Cxampionino en rulsegxo

Fotoj de WANG LIQIANG

Teksto de ZHAO XI

Sxi estas sportistino en rulsegxo. Kelkajn monatojn post trejnigxo pri rapirado, sxi partoprenis la 6-an Malproksim-Orientan kaj Sud-Pacifikan Sportkunvenon de Kripluloj okazintan septembron de 1994 en Pekino kaj gajnis la cxampionecon de virina rapirado.

Sxi nomigxas Qi Kaili kaj naskigxis en sportista familio. Sxia ingxeniero-patro estis estro de korbopilka teamo en sia juneco, sxia patrino instruas en la Pekina Korpokultura Universitato. Influate de la gepatroj, sxi amis sporton jam en la infaneco kaj prenis altosalton kiel cxefan trejno-brancxon en sporta lernejo. Dank' al 10-jara trejnado, sxi sukcese transsaltis la alton de 1.75 metroj en la Pekina Mezlernejana Sportkunveno en 1992 kaj gajnis la oran medalon pro altosalto. Poste sxi farigxis studentino de altlernejo, kun espero akiri pli grandan sukceson en altosalto. Tamen okazis al sxi malfelicxo en 1993. Foje en trejnado pri sxargxo-portado, haltero falis kaj forte batis sxian spinon, kaj tio kauxzis al sxi frakturon je la 11-a kaj 12-a torakaj vertebroj — sxi paralizigxis!

La akcidento ne frakasis sxin. Pro operacio sxi forlasis la lernejon por unu jaro. Reveninte la lernejon, malgraux malfacilajxoj kauxzitaj de la kriplajxo, sxi elspezis pli multe da tempo kaj energio en lernado. Finfine sxi farigxis licenciulo.

Poste sxi trovis kontentigan postenon. En libera tempo sxi sin dedicxis al sporto. Kiel membro de la Pekina Teamo de Enrulsegxaj Tablotenisistoj, sxi partoprenis konkurson en Koreio.