Budhismo en Tibeto

Teksto de JIANG SHANGLI
Fotoj de DU ZEQUAN

PRESKAUx cxiuj tibetanoj kredas je budhismo. En Tibeto estas 1 787 temploj kun 46 380 lamaoj. En la temploj oni faras sutro-recitadon kaj aliajn religiajn aktivadojn.

Budhismo, kristanismo kaj islamismo estas cxefaj religioj de la mondo. Budhismo, fondita de Sxakjamunio en la antikva Hindio, naskigxis pli frue ol kristanismo kaj islamismo. Gxenerale, gxi celas transcendan staton de perfekta sereneco, atingebla per kompleta neniigo de cxia deziro kaj sufero en la vivo, t.e. staton de nirvano. Por atingi la celon necesas memkulturo pri bonfaremo, absorbiteco kaj prudento. Pli ol cent jarojn post la forpaso de Sxakjamunio, budhismo disvastigxis en la tuta Hindio kaj aliaj regionoj de la mondo kaj formigxis pli ol 20 sektoj. Gxi pli-malpli influis la kulturon, politikon kaj folkloron de la regionoj, kie gxi popularigxis, kaj asimilis sukon el ili por sin disvolvi. La tibeta budhismo, spicita per tibeta kulturo, havas apartajn ecojn.

Budhismo venis en Cxinion en la 1-a jc kaj en Tibeton en la 7-a jc. Gxi havas du etapojn de disvolvigxo en Tibeto. La unua etapo dauxris de la 7-a jc gxis 838 kaj la dua komencigxis en 978. Meze de la 7-a jc la tibeta reganto Sunzamkampo edzigxis al princino Wencheng de Tang-dinastio (618-907) kaj nepala princino Chizun, kiuj kunportis budhostatuojn al Lhasa, cxefurbo de Tibeto. Por tiuj budhostatuoj Sunzamkampo konstruigis la templojn Jokhang kaj Ramoche. Post tio en Tibeto konstruigxis aliaj temploj, fondigxis organizo de bonzoj (cxi tiuj estas nomataj lamaoj ekde la posta periodo de la 10-a jc.) kaj tradukigxis budhismaj sutroj. Tiutempe, laux legxo, sep familioj vivtenis unu bonzon; bonzoj partoprenis en sxtataj aferoj; kaj estis severe punitaj tiuj, kiuj malrespektis la Budhon, doktrinon kaj bonzon.

La tibeta budhismo disvolvigxis en batalo kontraux la loka primitiva Ben-religio. Kiam Langdharma regis Tibeton, tiuj aristokratoj, kiuj kredis je Ben-religio, estis en potenco, kaj la tibeta budhismo estis malpermesita, temploj fermitaj kaj bonzoj devigitaj cxesigi religiajn aktivadojn. Cx. cent jarojn post tio, silentis la tibeta budhismo.

En la 10-a jc denove vigligxis la tibeta budhismo, kaj komencigxis gxia dua etapo. Hindaj majstroj estis invititaj al Tibeto por prediki la doktrinon kaj nemalmultaj tibetanoj studis en Hindio kaj Nepalo por prediki la doktrinon kaj starigi religiajn sektojn en Tibeto. Tiutempe influhavaj estis la sektoj Ninma, Gedang, Sa'gya, Geju kaj Gelug.

En la 11-12-a jc tibeta majstro fondis Ninma-sekton, kiu sekvis la malnovan doktrinon. Malsamaj sektoj de la tibeta budhismo havas malsamajn manierojn de instruado. Ekz., la sektoj Ninma kaj Geju praktikas esoterismon.

La esoterismo de la tibeta budhismo instruas cxefe la doktrinon de la hinda budhismo en malfrua periodo. Tamen tio ne signifas, ke la tibeta budhismo estas esoterismo, cxar la sektoj Gedang kaj Gelug tre atentas ankaux ekzoterismon, precipe instruadon de spertaj majstroj. Komence de la dua etapo tiuj, kiuj pledis por esoterismo, subtaksis ekzoterismon; tiuj, kiuj alte taksis majstran instruadon, malestimis doktrinon; kaj tiuj, kiuj severe observis tabuojn, oponis kontraux esoterismo. Sub tiu cirkonstancaro hinda majstro Atisxa estis invitita en Tibeton por ekspliki la ideon pri akordigxo de esoterismo kaj ekzoterismo kaj principon sekvendan por memkulturado. En 1056 lia discxiplo Brom-ston konstruigis la templon Rva-sgreng por prediki la doktrinon de sia majstro. Surbaze de tio formigxis la sekto Gedang (la vorto Gedang signifas tibetlingve, ke Tripitako estas gvidilo por bonzoj dum ilia tuta praktikado). La doktrino de la sekto havis grandan influon sur aliajn sektojn.

En 1073 majstro Gongque Jiebo konstruigis la templon Sa'gya kaj fondis la sekton Sa'gya (la vorto Sa'gya signifas tibetlingve blankan teron). La templo ricevis la nomon gxuste pro sia lokigxo sur blanka tero. La sektestreco estas heredita de la familio de la majstro generacio post generacio. La sekto pledis por ekzoterismo kaj esoterismo pri bonfaro kaj atingis la kulminon de sia disvolvigxo en Yuan-dinastio (1206-1368). En 1270 Kublajo, imperiestro de Yuan-dinastio, nomumis Basiba, la 5a-generacian estron de la sekto, sia instruisto kaj rajtigis lin mastri 130 mil familiojn en Tibeto kaj cxiujn gxiajn politikajn kaj religiajn aferojn.

Komence de la 15-a jc cxiuj sektoj de la tibeta budhismo abolis siajn tabuojn kaj lamaoj cxasis potencon kaj ricxajxon. Pro tio Congkapa, fondinto de la sekto Gelug (signifanta "bonfaro"), iniciatis reformadon de la religio. Laux la doktrino de Gedang-sekto li opiniis, ke cxiuj lamaoj devas strikte observi la tabuojn, resti cxiam en frauxleco kaj apartigxi de kamplaboroj. Laux li, la administrado de templo devas esti severa, la esoterismo kaj ekzoterismo estas egale gravaj kaj praktikendaj kaj antaux cxio necesas praktiki ekzoterismon. Ganden, Drepung kaj Sera estas cxefaj temploj de Glug-sekto kaj ankaux bazo de gxia disvolvigxo. Post la forpaso de Congkapa la sekto pli kaj pli fortigxis. En 1447 lia discxiplo Gendun Drupa konstruigis la templon Zhaxilunbu en Xigaze, rezidejo de Bancxen-lamao. En 1542 la sekto invitis Sonam Gyatso kiel abaton de la templo Drepung. Li estis rigardata kiel reenkarnigxinto de Gendu Gyatso, Dalai-lamao la Dua. En 1578 Anda-hxano, tribestro de Tumd de Mongolio, titolis Sonam Gyatso kiel Dalai-lamaon la Trian (la titoloj de Dalai-lamaoj la Unua kaj Dua estis donitaj de posteuloj), kaj tiam komencigxis la titolo Dalai kaj la metempsikoza sistemo de viva budho de la sekto. "Dalai" signifas "maro" mongollingve kaj "Dailai-lamao" "majstro kun virto kaj sagxo grandaj kiel maro". En 1653 imperiestro Shizu de Qing-dinastio titolis Ngawang Losang Gyatso kiel Dalai-lamaon la Kvinan. Ekde tiam estas praktikata la metempsikoza sistemo de Dalai-lamao, kies reenkarnigxinto nepre devas esti sankciita de la centra registaro de Cxinio. En 1645 Gusxi-hxano, tribestro de Hoxud de Mongolio, titolis Losang Chosgyl Gyantsen, discxiplon de Congkapa, kiel Bancxen Pokedor, nome Bancxen la Kvaran (la titoloj de Bancxen-lamaoj la Unua, Dua kaj Tria estis donitaj de posteuloj), abaton de la templo Zhaxilunbu kaj reganton de la malantauxa Tibeto. "Bancxen" signifas "granda erudiciulo" sanskrite. En 1713 imperiestro Kangxi de Qing-dinastio titolis Bancxen la Kvinan (Losang Yigshe) kiel Bancxen Erdeni ("Erdeni" signifas "trezoro" mancxurlingve) kaj konfirmis la pozicion de Bancxen en la sekto. Ekde tiam estas praktikata ankaux la metempsikoza sistemo de Bancxen-lamao, kies reenkarnigxinto nepre devas esti sankciita de la centra registaro de Cxinio. Tiamaniere formigxis la metempsikozaj sistemoj de Dalai- kaj Bancxen-lamaoj en la sekto Gelug. Subtenate de la Qing-dinastia kortego, la sekto farigxis reganto de Tibeto.

La tibeta budhismo distingigxas per sia aparta koloro. Post la forpaso de viva budho oni povas sercxi lian reenkarnigxinton por transpreni lian tronon, kio mankas en aliaj lokoj de Cxinio. La disvastigxo de la tibeta budhismo kaj gxiaj originala memkulturado kaj instruado ebligis bone konservi multajn budhismajn sutrojn en la Tibeta Sankta Libro. La tibeta budhismo enkondukigxis en aliajn cxinajn regionojn, kiel tiuj de hanoj, mongoloj kaj mancxuroj, kaj en Mongolion, Rusion, Sikimon, Bhutanon, Nepalon, euxropajn kaj amerikajn landojn.

Budhismo havas influon sur politikon, ekonomion, kulturon kaj aliajn kampojn de Tibeto. Origine Potala-palaco estis palaco de regxoj, sed poste pro popularigxo de budhismo gxi farigxis politika kaj religia centro de Tibeto. Gxi estas sanktejo en la okuloj de la tibetanoj.