SHU MEI:

Familio de bronzajx-riparistoj

TIU familio estas ordinara kaj neordinara. Same kiel aliaj familioj gxi vivas kvietan vivon. Gxi okupigxas pri riparado de difektitaj bronzajxoj.

La 76-jara patro nomigxas Jia Yubo (Gxja Jubo). Li estas eminenta riparisto de antikvajxoj en Cxinio. Ripari antikvajxojn kiel sendependa profesio aperis en Cxinio post la jaro 1840. En Pekino en la kortego de Qing-dinastio euxnuko Yu estis kreinto de tiu profesio. Lia moknomo estis Oblikvbusxa Yu. Li respondecis pri riparo de bronzajxoj de la kortego. Poste li forlasis la kortegon, laboris kiel riparisto kaj akceptis discxiplojn. La instruisto de Jia Yubo estas lernanto de discxiplo de Oblikvbusxa Yu. Jia Yubo eklernis la arton, kiam li estis 13-jara. Post 10 jaroj li finis la lernadon kaj komencis ripari bronzajxojn kaj ankaux orajxojn, argxentajxojn, ceramikajxojn kc. Li majstris diversajn riparajn teknikojn. En la 30-aj kaj 40-aj jaroj li riparis pli ol mil bronzajxojn, sed plejparto de ili estis forportita en aliajn landojn. Iuj estas konservataj de famaj muzeoj de tiuj landoj. De la 50-aj jaroj Jia Yubo riparis multajn sxtatprotektatajn antikvajxojn. Samtempe li discxipligis pli ol 20 homojn, kiuj jam farigxis cxefaj riparistoj. Ankaux liaj 5 filoj farigxis specialistoj tiuflankaj.

Lia plej agxa filo estas preskaux 50-jara kaj la plej juna — pli-ol-30-jara. Cxiuj havas eminentajn teknikojn. Ili jam riparis kelkmil sxtatajn unuaklasajn antikvajxojn. En la knabeco iliaj ludiloj estis bronzaj cxevaletoj, tintiloj kaj seruroj, cxar en bazaroj estis malmultaj specoj de ludiloj, tial la patro acxetis tiujn de li ofte vidatajn objektojn kiel ludilojn por ili. Poste ili interesigxis pri antikvajxoj. La patro kunportis hejmen rompitajn imitajxojn de antikvajxoj, ekz. trikolora ceramika cxevalo de Tang-dinastio kaj malgrandaj homfiguroj. Tiuj belaj ludiloj sen gambo aux vosto tamen placxis al la infanoj, kiuj ofte montris ilin al siaj kamaradoj. Dum ferioj ili vizitis la laborejon de la patro kaj observis kiel li riparas antikvajxojn. Iom post iom ili sciigxis pri riparado. Komence ili prove faris etan figuron, poste ili povis imite fari versimilajn kuprajn monerojn. Kiam ili estis dekkelk-jaraj, ili povis bone ripari antikvajxojn gvidate de la patro.

En la laborejo de la kvara filo ni vidis ke sur murbretoj estas multaj rompitaj antikvajxoj, inkl. bronzajxojn kaj ceramikajxojn. Li diris, ke plejparto de la antikvajxoj tuj elterigitaj estis pli-malpli deformita kaj rompita, kaj por ke pli multe da homoj vidu ilin, li devas ripari ilin. Ripari estas malfacile. Ekz. por ripari bronzajxon necesas diversaj teknikoj, kaj cxiu tekniko estas ekzameno por riparisto. Mi prenas gravuradon de bildo kiel ekzemplon. Sur aldonita parto oni gravuras bildon en stilo de la originalo. Krom desegni kaj gravuri, oni devas ankaux koni la stilon de desegnoj de bronzajxoj de diversaj dinastioj, samtempe oni devas ankaux trovi la desegnan regulon de cxiu antikvajxo. Tial ecx se parto de bronzajxo perdigxas, oni povas reprodukti gxin en stilo de la originalo. Do eminenta riparisto estas ne nur metiisto, sed ankaux artisto. Post longtempa praktikado la 5 fratoj jam farigxis lertuloj pri kaligrafio, pentrado, gravuro kaj aprezo de antikvajxoj. Jia Wenzhong iam riparis 9 grandajn tabulojn kun surskriboj de imperiestroj de Qing-dinastio por la Templo de Konfuceo de Pekino. Post multaj jaroj iuj ideogramoj sur la tabuloj jam malaperis kaj oni bezonis aldoni la mankantajn ideogramojn. Jia Wenzhong ne trovis grandan tauxgan skribilon. Li uzis pecon da sxtofo kiel skribilon kaj perfektigis la surskribojn. "Gxis nun neniu scias, kiu ideogramo ne estis skribita de imperiestroj." li diris.

Certe riparado estas signifoplena laboro. En 1982 venis informo ke oni malkovris du bronzajn cxarojn cxe la mauxzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Iu homo, kiu laboris cxe la mauxzoleo, diris ke antaux riparado la cxaroj acxe aspektis kaj post riparado ili bele rebrilas. Nur tiam oni ekkonis la valoron de riparado. Financa problemo ofte gxenas tiun laboron, kaj la salajro de riparistoj estas nealta. Tamen tio ne povas malfortigi la amon de la familio de Jia Yubo al la laboro. La patro kaj liaj 5 filoj, kiuj laboras en la sama kampo, malofte renkontigxas. Iam al loko, kie oni malkovris antikvajxojn, ili estis samtempe invititaj. Antaux kelkaj jaroj en tombo de la Okcidenta Zhou-dinastio en Sanmenxia, Henan-provinco, oni malkovris multajn bronzajxojn. Post ilia riparado tiuj difektajxoj radias originan brilon. Cxi-foje ili riparis preskaux 100 objektojn. Ili estis tiel okupitaj ke ili ne havis tempon por babili. En la lastaj jaroj s-ro Jia malsanigxis kaj emeritigxis. Liaj filoj vizitas lin lauxeble, kaj antikvajxoj estas ilia parol-temo. Tio, kion kontentigas la patron, estas ke la filoj eldonis librojn pri riparado de antikvajxoj, kaj la arto ne malaperos.