INTER NI
En tiu cxi numero kelkaj artikoloj estas rekomendindaj:
"Por reformado kaj disvolvigxo". Gxi konigas planon de reformado kaj evoluo de Cxinio en la venontaj 5 jaroj. En la pasintaj 20 jaroj, dank' al reformado de ekonomia sistemo kaj malfermo al la ekstera mondo, okazis en Cxinio plibonigxo de popola vivo kaj progreso de ekonomio kaj socia civilizacio. Tamen estas nemalmultaj problemoj — la financa krizo en Azio, reformado de sxtataj entreprenoj… Kiel la cxina registaro plenumos sian taskon, oni atentas.
"Printempo por maljunuloj". Pro multigxo de longvivuloj iuj cxinaj urboj eniris socion de maljunuloj. Kvankam la maljunuloj ne havas problemojn pri nutrado kaj vestado, tamen ili ofte cerbumas pri tio, kiel pli bone pasigi la tempon. Administrantoj de logxkvartaloj en multaj cxinaj urboj klopodas amuzi la maljunulojn per ludoj en kaj ekster kluboj. Grupoj kantaj, dancaj kaj sportaj estis fonditaj de la maljunuloj mem. La artikolo priskribas grupon de maljunaj modelinoj, kiuj rompis la tradician pensmanieron kaj bele prezentas vestojn sur scenejo.
"Budhismo en Tibeto". Budhismo estas tre populara kaj influa en Cxinio. Ne estas troigo diri, ke cxie kaj cxiam estas Budho en la Tibeta Auxtonoma Regiono. La artikolo helpas vin informigxi pri tio, kiam budhismo eniris Tibeton, pri gxiaj trajtoj kaj gxia nuna stato ktp.
En cxinaj universitatoj Esperanto estas ofte instruata. Kvankam la kondicxoj ne estas tre bonaj, tamen neniam mankas lernantoj, se estas E-kurso. Pri tio ni raportis de tempo al tempo. Cxi-numere ni konigas E-instruadon en Shandong-universitato. La E-instruistoj ja faras laboron respektindan.
¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡La Red.