Kangding hodiaux

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

Auxtune de 1997, antaux ol mi iros al Kangding, urbo de sudokcidenta Cxinio, por intervjui, iu diris al mi: "Gxi estas malricxa, nevizitinda!"

Tamen mi venis tien. Kiam mi atingis gxin, nova urbo eniris en miajn okulojn. Gxi estas Kangding, centro de politiko, ekonomio kaj kulturo por tibet-nacianoj de nordokcidenta Sichuan-provinco.

La urbo ne estas movoplena, ecx kun postigxinteco, kiu ne akordigxas kun moderno. Cxirkauxita de montoj, gxi estas limigita je evoluo. Lernejo, hospitalo, cxiovendejo kaj domego de posxto kaj telekomuniko vice staras inter montoj, klara rivero trafluas la urbon.

Kangding estas ekspluatanta siajn ricxfontojn por evoluigi ekonomion, speciale hidroelektron. Gxi liveras elektron ne nur al la lokanoj, sed ankaux al Chengdu, cxefurbo de Sichuan-provinco. Cxiujare, gxia enspezo de elektro okupas trionon de gxia totala enspezo. Mi vizitis tie multajn montojn kaj valojn kaj vidis ke montanoj utiligas grandan falon de fluo de rivero por konstrui hidroelektrejojn. Tiuj tibet-nacianoj, kiuj lumigs per brulligno, ricxigxas pro evoluigo de hidroelektro.