HU GONG:

Deziro de edzino (Novelo)

EN la pasinta vintro, post tri-semajna kuracado en hospitalo, mia edzino Aizhen mortis de leuxkemio.

Dum la kuracado mi akompanis sxin hejmen por pasigi la Novjaran Tagon, kio estis la lasta fojo en sxia vivo. Sxi ordigis la cxambron, kolektis cxiujn siajn fotojn por ilin forpreni. Venis la tempo adiauxi la pli-ol-unu-jaran filinon Wenwen, kiu surprizite levis la kapon:

"Panjo, kien vi iros?"

"Mia kara! Mia kara!" kauxrigxinte, Aizhen diris al la filino. "Kisu min ankorauxfoje. Panjo vizitos alian landon."

La edzino brakumis la filinon vango cxe vango. Larmoj ekfluis el sxiaj okuloj.

Apenaux sxi sidigxis en taksion, sxi ekploregis. Mi firme brakumis sxin, por ke sxi kvietigxu. Kiel edzo mi konis sxian firmecon, kian malmultaj virinoj havas.

20 tagojn post sxia morto, mi ricevis paketon kun 17 leteroj envolvitaj en parfumitan mantukon. Sur cxiu koverto estis gluita posxtmarko sen stampo sur la fronta flanko kaj dato notita de sxi sur la dorsa flanko. Laux la dato mi malfermis la unuan leteron kaj vocxlegis gxin al la filino:

Kara mia Wenwen,

Cxu vi sopiras panjon?

Mi sopiras vin en cxiu tago. Nun mi skribas al vi tiun cxi leteron en alia lando, kaj post longa tempo mi povos hejmenreveni. Cxu vi obeas pacxjon kaj la vartistinon, kiam mi ne estas cxe vi?

La lasta frazo estas: "Mi brakumas Wenwen."

Tiamaniere post cxiu dua aux tria semajno ni ricevis unu leteron "senditan el eksterlando". En la leteroj sxi atentigis nin pri vestado laux la sezonalterno, pri acxeto de greno kaj pri nutrado de la filino. Cxiufoje, kiam mi legis ilin, larmoj malsekigis miajn okulojn; kiam Wenwen cxagrenigxis pro sopiro al la patrino, mildaj vortoj en la leteroj cxiam trankviligis sxin. Iom post iom sxajnis al ni, ke sxi estas en Japanio. Mi jam kutimis atendi sxian leteron.

En sia 9-a letero la edzino konsilis al mi havigi novan patrinon al Wenwen. "Ecx se vi reedzigxos, mi ankoraux estos via edzino," tiel sxi skribis.

Post unu jaro mi konatigxis kun Yali, mia nuna edzino, kiu terure similas al Aizhen je aspekto kaj karaktero. Kvankam sxi spertis eksedzinigxon, tamen sxi, neniam naskinta, ne havis sperton flegi infanon. Sxia naiveco kaj gajeco placxis al mi kaj mildigis mian malgajecon. Mi rakontis al sxi pri Wenwen kaj la deziro de la edzino.

"Mi volas provi," Yali respondis. "Lasu min viziti sxin kaj ni rigardu, cxu sxi sxatos min."

Fine de aprilo, t.e. ses monatojn post ricevo de la 16-a letero, mi vocxlegis al Wenwen la lastan leteron de sxia patrino. Anstataux sin jxeti al mi por kapti la leteron, aux porti benketon por sidi antaux mi, Wenwen nur donis indiferentan rigardon al mi kaj amuzigxis denove per sia urso-ludilo.

Kara mia etulo:

Jen gxojiga novajxo: Finigxis mia lernado, baldaux mi revenos! Mi revidos vian pacxjon kaj mian karan, cxu vi gxojas? Post longa tempo eble mi ne povas rekoni vin. Cxu vi povas rekoni min?

Mi observis la mienon de Wenwen. Kun maltrankvilo mi rimarkis, ke sxi tutanime banis la urso-ludilon, kvazaux nenion auxdinte.

Kion mi diru al sxi? Mi ekkonsciis, ke sxi baldaux 3-jarigxos.

Iun serenan dimancxon, akompanate de mi, Yali eniris en nian domon, jxus kiam la vartistino finkombis al Wenwen la harojn. Kun nudaj piedoj la etulino, sidante en lito, foliumis koloran bildgazeton.

"Wenwen," mi sentis mian vocxon tremanta. "Rigardu! Cxu venas panjo?"

Kun hezito Wenwen fiksis rigardon sur Yali, kiu surplankigis la ledan kofron, rapidis al la lito kaj brakumis Wenwen:

"Mia kara, cxu vi ne rekonas min?"

La mieno de Wenwen estis kompleksa: konsternigxo, timo... Strecxigxanta, mi rigardis tion. Dank' al Dio! Sxi demetis la bildgazeton, ekploregis gxis la vizagxo rugxigxis, poste sxi frapis Yali per siaj pugnetoj:

"Panjo, pro kio vi revenis tiel malfrue?"

Yali brakumis la etulinon, kaj la lasta tremante cxirkauxprenis sxian kolon. Yali rigardis min, kaj larmoj plenigis sxiajn okulojn.

"Mia kara," sxi kisis la vangojn de la etulino, "panjo neniam foriros."

Cxion cxi tion la patrino de la etulino arangxis por ni antaux unu kaj duona jaroj, kiam sxi kusxis en la hospitalo.

¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡Elcxinigis Xiang Hong