KONG XIANGLIN:

Kian rolon ludas konfuceanismo
en la moderna socio?

KONFUCEANISMO estas granda ideologia sistemo. GXi ampleksas filozofion, etikon, politikon, edukadon kc. La kerno de la sistemo estas homamo. Laux ekspliko de Konfuceo, la homoj kun perfekta virto devas "ami cxiujn homojn". Li opiniis ke oni devas prizorgi, ami, protekti, simpatii, kompreni, estimi kaj fidi aliajn homojn." Laux la doktrino de Konfuceo la "homamo" estas ne nur fundamento de la administrado de la sxtato, sed ankaux bazo de la homa memkulturo. Surbaze de tio, Konfuceo emfazis la socian pozicion de la homoj kaj alte taksis ilian rolon. Li la unua en CXinio interesigxis pri la homa vivo kaj prenis la homojn kiel bazon de laboro kaj alte taksis ilian rolon en la socia transformado. La doktrino pri homoj kaj filozofio estis progresema siatempe. GXi havas pozitivan signifon ankaux en la moderna socio.

Konfuceanismo alte taksas la reguligadon de la sociaj interrilatoj. GXi emfazas harmonion de la familio kaj harmonion inter la homoj, inter la gvidantoj kaj gvidatoj, inter la landoj, inter la homoj kaj naturo. La familio estas bazo de la socio, sekve gxia harmonio akcelas la socian pacon. Konfuceo admonis, ke la socianoj estu honestaj kaj grandanimaj kaj ne trudu al aliaj tion, kion ili mem ne sxatas. Li diris, ke la harmoniaj homaj interrilatoj faras la socion paca. Li admonis, ke la regantoj, rigardante la popolon kiel bazon de la sxtato, oponu kontraux hegemoniismo kaj despotismo kaj praktiku humanan politikon. Li proponis produktadon, por ke la popolo havu suficxe da mangxajxoj. Li diris: "Kiam la reganto dece kondutas, cxio iras bone, ecx se li ne donas ordonon. Sed kiam li ne dece kondutas, oni ne obeas lin, ecx se li donas ordonon." La regantoj devas juste trakti la popolon, esti honestaj kaj modestaj je elspezo, klerigi la popolon, por ke gxi kresku kaj bonhavigxu. La regantoj devas elekti eminentajn kapablulojn inter la plebanoj por administri la sxtaton. La popolo devas esti lojala al la sxtato, diligente labori kaj konscience plenumi la aferojn. Oni devas fari cxion cxi por politika harmonio kaj socia stabilo. Oni devas per pacaj rimedoj solvi la konfliktojn inter landoj kaj nacioj. La perfekta virto kaj socia harmonio povas ludi pozitivan rolon en la moderna socio, ekzemple redukti familian disfalon, preventi egoisman dilatigxon, reciprokan trompon kaj tiranadon de fortuloj super malfortuloj, malpermesi koruptigxon kaj malversacion, protekti la naturon.

Konfuceo tre akcentis la moralojn kaj memkulturon de la homoj. Lia idealo estis perfektigi sin kaj felicxigi la popolon.

Konfuceo dedicxis grandan atenton al klerigado de la popolo. Li la unua fondis privatan lernejon kaj liberigis instruadon el la registara monopolo. Li proponis instrui cxiujn homojn sendistinge. En sia longtempa instruado li akumulis ricxan sperton kaj elmetis sisteman teorion pri edukado. Li estas rigardata kiel eterna modelo de virto kaj lernado. Li praktikis instruadon kun la celo elkulturi eminentajn homojn kaj efektivigi sian politikan doktrinon pri humanismo. En la longtempa praktikado de instruado li ellaboris multajn efikajn instrumetodojn, ekz. instrui lernantojn laux iliaj kapabloj, doni gvidon lauxgrade, relernigi nove akiritajn sciojn, kombini instruadon kun lernado, kombini lernadon kun pensado kaj konduto. Li alvokis, ke instruistoj lernu senenue kaj instruu senlace, amu la lernantojn, vorte instruu kaj kondute influu ilin. Li admonis la lernantojn, ke cxe plenumo de virto ili ne devas cedi al sia instruisto. Influate de konfuceanismo, en CXinio kaj iuj Orient-Aziaj landoj formigxis bona tradicio alte taksi edukadon, promocii sxtatoficistojn laux ilia klereco, nomumi sxtatoficistojn post ekzameno. Konfuceanismo ludis gravan rolon por levi la kulturan kaj moralan nivelon de la homoj, levi ilian klerecon, stabiligi la socion kaj konservi eternan pacon de la lando. En la moderna socio la edukado estas pli grava ol antauxe. Nun multaj landoj prenas disvolvon de sciencoj kaj eduko kiel fundamentan politikon de sia administrado. Konfuceanismo, tre utila al la moderna edukado, ludos certagradan rolon en la estonteco.

Konfuceo naskigxis en la 6-a jc a.K. Tiam en CXinio multaj regnoj batalis unu kontraux alia. La tuta socio trovigxis en ¶aoso. Por bonordigi CXinion formigxis multaj skoloj. Energie propagandante sian doktrinon, Konfuceo ankaux lernis de taoisoj kaj legalizistoj. Li proponis, ke diversaj kulturaj kaj akademiaj skoloj devas lerni unu de alia. Ankaux la homoj devas lerni unu de alia. Li diris: "Kiam mi iras kune kun du aliaj homoj, mi certe havas mian instruiston inter ili. Mi elektos liajn bonajn kvalitojn por sekvi kaj liajn malbonajn kvalitojn por eviti."

Ni, esperantistoj, pledas por unu granda rondo familia kaj granda harmonio de la mondo. Ankaux Konfuceo pledis por la harmonia kunvivado de cxiuj nacioj. Li diris: "Mia politika principo estas ke la tuta mondo staru por plena malegoismo. Oni devas elekti eminentajn kaj kapablajn homojn por administrado de la sxtato. Oni devas fidi unu alian kaj vivi en eterna harmonio. Oni ne devas intimi sole kun siaj propraj familianoj, nek ami sole siajn proprajn infanojn. Oni devas fari tiel, ke la maljunuloj vivu felicxe, la plenkreskuloj plene disvolvu sian talenton, la geknaboj sane kresku, kaj la orfoj, vidvoj, kripluloj kaj malsanuloj, cxiuj havu vivrimedojn. Oni ne devas forjxeti varojn, nek teni ilin cxe si, sed utiligi ilin. Neniu domagxu sian forton por la publika bono. Neniu klopodu sole por sia propra afero. Ne estu insido, nek sxtelo nek rabo. Se tio estos realigita, la popolo povos eldomigxi sen sxlosi la pordon. Tio ja estas granda harmonio." Nun la cxina popolo penas por efektivigi tian socion.

Konfuceo forpasis en la jaro 479 a.K., sed lia doktrino estas komuna spirita ricxajxo de la tuta homaro. Multaj el liaj opinioj estas utilaj por fari la homojn noblaj kaj civilizitaj kaj la socion bonorda kaj harmonia. Prave diris iu fama sciencisto: "Por bone vivi en la 21-a jc., la homoj devas asimili la spiritajn nutrajxojn ankaux el la verkoj de Konfuceo.

* Prof. Kong Xianglin, la 75a-generacia posteulo de Konfuceo, faris tiun prelegon dum la 82-a UK. CXi tie ni publikigis lian prelegon mallongigitan.

lfortuloj, malp€

<