SONG BAOZHEN kaj CHEN QIANG:

Dramo en Cxinio

EN Cxinio estas pli ol cent specoj de tradiciaj teatroj, kiujn oni prezentas kantante, dum dramo originis el alia lando. Antaux 90 jaroj gxi venis en Cxinion kaj kunfandigxis kun la cxina kulturo. Jam de la komenco gxi havas multnombrajn spektantojn.

DEBUTO EN CxINIO

Influate de la japana novskola teatro, en 1907 cxinaj studentoj en Japanio starigis la draman trupon Printempa Saliko. En Tokio ili prezentis "La Damo de Kamelioj" de la franca dramisto Dumas Alexandre (1824-1895) kaj "Kabano de Onklo Tom" (alinome "Vivo inter la Malsuperaj Socianoj") de usona dramisto Stowe Harriet E. Beecher (1811-1896). Poste ili prezentis la dramojn en Cxinio. Diferencaj de malnovstilaj cxinaj teatroj, dramoj estas prezentataj dialoge kaj sen akompano de muziko, do oni nomas ilin teatro novskola aux civilizita.

Cxina dramisto Hong Shen lernis dramaturgion en Harvard-universitato. En 1922 li revenis Cxinion kaj enkondukis en gxin la prezentan kaj regxisoran sistemojn de la Okcidento. Tiam furoris la moro en civilizita teatro, ke aktoro ludis rolon de virino, cxar laux cxinoj, virinoj ne devis sin montri antaux publiko, por ne paroli pri teatro-prezentado. Sed iuj aktoroj ludis virinan rolon afekte, kio vekis ridegon cxe la spektantoj. Por normaligi la disvolvigxon de la dramo en la tiama Cxinio nepris rompi la rutinon.

Hong Shen kuragxigis aktorinojn al dramludo kaj la lastaj bone ludis la rolon, dank' al tio la spektantoj gxuis agrablan prezentadon kaj finigxis la epoko, en kiu viroj aktoris kiel rolulinoj. Poste li surscenigis uzajxon por cxiutaga vivo kiel rekviziton, specialigis dekoracion kaj arangxis scenejajn lumojn laux la intrigo. La aktoroj portis vestojn konforme al la reala vivo. Dank' al tio la spektantoj bone konis la dramon.

FAMAJ CxINAJ DRAMOJ

La Popola Arta Teatro de Pekino tre famas en Cxinio. Kun elstaraj dramistoj, regxisoroj kaj aktoroj, gxi distingigxas per sia propra prezentstilo. Menciindas gxia unua direktoro Cao Yu, majstro de la cxina dramaturgio. En 1933 li, 23-jara, finis sian unuan dramon "Fulmotondro", kiu temas pri tragedio de du generacioj: juna kaj bela servistino kaj la filo, bastardo de s-ro Zhou kaj sxia patrino, servistino de la familio, enamigxis unu al la alia kaj la belulino gravedigxis. Sed neatendite, ili estis gefratoj de la sama patrino kaj malsamaj patroj. Klarigxis la vero kaj la gejunuloj sin mortigis pro la incesto... La intrigo de la dramo estas komplika kaj animskua. Per intensa konflikto la auxtoro malkovris la internan suferon kaj tragikan sorton de la personoj en la dramo, kondamnis la tiaman malluman socion kaj esprimis sian deziron pri la perfekta vivo. La dramo "Fulmotondro", kiu havis premieron en 1954, estas rigardata kiel repertuara peco de la Popola Arta Teatro de Pekino.

Lauxdindas prezentado de dramoj en pura pekina dialekto. Ties reprezentanto estas la dramo "Tetrinkejo" de majstro Lao She (1899-1967). La dramo prezentas la 50-jaran prosperon kaj malprosperon en la malnova Cxinio kaj la animstaton de diversaj socianoj, prenante tetrinkejon en la malnova Pekino kiel sian fonon. Fama aktoro Yu Shizhi bone ludis la rolon de mastro de tetrinkejo, kiu penis cxiamaniere por bono de divers-okupaj personoj, sed ne sukcesis sin liberigi de la tragedia sorto. La dramo estis prezentata en Germanio, Francio, Svisio kaj aliaj landoj. Fama brita regxisoro opiniis, ke gxi estas elstara pro sia nacia stilo.

En la lastaj jaroj la teatro prezentis ankaux la dramojn pri la reala vivo, ekz., "La Strateto Xiaojing" kaj "Logxantara Komitato de Toutiao"

KUNE PROSPERU "CENT FLOROJ"

Nun en Cxinio estas pli ol 200 profesiaj dramaj trupoj. Samkiel la Popola Arta Teatro de Pekino, ankaux multaj el ili havas siajn proprajn naciajn stilojn kaj lokajn kolorojn. La Tibeta Drama Trupo estas unu el ili. En gxi laboras tibetaj dramistoj, regxisoroj kaj aktoroj. Gxis nun ili verkis kaj prezentis 150 dramojn grandajn kaj malgrandajn. Post lernado en teatra instituto la tibetaj artistoj ne nur levis sian artan nivelon, sed ankaux pli profunde kaj pli komplete konis sian propran nacion. Dank' al tio, ili plene diskonigis per prezentado la afablecon, bonkorecon kaj firmecon de la nacio vivanta sur la negxkovrita altebenajxo. La historiaj dramoj, kreitaj de ili, kun grandioza sceno kaj prezentataj en la lingvoj tibeta kaj han-a, ekzakte manifestas la historion de la tibeta nacio kaj prikantas la amikecon inter la tibetanoj kaj han-oj. En Cxinio estas la Infana Arta Teatro. En la 50-60-aj jaroj la teatro prezentis la dramon "Iridfloro", kiu faris sensacion en la socio. De la dramo la infanoj komprenis afablecon kaj diligentecon. Por ke la kamparaj infanoj povu spekti dramojn, la aktoroj de la teatro prezentis en kamparo pli ol 100 fojojn cxiujare. Krome, la cxina registaro investis por konstrui alian infanan teatron kun haloj grandaj kaj malgrandaj por prezentado. La teatro planas starigi artan lernejon por infanoj kun la celo akceli la disvolvigxon de infanaj dramoj.

La Cxina Junulara Arta Teatro kaj la Centra Eksperimenta Dram-trupo de Cxinio havas komunan konon: La nova naskigxas el sencxesa koliziado de la malsamaj stiloj. Por tio ili ne nur kunlaboras en prezentado, sed ankaux sin ricxigas pere de okcidentaj dramoj. Ekde la fino de 1997 en Cxinio surscenigxis famaj dramoj de aliaj landoj, kia "Domo de Pupoj" de Ipsen Bodil (1889-1964). Memore al la 100-jarigxo de fama germana dramisto Brecht Bertolt (1898-1956), la Cxina Junulara Arta Teatro prezentis cxi-jare lian dramon "La Tripenca Opero", kiu temas pri la vivo de la malsupra socio de Germanio en la pasinteco. Per tio cxinaj artistoj esperas konigi la dramaturgion de Brecht Bertolt al la cxinaj spektantoj kaj heredi de li la tradicion neniam apartigi sin disde la reala vivo.

ANTAUx DEFIO

Sekve de popularigo de televizio kaj rapidigo de la ritmo de la vivo, dramo estas malvarme traktata kaj multaj aktoroj preferas roli en filmo kaj televido, cxar per tio ili multe gajnas kaj rapide famigxas. Krome, la afero de la dramo suferas ankaux de manko de mono. Antauxe la cxinaj artaj trupoj vivis de subvencio donita de la sxtato, sed 90 jarojn post kiam dramo venis en Cxinion, oni ne povis ne alpreni ankaux gxian administran rimedon kaj provis diversajn investajn manierojn, ekz., investado de kultura kompanio, de teatro kaj kultura kompanio aux dram-verkado de kultura kompanio. Cxe la fino de 1997 estis prezentata en Pekino fama franca dramo, investita de kultura kompanio. La prezentado estis rekompencita per granda sukceso arta kaj financa. Lauxdire, antauxe neniu dramo gxuis tiel grandan investon, havis tiom da aktoroj kaj tiom altnivelan dekoracion, kia gxi.

La vodevilo pri kampara vivo "Knabinoj en Sia Plej Bela Agxo" estis verkita de drama trupo de nordorienta Cxinio. Gxi estas disvastigata de diverslokaj kulturaj kompanioj. Gxis nun la trupo turneis pli ol 20 mil kilometrojn por prezenti gxin kaj enspezis 400 mil juanojn. Lastatempe la trupo kontraktis kun Shandong-provinco pri 100-foja prezentado de la vodevilo.