EN CxINAJ URBETOJ

Serpento-kultantoj

Teksto kaj fotoj de GUO SHI

LEGENDOJ diras, ke dio Fuxi kaj diino Nüwa estas prapatroj de la cxina nacio. Sur iuj elterigitaj bildoj vidigxas, ke ili estas dioj kun homa kapo kaj serpenta korpo. Iliaj vostoj volvas unu la alian, kio signifas, ke ilia kunigxo produktas la homojn.

Antikve, Fujian en sudorienta Cxinio estis regno de serpentoj. Tie, cxu en arbaro, cxu cxe akvo, cxie videblis serpentoj. Ankaux la lokanoj estas rigardataj kiel posteuloj de serpentoj. Ili neniam damagxis la nigrajn boaojn. En somera nokto ofte okazis, ke serpento dormis kune kun homo. Kiam oni ellitigxis en malluma nokto kaj tusxis gxin senatente, gxi ne mordis lin. La lokanoj opiniis, ke tio estas bona auxguro. Nun iuj kamparaninoj faras serpentforman harplektajxon surkape kaj aliaj portas argxentan harpinglon similan al serpento kun levita kapo, kio devenis de kulto de primitiva totemo.

Rigardante serpenton dio, Fujian-anoj konstruis templojn por diaj serpentoj kaj kultas ilin. En la antikva urbeto Zhanghu en la meza baseno de Minjiang-rivero imponas la templo Serpenta Regxo kun kvar elstaraj tegment-randoj en formo de alte levita kapo de serpento. La urbeto estas unu el la gravaj havenoj en la baseno de Minjiang-rivero. La urbetanoj plejparte estas sxipistoj. Preskaux ili cxiuj devenis de la supra baseno de Minjiang-rivero. Cxar tie la akvo torentas, malprofundajxoj dangxeras, tial la sxipanoj lertas en nagxado kaj sxipveturigado jam de sia infaneco. Per bambustango ili sekure veturigas sian boaton preter malprofundajxoj. Pro tio, en la dinastioj Ming (1638-1644) kaj Qing (1644-1911) oni tre sxatis tiajn sxipanojn, kiuj tutjare laboris sur rivero por sin vivteni kaj pie kredis je Serpenta Dio, opiniante, ke tiu estas ilia protektanto. Do, post sia translogxigxo en la mezan basenon de la rivero, ili konstruis tie la templon Serpenta Regxo. En gxi ofte vidigxis centoj da serpentoj. Antauxe, en somero kaj auxtuno oni faris konkurson pri serpento. Tiam lokanoj, kun serpentoj volvigxintaj sur la kapo, cxe la talio aux en la manoj, paradis sur stratoj kaj poste liberigis ilin en montoj.

Tiu moro jam malaperis antaux dekoj da jaroj. Sed nun, dum la Lanterna Festo en la 15-a de la unua monato laux la cxina luna kalendaro, Zhanghu-anoj nepre ludas kun serpentaj lanternoj. Antaux la festo maljunuloj kun alta prestigxo faras la serpentajn kapon kaj voston. Unue, oni faras iliajn framojn el tabuloj kaj bambuaj slipoj, poste gluas blankan paperon al la framoj kaj fine dekoracias ilin per kolora papero. La serpenta korpo konsistas el bambuaj lanternoj faritaj de cxiuj familioj. En cxiuj lanternoj brilas rugxa kandelo. Sur ili belas papertrancxajxoj kun figuroj de birdoj, fisxoj kaj floroj aux legigxas bonauxspiciaj vortoj por peti pacon kaj prikanti ricxan rikolton. La serpenta kapo altas je 2.5 m kaj po tri lanternoj fiksitaj sur cxiu tabulo konsistigas unu parton de la serpenta korpo.

En la festotago, antaux sunsubiro, lokanoj kunigxas laux la familia nomo antaux sia familia templo, kunportante siajn lanternajn tabulojn. Tie ili kunligas la tabulojn kun la serpentaj kapo kaj vosto. Ordinare la serpenta korpo konsistas el mil lanternaj tabuloj kaj longas je 1-2 km. Post vesperigxo oni bruligas kandelojn en la lanternoj. Maljunuloj kun alta prestigxo levas la serpentajn kapon kaj voston, en bruado de petardoj ekis la parado de serpenta lanterno.

La paradantoj preteriras cxiujn logxejojn. Kiam la serpenta kapo venis, cxiuj eldomigxas por bonvenigi gxin per eksplodigo de petardoj, kio auxguras forigon de malfelicxo kaj peton al Serpenta Dio pri bona rikolto en la venonta jaro. Jam noktigxas kaj la "fajra serpento" jen zigzagas laux mallargxaj stratoj, jen dancas sur granda strato, sekvate de gajaj logxantoj junaj kaj maljunaj.

La spektaklo dauxras gxis matenigxo. Kiam la paradantoj atingas plagxon de la rivero, la lanterno-serpento ekvolvas sin en cirklon. La festo finigxas per kunigxo de la kapo kaj vosto de la lanterno-serpento.