San-protektado en printempo

LAUx la cxin-medicina teorio la homoj konkordas al la cxielo. En printempo cxio en la mondo revigligxas, la pozitiva faktoro jang en la homa korpo komencas disvolvigxi, kaj la vitala energio kaj sango cirkulas en gxi pli vigle. Tial en printempo oni devas konkordi al la natura legxo en la cxiutaga vivo, mangxado, humoro k.a. Oni devas observi tiun legxon, por ke la rilato inter homoj kaj klimato estu en ekvilibro cele al efika san-protektado.

En printempo oni sentas sin laca, dormema kaj malvigla. Vintre pro ekscito de malvarmo malpliigxas la sango cirkulanta en la hauxtaj kapilaroj kaj pliigxas la sango cirkulanta en la cerbo kaj visceroj, sed printempe pro levigxo de la temperaturo dilatigxas la hauxtaj poroj, kien cirkulas pli multe da sango, dum la oksigeno liverita al la cerbo kompare malpliigxas, kaj sekve de tio aperas la supre menciitaj fenomenoj. Por likvidi ilin unue oni devas frue enlitigxi kaj frue ellitigxi kaj havi ankaux sieston. Due, oni devas ventoli la cxambron por teni suficxe da oksigeno en gxi, cxar malpliigxo de oksigeno kaj pliigxo de karbona dioksido kaj aliaj malutilaj gasoj faras la homojn dormemaj. Trie, oni devas fari pli da sportoj. Sed dum sportado oni devas movi sin malrapide kaj milde. Tiam estas rekomendinda promenado eksterdome en lozaj vestoj, kiu tre helpas al utiligo de oksigeno kaj al digestado. Oni devas promenadi kviete, senzorge, kaj dum promenado oni povas froti siajn manojn, ritme spirante, knedi la nukon, bruston kaj ventron, frapi la talion, dorson kaj ecx la tutan korpon. Oni povas promenadi rapide aux malrapide, longe aux mallonge laux sia sanstato, sed neniel estu tro laca. Oni devas promeni konstante por akiri deziratan efikon.

En printempo la pozitiva faktoro jang kreskas, dum la negativa faktoro jin kaj malvarmo ankoraux ne cedis sian lokon, tiam la frua demeto de vatitaj vestoj estas malutila al la sano kaj povas kauxzi gripon, trakeiton, pulmiton, epidemian encefaliton, morbilon, parotiditon k.a. La cxina sanprotekta teorio avertas, ke oni ne devas frue demeti vatitajn vestojn, sed devas porti vestojn laux sxangxigxo de la vetero.

Koncerne la dieton, printempe oni devas mangxi pli da nutroricxaj, facile digesteblaj kaj apetitvekaj mangxajxoj, kaj ne trotonikajn kaj troakrajn mangxajxojn. Estas tre utile, ke oni konvene uzas vinagron en preparado de pladoj.

Fakuloj de cxina san-protekta teorio opinias, ke la homaj visceroj havas konkordan rilaton kun la kvar sezonoj de la jaro kaj printempo konkordas al la hepato, tial en printempo oni devas doni grandan atenton al hepat-protektado. La funkcio de la hepato cxefe kusxas en reguligo de la cirkulado de sango kaj vitala energio. Se la hepato funkcias malbone, do perturbigxas la cirkulado de sango kaj vitala energio en la tuta korpo, kio kauxzas hipertension, amenoreon, perturbigxon de la funkcio de galdukto kaj digesto kaj aliajn malsanojn, tial bone protekti la hepaton tre utilas al la cirkulado de sango kaj vitala energio. Pere de normaligo de la hepata funkcio reguligi la cirkuladon de sango kaj vitala energio estas unu el la gravaj rimedoj por kuraci multajn malsanojn laux la teorio de la cxina medicino.

Printempo ja estas tempo, kiam oni estas facile atakita de diversaj epidemiaj malsanoj. Printempe revigligxas cxiuj kreskajxoj, inkl. de mikroboj kaj virusoj. Pro malbonigxo de la homa sanstato, malordigxo de la cxiutaga vivo oni estas facile atakita de epidemia encefalito, morbilo, parotidito, akuta oftalmito kaj aliaj infektaj malsanoj.

Printempe pro sekeco oni facile suferas de gorgxaj malsanoj. Por preventi la malsanojn, oni devas mangxi pli da rafanoj, bambuaj sxosoj kaj fruktoj. Kaj plie oni devas ofte ventoli la cxambron, sxangxi vestojn kaj litkovrilojn, malofte viziti publikajn lokojn, gargari sin per milda salakvo kaj mangxi ajlojn. Atakite de parotidito, oni devas ripozi en la lito, trinki pli da akvo, preni mangxajxojn facile digesteblajn, ne mangxi oleozajn kaj akrajn mangxajxojn nek preni acidajn mangxajxojn, kiuj ekscitas la parotidojn kaj pligravigas la malsanon.