LEE CHONG-YEONG (Korea Respubliko):

Konfuceanismo kaj orienta ekonomio

Prof. Lee Chong-Yeong, prezidanto de UEA, faris prelegon "Ekonomiko de Konfuceo" en IKU kadre de la 82-a UK en Adelajdo. Kun lia konsento, ni publikigis sube parton de lia prelego.

La Red.

KONFUCEANISMO profunde influas ne nur Cxinion, sed ankaux aliajn aziajn landojn kaj regionojn.

En Oriento la cxefa komuna elemento estas tiel nomata "afekciismo", male de raciismo en Okcidento. La afekcia modelo havas tri elementojn:

Unue, humaneco estas la baza elemento de la afekcia modelo de ekonomia evoluo. En Oriento oni pli grave taksas humanecan rilaton inter homoj. Rilatoj inter homoj konsistas el tri devoj de homoj (lojaleco al regxo aux sxtato, fileco al gepatroj kaj obeeco al edzo) kaj kvin moralaj reguloj inter homoj (rilatoj inter patro kaj filo, regxo kaj regato, edzo kaj edzino, maljunulo kaj junulo, kaj inter amikoj).

Pro tio, decido sub la konfucea etiko dependas ne nur de racia analizo kaj objektive ekonomia efikeco, sed ankaux de subjektiva kaj humaneca kriterioj kaj specifaj rilatoj inter malsamaj homoj.

Due, kolektivismo. En Oriento, aparteno al iu grupo havas gravan socian signifon, cxar ofte oni mezuras individuon ne laux "kiu li/sxi estas", sed laux "al kiu grupo li/sxi apartenas". La baza grupo estas familio, sed la grupo ankaux povas esti samurbo, samregiono, aux samlando. Se oni ne apartenas al iu grupo, oni preskaux ne ekzistas.

El la grupoj familio estas la plej grava. Estas la devo de la familiestro protekti kaj zorgi la membrojn, kaj estas devo de la familianoj lojale obei la familiestron kaj kontribui al la bono de la familio.

La familiaj rilatoj aux rilatoj kun parencoj etendigxas al ekonomia firmao, kaj komerca firmao dungas aux estrigas familianojn. Estro de komerca aux industria firmao vole aux nevole dungas parencojn. Tiuj, kiuj ne zorgas familianojn aux parencojn, estas socie neakcepteblaj. Pro tio, ofte oni devas decidi ne surbaze de racia analizo de la situacio nek nur por maksimuma efikeco, sed surbaze de afekcio kaj subjektiva taksado. Estro de komerca firmao ne tuj maldungas parencon en firmao, ecx se li/sxi faris eraron. Kompreneble, familianoj devas helpi interalie kiam iu familiano suferas de malfelicxo.

La etendita koncepto de familio en firmao influas aux pozitive aux negative. En japana firmao la koncepto de la familio grandigxis kaj akceptas ne-parencon kiel membron de la familio. Gxi ofte havas pozitivan efikon en komerca firmao.

Kiam la koncepto de familio maksimume etendigxas, gxi egalas al samlandanoj aux sxtato. Fakte, cxina vorto por "sxtato" litere signifas "sxtatan familion". Pro tio, lojaleco al la sxtato (regxo) estas nedisputebla devo de gxiaj "familianoj". Individuo devas adapti siajn rajtojn por la bono de la "sxtata familio".

La koncepto de la "sxtata familio" pozitive kontribuas al stabila registaro, aux negative kontribuas al la evoluo de demokratio en la formo de toleremo al diktatoreco.

Trie, konservativismo. Konservativisma nocio kontribuas al la tenado de tradicio kaj nerapida sxangxo. Tradicio kaj longdauxra servo al la organizajxo estas lauxditaj kaj oftaj sxangxoj estas abomenitaj. Konservativismo ankaux konsistas el "gxusta mezo", aux meza vojo. La gxusta mezo indikas harmonion kun cxirkauxajxoj; harmonio inter homoj kaj naturo, kaj harmonia rilato inter homoj. Laux la konfucea instruo, homoj ne devas kontrauxstari naturon, sed devas harmonie sin akomodi al gxi.

Kiel la afekcia modelo de ekonomia evoluo laux la konfucea etiko influas ekonomian evoluon kaj kreskadon de firmaoj?

1. Politika stabileco: Politika stabileco estas la plej grava kaj necesa kondicxo por ekonomia evoluo en ekonomie evoluantaj landoj. Politika stabileco en iu lando estas atingebla pere de du manieroj: bone funkcianta demokratia registaro aux forte patreca registaro.

La konfucea etiko instruas lojalecon al grupo kaj respekton kaj lojalecon al la estro de la grupo. Konfuceanismo instruas absolutan lojalecon al patro, majstro kaj regxo. La regxo en la moderna mondo signifas registaron. Tiu koncepto kontribuis al la politika stabilo de registaroj en orient-aziaj landoj.

Kompreneble, tro forte patreca registaro foje povas esti auxtoritata kaj diktatora. Por la bono de ekonomia evoluo, malricxaj popoloj povas esti toleremaj al auxtoritata registaro gxis la ekonomio atingas iun nivelon de disvolvigxo. Sxajnas ke multaj aziaj landoj preferis ekonomian evoluon sub politika stabileco, aux ecx sub auxtoritata registaro, kontraux ekonomia stagneco sub politika nestabileco.

2. Humaneca organizajxo: Familiismo, kolektivismo kaj lojaleco al grupo influis humanecan dimension de ekonomio.

Laux la afekcia modelo de ekonomia evoluo en Orienta Azio, kiu emfazas humanecon, kolektivismon kaj konservativismon, ekonomia entrepreno estas ne nur ekonomia sed ankaux socia estajxo. Pro tio, entrepreno estas de humaneca sistemo por atingi antauxe difinitan celon pere de gxusta kombinacio de laboristoj, administristoj kaj patronoj. Sub tia nocio, homoj estas ne kostoj sed la plej grava havajxo de la firmao, kaj la rilato inter dunginto kaj dungito estas patreca rilato en familio sen antauxe fiksita kontraktperiodo. La koncepto de "dumviva dungado" devenas de tiu rilato.

En modernaj entreprenoj, sciado estas pli grava kaj pli valora havajxo ol fizika havajxo. En tia senco, la nocio de humaneca organizajxo estas pli tauxga por modernaj firmaoj kaj ekonomia evoluo.

La humaneca nocio ankaux havas malavantagxon. Ofte gxi kauxzas malefikecon, neracian decidon, nepotismon, aux regionismon. Superaj postenoj en komercaj firmaoj normale estas okupataj de parencoj. Tio foje malhelpas kreskadon de komercaj kaj ekonomiaj firmaoj. Pro tio, malgrandaj firmaoj trovigxas cxefe en Taiwan. En Japanio, la nocio de familio estas pli granda kaj principe ekster parencoj ankaux povas esti membroj de "iemoto", etendita familio. Tio kontribuis al la disvolvigxo de grandaj firmaoj en Japanio. En Korea Respubliko, la patreca registaro intence kreis grandajn firmaojn, unuiginte mezgrandajn firmaojn, por eviti malavantagxon de malgrandaj firmaoj.

3. Edukado: Konfuceanismo forte emfazas edukadon kaj lernadon. Estas devo de gepatroj sin oferi por eduki kaj lernigi siajn infanojn.

Socia hierarkio estis tia, ke la intelektulo estas konsiderita je la pinto kaj la komercisto estas je la plej malalta loko: Intelektulo-Terkulturisto-Metiisto-Komercisto.

Cxiuj konkuras por atingi la nivelon de la intelektularo. Edukado estas nepre necesa por atingi la nivelon de intelektulo. Kaj ankaux por la bono de la nomo de la familio, oni devas eduki sin mem por ne malpurigi la familian nomon.

En la moderna ekonomia mondo de altnivela teknologio kaj elektroniko, kie homforto farigxas la plej valora havajxo de ekonomiaj firmaoj, la fervoro por edukado forte kontribuas al ekonomia evoluo. Tamen la fervoro por edukado, por prestigxo kaj por akiri altrangajn postenojn montras gxian socie negativan aspekton.

De la supre menciitaj partoj ni vidas ke konfuceanismo ludas gravan rolon en moderna ekonomia vivo.