaka de multaj jaroj, por la tagxikoj seruro estas senutila...

En la sekvanta mateno post nia alveno al la gubernia urbo ni renkontis tagxikinojn, kiuj balais straton. La cxefstrato longa je 500-600 m, borderita per altaj poploj, krucigxas kun komerca strato. Virinoj portas robon rugxan aux flavan kaj cxapon kun eleganta brodajxo. Cxiuj tagxikinoj lertas en brodado jam de sia infanagxo. Tagxikaj maljunulinoj kaj mezagxulinoj havas unu longan harplektajxon sur la kapo, novaj edzinoj — kvar kun blankaj butonoj kaj frauxlinoj — kvar sen ornamajxo.

Levigxis la suno kaj surstrate multigxis iom post iom pasantoj. La matena saluto estas plej intima por tagxikoj. Ili salutas cxiam tre proksime, en agrable modulita tono. Gxenerale, viroj reciprokas kison sur mano kaj virinoj — sur la lipoj aux vangoj; junuloj kisas manplaton de maljunuloj kaj la lastaj — la frunton de la antauxaj; rilate samagxulojn, virinoj kisas manon de viroj kaj viroj metas sian manon sur la kapon de virinoj; kaj pliagxaj virinoj kisas la vangon de junaj viroj.

SxTONA URBO

La gubernia urbo sidas sur altajxo, probable por eveti inundon de la rivero Taxkorgan en somero. Ne malproksime de la urbo etendigxas malaltajxo plena de dispecigitaj tegoloj kaj sxtonoj. Laux rompitajxoj de muroj mi imagis, ke tio devas esti la ruino de fama sxtona urbo.

Konstruita de tagxikaj prauloj en Han-dinastio (206 a.K. — 220 p.K.), la sxtona urbo estis cxefurbo de la regno Qiepantuo. Lauxdire, tiu sxtona urbo estis rekonstruita en Qing-dinastio (1644-1911) kun iom malpli granda areo kaj en ovala formo. Dank' al sia solida bazo, la urbo restas sendifekta post multaj jarcentoj. Gxi havas du partojn, kun po unu pordego en la kvar flankoj. En la supra parto estis fuortoj kaj kreneloj kaj en la malsupra palaco de regxo, logxejoj de sxtatoficistoj kaj templo de budaismo. La urbomuroj plenas je fendoj, tra kiuj ni sxajne vidis heroajn tagxikojn antaux pli ol 1 300 jaroj.

Irante sur la stepo for de la urbo, ni returnis nin por rigardi la urbon, kiu aspektis pli impona en la lumo de la subiranta suno kaj super kiu kriis agloj kvazaux sxvebantaj jam kelkajn jarcentojn.

NACIO KIEL AGLO SxVEBANTA

Tagxikoj adoras aglon. En iliaj antikvaj legendoj aglo estas simbolo de justeco; cxiam, kiam bonkorulojn trafis dangxero aux malfelicxo, aglo aperis antaux ili kaj sin oferis, por ke ili estu en paco. En la tagoj, kiam ni estis inter tagxikoj, ni cxiam sentis ekziston de aglo.

Tio estis neforgesebla geedzigxa ceremonio. Gxin cxeestis preskaux cxiuj logxantoj de la gubernia urbo. Dum la tuta nokto junulinoj gaje tamburinis sub muziko ludata de maljunuloj per fluto. La fluto kun tri truoj estis farita el flugila osto de aglo. Cxiuj junaj tagxikoj scias ludi gxin. La maljunuloj flutis, por ke la ceremonio farigxu pli solena kaj la junuloj amuzigxu pli plezure.

Ekdancis du junuloj en vesto kun desegno de aglaj flugiloj. Unu el ili alte levis siajn brakojn kvazaux aglo sxvebanta kaj la alia tremigis siajn sxultrojn kvazaux aglo svinganta siajn flugilojn. Kiam ili levis la kapon, ilia agla nazo distinge frapis niajn okulojn.

EN TIZNAFU

Informigxinte, ke ni venis en Tiznafu el malproksima loko, maljunulo Roukayik afable invitis nin en sian hejmon. Li alkondukis sxafidon, cxar laux la loka kutimo gastoj devas rigardi sxafon bucxotan. Kun krucitaj kruroj ni sidis sur la terlito kaj auxskultis rakontojn pri tagxikoj. Apud ni estis litkovriloj kaj matracoj en stako alta je du metroj. Cxar gastoj kaj mastroj ofte babilas gxis profunda nokto kaj tiam la lastaj certe ne lasas siajn gastojn foriri, tial cxiuj familioj havas suficxe da litkovriloj kaj matracoj por eventuala uzo.

La sxafajxo preparita surtabligxis. La tagxikaj viroj prenis trancxilon de la talio kaj ektrancxis la sxafajxon, kvazaux ili skulptus artajxon. Ili metis antaux nin sxafvostan grasajxon kaj sxafhepaton, kiuj laux ili estas la plej bonaj partoj por gastoj.

La maljunulo kaj liaj du filoj logxas kune, cxar tagxikoj kutime vivas en granda familio. La cxambroj de liaj filoj estas en alia flanko. La domo en tipa tagxika stilo ne havas fenestron, nur kun luko. Meze de la domo staras granda forno destinita por rosti kukojn kaj hejti la domon. Cxirkauxe estas teraso alta je 0.5 m, kiu servas kiel mangxotablo.

AL PAKISTANO

En Taxkorgan ofte videblas pakistananoj, cxar la loko distancas de la landlimo inter Cxinio kaj Pakistano je nur iom pli ol cent kilometroj. La dogano Hongqilafu, la lasta cxe la suda brancxo de la Silka Vojo en Cxinio, sidas en la loko 5 100 m super la marnivelo.

Ambauxflanke de la cxina-pakistana sxoseo al la dogano allogas nemalmultaj historiaj restajxoj: cxe rivero sur herbejo proksime de la sxoseo staras nove riparita postiljona stacio kun ronda tegmento; kaj cxe monto aliflanke de la sxoseo kusxas ruino de la kanalo Parhad-Xilin. Laux historia libro, tiu pli-ol-mil-jara kanalo 80 km longa estis la plej granda akvoutiliga konstruo en la loko; la fortreso Princino renomigxis pro sia legenda koloro, sed ni ne havis sxancon gxui gxin pro malfacila trafiko.

Cxe la montpasejo Hongqilafu hurlas frosta vento, tuj apude staras negxmontoj, ambauxflanke de la limsxtono postenas gardostarantoj ege afablaj. Ili neniam rifuzas inviton al kuna fotado. La veturiloj pasontaj tra la landlimo lauxvice atendas kontroladon antaux la posteno. Pakistanaj komercistoj venas en Cxinion ofte en lundo kaj vendredo. Kelkfoje ili veturas per cxaro.

Sxajnas al ni, ke tie la vojo atingas sian finon, sed efektive gxi etendigxas foren, al Centra kaj Suda Azio kaj ecx al pli malproksimaj landoj. Gxi ankaux kondukas al la venonta jarcento, kunligante la hierauxon kaj morgauxon kaj la kulturojn de la Oriento kaj Okcidento.