Gxardeneska kvartalo sur skoriejo

JI PING

ANTAUxE la Fera-Sxtala Kompanio de Taiyuan havis skorian monton kun areo de du kvadrataj kilometroj, kiu formigxis duonjarcenton post gxia fondigxo en 1934 kaj kies plej granda alto atingis 23 metrojn. Kiam ventis, levigxis polvo kaj vualis la urbon. La kompanio planis starigi alian skoriejon, sed pro timo, ke aperos nova fonto de poluado, gxi ne efektivigis la planon.

Komence de la 80-aj jaroj maljuna laboristo Li Shuangliang proponis al la kompanio la projekton: Sen sxtata subvencio oni konstruos parkon tie en sep jaroj. Antaux tio li esploris la skoriejon kaj kolektis 500 kg da neuzebla sxtalo el 10 tunoj da sxtala skorio. Laux lia kalkulo, en la skoria monto estis granda kvanto da neuzebla sxtalo. Li opiniis, ke la enspezo el vendo de gxi povos kovri la elspezon por sxangxi la skoriejon.

La kompanio akceptis lian proponon. Li varbis 500 laborulojn, kies tasko estis eksplodigo, kolektado de neuzebla sxtalo, transportado de senutila skorio en montvalon kaj sxuto de tero sur gxin por fari kampon...

Por efektivigi sian projekton Li Shuangliang faris la jenon: Unue, kolekti neuzeblan sxtalon kaj vendi gxin por laborpago, transporto kaj monpremio; due, acxeti instalajxojn per la mono ricevita el vendo de senutila skorio; kaj trie, diserigi komponantojn de senutila skorio por plene utiligi ilin.

Por malhelpi levigxadon de polvo de sur la skoria monto la laborantoj faris ekster gxi altan ventosxirman deklivon el cemento kaj brikoj el senutila skorio. Sur la deklivo kaj skoriejo kreskas arboj kaj dislokigxas kioskoj, florbedoj kaj fontanoj, kiuj interkomunikigxas per longa koridoro kaj zigzaga ponto.

Dank' al ilia pli-ol-dekjara laboro, la skoriejo malkreskis de du kvadrataj kilometroj al 0.54. En la loko, kie estis la skoriejo, nun staras dudekkelkaj logxdomoj, element- kaj mezlernejoj kaj fabrikoj, kie laboras centoj da kripluloj. En la pasintaj dekkelkaj jaroj Li Shuangliang kaj liaj kolegoj ne nur enspezis cent milionojn da juanoj por la kompanio, sed ankaux neniigis fonton de poluado por la urbo.

Gvidate de Li Shuangliang, la laborantoj ekfunkciigis malgrandajn sxtalejojn, cementejojn kaj brikejojn por akurate trakti sxtalan skorion.

Maje de 1985, la Media Programo de UN honoris lin kiel unu el la 500 medi-protektaj eminentuloj en la mondo. Nun, kiel emerito, li ofte vizitas la kvartalon kaj skoriejon.