La oka konkurso de EPCx-legado finita

Post aperigo de la demandaro por la oka konkurso de EPCx-legado en la novembra numero de 1997, ni ricevis 51 respondojn el 20 landoj.

El la respondoj ni trovis, ke la procento de la gxustaj respondoj estas pli alta ol tiuj en la pasintaj jaroj. La konkursantoj plejparte estas niaj malnovaj legantoj, kaj iuj el ili farigxis granda konanto pri Cxinio. Tomislav Mitrovicx el Jugoslavio ne nur respondis "1997 estas Jaro de Bovo", sed ankaux skribis apude la cxinan ideogramon en signifo de bovo. N. Konchenko kaj Bajkov Mihxail el Rusio bone konas la bestan kronologian sistemon de Cxinio. Bajkov Mihxail, Clary Françoise el Francio, Szentgyorgyi Zoltan el Hungario kaj aliaj skribis ankaux la nomojn de malnovaj filmoj kaj filmsteloj de Cxinio.

Post lotado ni anoncas, ke la unuagradan premion gajnis Vladimir Hxodin el Rusio, Erkki kaj Aira Rontynen el Finnlando. Ili ricevis po unu klozonean florvazon. La duagradan premion gajnis Lencxe Efremova, Francisco Jurandir de Melo, Rudi Izlakar, Magdolna Rovid, Clary Françoise, Hans Burkhard Dietterle, Kiss Ilona, Biam Raviolo, Shen Guangmeng, Tomislav Mitrovicx, Gurcxinovska Emilija, Snezana Jovanovska, N. Konchenko, Jazeps Slars, Elizabeta Kermeci, Nguyen Van Dien, Eryebet Todorov, Oleg Vasiljev, Bajkov Mihxail, Lilija Pavlova Koleva, Viktoria Mihok-Geczi, S.V. Konjasova, Sinisxa Velicxkovicx, Vaske G. Otto, Szentgyorgyi Zoltan, Ivica Scepanovic Truto, Juhasz Viola kaj Halina Jur-Berezowska. Ili ricevis po unu esperantigitan libron "Fulmotondro" aux "Sunlevigxo".

La konkurso estas iomete malsama ol la antauxaj, t.e., la konkursantoj respondu per siaj propraj vortoj. Suzanna Barabas el Rumanio opiniis, ke tio estas krea laboro. Kvankam pli malfacila, tamen pli interesa. Precipe la lastaj tri demandoj estis pensigaj por niaj legantoj antaux ol respondi, dum ni akiris el la respondoj multajn utilajn informojn, kio helpas al plibonigo de nia laboro. Preskaux cxiuj partoprenantoj diris, ke la artikoloj en la rubriko "Laux la Silka Vojo" estas tre interesaj. Multaj el ili diris, ke estas tre malfacile por ili elekti nur unu. Preskaux duono de la partoprenantoj elektis Dunhuang, la aliaj — la Grandan Muron de Jiayuguan, Sayram-lagon, Qilian-montaron, Hejmlokon de Cxielaj Cxevaloj, Venton de Dabancheng kaj la antikvan urbon Juyan. Ankaux la tri novaj rubrikoj placxas al niaj legantoj. Pri Hongkong, plejparto de la partoprenantoj opinias, ke la estonteco de Hongkong estos bela, se oni praktikas la politikon "Unu lando, du sistemoj". Cxirkaux duono de la legantoj diris, ke ili akiris la informon de nia revuo, aux kvankam de lokaj komunikiloj, tamen ili akiris detalajn informojn de nia revuo.

Iuj gxustaj solvoj estas jene (ciferoj en parentezo markas numeron kaj pagxon, en kiuj troveblas la gxusta solvo): 1. Jaro de Bovo (1-46); 2. Auxtonoma Regiono de Interna Mongolio (6-4); 3. la 4-a de majo. Gxi devenas de la studenta movado, kiu okazis en Pekino, la 4-an de majo 1919. (5-16); 4. umefloro, pino kaj bambuo (8-16); 5. "Auxtobiografio de Regxo Gesar" de la tibeta nacio, "Gxanger" de la mongola nacio kaj "Manas" de la kirgiza nacio. (9-41); 6. (5-38); 7. Chongqing (7-42). Iuj konkursantoj eraris cxefe en la kvina.

La demandaron de la nauxa konkurso ni aperigos en la novembra numero de 1998. Ni esperas, ke pli da legantoj partoprenos la konkurson kaj donos al ni konsilojn kaj proponojn.