LIU ZHENG:

Cxarmo de hucxin-istino

SxI laboris kiel solistino de la Cxina Radia Nacia Orkestro jam 10 jarojn. En la ordinaraj tagoj sxi aspektas kiel kvieta studentino, sed ludante kordinstrumenton sur scenejo, sxi komplete kunfandigxas en la muzikon, kiun kontente gxuas la auxskultantoj.

Sxi nomigxas Jiang Kemei. Kiam sxi estis malpli-ol-10-jara, sxi estis kortusxita de muziko kaj tiam komencigxis sxia vivo de artisto. Auxskultinte solon "Akvo de Rivero" ludatan per hucxin-o, sxi emociigxis gxis larmoj. (Hucxin-o estas cxina nacia du-korda arcxa instrumento. — La Trad.) Kvankam sxi ne komprenis la enhavon, kiu konigas ke iu virino ploras cxe rivero pro perdo de la edzo, tamen sxi sentis ke la muziko estas malgxoja kaj kortusxa. Tial sxi decidis lerni por kortusxi aliajn per la muziko...

Jiang eniris en konservatorion kun la infana songxo. Sxia ludo ne nur kortusxis multajn cxinojn, sed ankaux okcidentanojn. En 1994 sxi vizitis Portugalion kaj ludis portugalan popolkanton "Mevo" per hucxin-o. El la malgxoja sono oni sxajne vidis belan mevon fluganta cxien, mortonta... Kiam sxi finis la ludon, la spektantoj ankoraux ne elliberigis sin el la malgxojo. Post silento ili varme aplauxdis. Ili dankis la cxinan artistinon pro sxia bona kompreno kaj prezento de la portugala nacia muziko. Jiang foje kaj refoje revenis al la scenejo por danki aplauxdon de la spektantaro. Sxi diris ke korda muziko de Cxinio estas intima al la vivo. Gxi estas tauxga por esprimi la homan senton. Ja en tio estas cxarmo de hucxin-o.

Jiang faras cxion eblan por disvolvi la cxarmon de hucxin-o. Cxina hucxin-o havas 5 specojn, cxiu kun 2 kordoj kaj unu arcxo, tamen pro diferenco de materialoj, strukturoj kaj ludmanieroj ili havas proprajn karakterojn. La muziko ludita per banhu-o de norda Cxinio estas patosa, tiu per gaohu-o de suda Cxinio — delikata, tiu per gxinghu-o por pekina opero — kadenca, tiu per erhu-o — lirika, tiu per gxonghu-o similas al mezosoprano. En Cxinio multaj povas ludi unu el la 5 specoj de hucxin-o, sed malmultaj bone ludas 5 specojn. Tamen Jiang Kemei en la banhu-a fakultato en la Centra Konservatorio de Cxinio studis la 5 specojn, kaj antaux diplomigxo, sxi donis specialan solo-koncerton, kie sxi ludis la 5 specojn. Maljunaj muzikistoj kun miro rimarkis, ke sxi havas ricxan kaj distingigxan esprim-kapablon.

Ekde 1992, Jiang estis trifoje invitita al "Internacia Muzika Tago, Makao", tiam sxi ne nur donis solo-koncerton, sed ankaux prezentis kune kun makaa orkestro kaj okazigis kurson de arto. En tiuj tagoj diverslandaj kaj diversnaciaj homoj ofte surscenigxis por rigardi la diversajn hucxin-ojn malantaux Jiang. Ili ne sciis kiel sxiaj fingroj faras diversajn sonojn sur du kordoj: lirlado, pluvado, birdokanto, homa krio kaj cxevala henado, tamtamado kaj gongado. En 1995 en Francio iu 85-jara artisto, premante sxian manon, diris: "Bonege! Via ludo rememorigis min pri Cxinio, pri la antikvaj cxinaj filozofoj Zhuangzi kaj Laozi."

Eble la sono de hucxin-o iagrade konkordas al la spirito de la du filozofoj. Jiang malalte taksas famon kaj profiton. Sxi opinias, ke la artistoj unue estas veraj homoj, malsamaj personecoj kondukas al malsamaj artoj. Tial sxi sincere akompanas hucxin-on. Foje en Tajlando spektantaro gxuis sxian belan kaj emocian ludon, tamen neniu sciis ke sxi febris kaj oni faris al sxi pogutigadon nur antaux kelkaj minutoj en hospitalo...

Antauxtagmeze de iu tago, en angulo de provluda halo, prenante matenmangxon, Jiang ricevis mian intervjuon. Sxi kun honteto diris: "Pardonon, hodiaux mi ellitigxis malfrue, cxar mi enlitigxis nur je la 3-a." Multfoje sxi prezentis en Pekino antauxtagmeze, posttagmeze sxi veturis al alia urbo kaj post tio tuj flugis al koncertejo... Apud sxi sidis sxia edzo, elstara zimbalonisto. Ili estas kunlernantoj kaj ankaux kolegoj, kune vivis jam 9 jarojn. Li diris al mi: "Jiang amas arton kaj ankaux la familion. Kiam mi partoprenis konkurson, sxi preparis multajn bongustajxojn por mi..." Sxi kapjesis: "Mi tutkore subtenas lin en ekzercado. Li gajnis tion, kion li devis gajni. Li gajnis la unuan lokon en konkurso." La geedza paro ankoraux ne havas infanon, sed Jiang diris: "Ni certe havos infanon, cxar ni ambaux amas gxin."