Iam dezerta monto verdigita

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

Tio estas ordinara montvilagxo en norda Cxinio. Sur monto malantaux la vilagxo kreskas fruktarboj kaj aliaj plantoj: sur la suda deklivo prosperas pomarboj, prunarboj, pirarboj kaj persikarboj, kaj sur la norda — pinoj kaj cipresoj. En la kvar sezonoj la monto kun verdaj arboj, kantantaj birdoj kaj flustrantaj riveretoj estas plezuriga.

La menciita loko, nomata Zhuanshanling, antauxe estis dezerta. Dek jarojn antauxe, gvidate de la vilagxestro, la vilagxanoj respondis la alvokon de la sxtato rapidigi utiligon de dezertaj montoj kaj akceli la disvolvigxon de la kamparo. Ili suriris sur la monton por forigi sxtonojn kaj herbacxojn kaj plantis arbojn. De la monttalio gxis la montpinto, ili fosis cisternojn rondajn kaj kvadratajn kun profundo de du metroj, el kiuj la plej granda povas rezervi 200 kubmetrojn da akvo. Samtempe ili konstruis digojn cxe riveroj por konservi akvon. Dank' al ilia laboro, la dezerta monto plenigxis de florplantoj kaj fruktarboj.