EL CxINAJ GAZETOJ

TUCxFROTUJO

Alilandaj turistoj en Cxinio kun granda intereso acxetis kiel memorajxon la kvar specojn de skribiloj, nome peniko, tucxo, Xuan-papero kaj tucxfrotujo. Inter ili Duan- kaj She-tucxfrotujoj estas aparte sxatataj.

Duan-tucxfrotujo farita en Duanxi-gubernio, Guangdong-provinco, estas nesorbema kaj delikata kiel jado kun naturaj vejnoj. Dum frotado auxdigxis agrabla sono. Laux gxiaj naturaj vejnoj metiistoj faris diversajn gravurajxojn pri bestoj, montoj kaj riveroj. Tial Duan-tucxfrotujo estas ne nur skribilo, sed ankaux delikata artajxo.

She-tucxfrotujo produktita en Wuyuan, Jiangxi-provinco, karakterizigxas per fortikeco de materialo kun subtilaj vejnoj. Unu el la materialoj por tiuspeca tucxfrotujo estas el diverskolora sxtono kun vejnoj en formo de homaj brovoj, longaj kaj mallongaj, dikaj kaj maldikaj, densaj kaj maldensaj, tial gxi portas ankaux la nomon brova sxtono. La plej fama She-tucxfrotujo estas farita el sxtono kun vejnoj similaj al sovagxaj anseroj sur lago. Estas ankaux speco de sxtono, sur kiu brilas oraj naturaj steloj en grandeco de rizgrajnoj. En la lastaj jaroj la metiistoj de la gubernio jam produktis pli ol mil specojn da belformaj tucxfrotujoj el tiuspeca sxtono.

TAJLOREJO DE GEEDZOJ

La 20-kvadratmetra tajlorejo de geedzoj Cao kun sxildo "speciale por mancxuraj roboj" sidas en malgranda strato de Pekino.

Tajlora tablo, malnovtipa kudromasxino kaj elektra gladilo jam uzata pli ol 30 jarojn ja estas ilia proprajxo por fari mancxurajn robojn. S-ro Cao eklernis la tajloradon en la agxo de 11 jaroj. Pasintece pluraj artaj majstroj en la cxina drama rondo petis geedzojn Cao fari dramajn kaj ordinarajn vestojn. Nuntempe ne plu furoras la mancxura robo, tamen gxi, kiel tradicia vesto, estas ankoraux alte taksata. Kaj en gravaj okazoj cxinaj virinoj sxatas porti tian robon. Pro siaj afableco kaj lerteco en tajlorado, la geedzoj estas multe vizitataj.

En la lastaj jaroj nemalmultaj alilandaj studentinoj en Pekino farigis al si tian robon en la tajlorejo. Ili diris: "Ni studas la cxinan kulturon, kaj estas pli signife, ke ni portas veston kun koloro de la tradicia cxina kulturo."

Tradicie oni faras tian robon per la manoj kaj la laboro estas delikata kaj peniga. Kvankam la geedzoj sentas, ke ilia volo superas la povon, tamen ili ne volas perdi sian tradician metion. Videble, la geedzoj jam rigardas faradon de la mancxura robo kiel parton de sia vivo.

Nun ili heredigis sian teknikon al sia filino.

ALILANDAJ KUIRISTOJ EN PEKINO

De post 1979, kiam iuj alilandaj kuiristoj eklaboris en la hotelo Jianguo kune investita de Cxinio kaj alia lando, multaj alilandanoj sekvis ilian ekzemplon en diversaj hoteloj de Pekino. Itala direktoro de la Venecia Restoracio de la hotelo Kempinski konfesis: "Mi intencis labori en Sud-Ameriko, tamen tie mankas kontentiga itala restoracio, tial mi estis engagxita en Pekino, kaj rimarkis, ke en tieaj grandaj hoteloj troveblas tipaj italaj restoracioj. Mi opinias, ke tion ni sxuldas al alveno de multaj alilandaj turistoj, krome la nunaj pekinanoj sxatas novan guston."

La lokaj kaj alilandaj kuiristoj kunlaboras harmonie. En ripoza tempo ili sxercas kaj kune trinkas vinon. Pekinaj kuiristoj iam enviis, ke la alilandaj kuiristoj estas alte salajrataj, tamen ili admiras ilian diligentecon en la laboro. Laux regulo, la alilandaj kuiristoj laboras kvin tagojn kaj duonon semajne, fakte ili ofte faras ekstran laboron.

Alilanda kuiristo de la Palaca Hotelo bunte ormanis sian oficejon. Sur la muro pendas granda olepentrajxo de 5 alilandaj kuiristoj. Li diris, ke li dufoje vizitas golfejon cxiumonate, ofte promenas surstrate kaj en parkoj akompanante siajn edzinon kaj 4-jaran filinon. Ili ekskursas per biciklo. Li diris, ke li preferas mangxon en cxestrata mangxejo al tiu en hotelo.

La edzino de iu alilanda kuiristo de Gloria Plaza Hotelo laboras kiel instruistino en Singapuro. Sxi cxiam pasigis siajn feriojn en Pekino. La edzo malmulte skribis al sxi, cxar sxi preferis ofte auxdi lian vocxon telefone.

NORDA SALAMANDRO EN XINJIANG

Frusomere de 1990 iu pasxtisto en Xinjiang trovis en rivereto "fisxon" kun serpenta kapo, kvar piedoj, maldika kaj longa vosto.

Wang Xiuling, instruistino de la biologia fakultato de la Xinjiang-a Normala Universitato, kaj sxiaj kolegoj asertis, ke tiu "fisxo" ja estas norda salamandro. Kiel amfibio, gxi logxas en la mallargxa regiono de Alatao-montaro de Cxinio kaj estas enlistigita en la rugxan libron de la Internacia Unio de Protektado de Naturo kaj Naturaj Ricxfontoj. Laux donitajxoj la nordaj salamandroj de Xinjiang aperis pli frue ol dinosauxroj, tial oni nomas gxin "la unuaj dinosauxroj". Malfelicxe, post kiam iu okcidenta zoologo la lastan fojon trovis tiajn salamandrojn en 1866, ili mistere "malaperis" sur la terglobo. Iuj famaj cxinaj zoologoj plurfoje sercxadis ilin, sed trovis neniun. Tial nemalmultaj zoologoj opiniis, ke la norda salamandro de Xinjiang antauxlonge jam pereis kiel dinosauxroj.

Wang Xiuling kaj sxiaj kolegoj venis al la rivereto kaj trovis pli ol 600 nordajn salamandrojn de Xinjiang. Poste ili trovis en alia loko 8 000 tiuspeciajn salamandrojn. Oni publikigis la informon en la influa cxina gazeto "Zoologia Studo".

En la Xinjiang-a Normala Universitato Wang Xiuling konstruis grandan basenon, metis en gxin 26 nordajn salamandrojn kaj nutris ilin per lumbrikoj. Pasis du jaroj, sxi uzis multe da rimedoj, tamen ili demetis neniun ovon. Poste sxi malaltigis per glacio la temperaturon de la akvo gxis cx. dek gradoj. La 2-an de majo 1991 la nordaj salamandroj fine demetis 43 ovojn. Post unu monato 35 salamandridoj naskigxis en vitra vazo.