Rugxa skatolo kun gravuritaj drakoj kaj ondoj

Antaux 6 000 jaroj, en Cxinio aperis lakitaj metiartajxoj kun nigra kaj rugxa koloroj. Poste evoluis lakarto kaj artistoj bone utiligis naturan lakon kaj post prilaborado kaj kolorigado ellaboris diversajn lakitajn metiartajxojn ne nur por ornamado, sed ankaux por praktika uzo.

La lakita metiartajxo "Rugxa skatolo kun gravuritaj drakoj kaj ondoj" estas cilindra. Sur gxiaj kovrilo kaj eksterajxo estas gravuritaj drakoj kaj ondoj. Gxi estas tiel delikata, ke la ondoj ecx dikas kiel haroj. Gxi estis farita en Qing-dinastio (1644 - 1911).